From: JimMedrano@aol.com
Date: Wed, 18 Sep 1996 04:01:25 -0400
To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it
Subject: Pri via Komuniko de 960904
Al: Giorgio PAGANO, aux alia tauxga ERA-ulo.
Saluton!
POR VIA INFORMO: Mi represis la informon de via KOMUNIKO de 960904 pri la projekto pri "Kostoj ..." en la septembra numero de Novjorka Prismo, la bulteno de la Esperanto-Societo de Novjorko. La bulteno, elsendita hieraux, atingas pli-malpli 90 lokajn samideanojn, kaj pli-malpli 50 aliajn klubojn kaj organizajxojn (plejparte usonajn). Kopio ankaux estas sendita al VIA normala posxta adreso. La TTT-ejo de nia bulteno espereble estos gxis-datigita iam baldaux.
BONAN SUKCESON PRI LA PROJEKTO!
Jim MEDRANO
Novjorko.