Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 02 lug. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio segreteria PR
- 5 settembre 1996
Esperanto/Re: Komuniko

Date: Wed, 4 Sep 1996 21:44:14 +0300 (EET DST)

From: Anna Ritam{ki RAT

To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it

cc:

- TEJO-estraro <100776.130@compuserve.com>,

- danny@rulgm0.LeidenUniv.nl,

- jdemulde@zorro.ruca.ua.ac.be,

- jeroen@rulgm0.LeidenUniv.nl,

- kultura@turing.unicamp.br,

- Ralf Frohlich ,

- Mark Fettes ,

- Saskia Idzerda ,

- tejo-oficejo@bn.maus.de,

- UEA ,

- anna.ritamaki@abo.fi,

- Stryhn-Meyer Jimmy

Subject: Re:

GRAVA! IMPORTANT (For the Esperanto Radical Association, Secretary Giorgio Pagano) Sendanto: Anna Ritam ki, TEJO, komisiito pri eksteraj rilatoj en Euxropo

Estimata s-ro Pagano, sekretario de Esperanto Radikala Asocio.

(Bv. konfirmi ricevon) Informe al la estraro de TEJO, al Mark Fettes, gxenerala sekretario de UEA kaj al la Centra Oficejo de UEA.

Mi kun gxojo ricevis vian informon pri la akcepto de la Euxropa Komisiono kunfinanci la projekton "Kostoj de (ne)komunikado en Euxropo", prezentita de ERA.

Vi skribas ke la Komisiono financos 55% de la kostoj kaj ke la restantaj 45% estas 60 mil usonaj dolaroj kaj ke eblos atingi per la projekto 100 000 personojn (politikistojn, entreprenistojn, instruistojn). Tio laux vi "ebligos informi pri esperanto la plej vastan nombron iam ajn atingitan" da personoj apartenantaj al tiuj celgrupoj. Kvankam mi dubas pri la vereco de tiu lasta aserto konsiderante grandajn esperanto- kampanjojn de pasintaj jardekoj, mi komprenas ke temas pri projekto, kiu el la vidpunkto de agado kun la Euxropa Unio estas eksterordinara, unuafoja kaj povas esti valorega.

Tial mi, kiel komisiito pri eksteraj rilatoj en Euxropo de TEJO, volas kontaki vin por ebla kunlaboro. Vi alvokas cxiujn esperantistojn kaj E-organizajxojn en la mondo unuigi la fortojn: "kontaktu nin, kunlaboru, finacu tiun iniciaton!", tamen konkrete vi priskribas nur la financan flankon de la kunlaboro, la manierojn finance apogi la projekton. La realigmaniero de la projekto mem restas neklara same kiel via interesigxo pri kunlaboro kun aliaj organizoj.

Por ke la gxenerala esperanto-movado povu subteni kaj kunlaboru pri la projekto, laux mia takso necesas almenaux la sekvaj aferoj:

- informoj dissemeblaj vaste en la esperantogazetaro kaj inter la

diversaj organizoj pri

- la celo de la projekto

- la metodoj de la projekto

- la temposkemo de la projekto

- la gvidantoj de la projekto

- la celoj de la projekto devas klare kongrui kun la gxeneralaj celoj de la esperanto-movado

- la gvidado de la projekto devas okazi kunlabore inter cxiuj plej grava esperanto-organizoj

- la projekto donu eblecon al ordinaraj esperantistoj kontribui pli ol finance

Mi pensas ke kunagado de TEJO povas kontribui pozitive al la realigo de la projekto kaj ankaux doni aldonajn ilojn al la jama TEJO-agado.

Pro tio mi kontaktas vin por esprimi komencan interesigxon kaj ricevi konkretajn informojn por povi malfermi pli vastan diskuton ene de TEJO kaj kun vi kaj aliaj organizoj pri la afero.

Mia posxta adreso estas: Anna Ritamaki

Peltolavagen 6 B 36

20720 ABO

Finnlando

Telefono: +358-2(1)-2361682

Fakso: +358-2(5)-423146

Retposxto: anna.ritamaki@abo.fi (aux la sendoadreso)

Krome mi volas atentigi vin ke la nova prezidanto de Euxropa Esperanto-Unio, kiu neformale kunligas la landajn asociojn de UEA en la EU-landoj estas Jimmy Stryhn Meyer stryhn@dorit.uhi.ku.dk

Miquel Gomes, kiu estas la Euxropan oficejon de TEJO en Bonn estas la sekretario kaj tiel la oficejo estas la Euxropa Esperanto-Centro: tejo_oficejo@bn.maus de

Kun sinceraj salutoj

Anna Ritam ki

Komissiito pri eksteraj rilatoj en Euxropo TEJO

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail