Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
sab 15 mar. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio segreteria PR
- 18 settembre 1996
Esperanto: Re/Komuniko

To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it

From: M.WESTERMAYER@3LANDBOX.COMLINK.APC.ORG (Manfred Westermayer)

Subject: Re: Interredaktore: KOMUNIKO DE ESPERANTO RADIKALA ASOCIO

Date: Sat, 14 Sep 1996 22:50:00 +0100

Manfred Westermayer

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

Kandelstr. 62

D-79194 Gundelfingen

Interredaktore: la unuan fojon la euxropaj insancoj financas projekton de Esperanta organiza^jo!

KOMUNIKO DE ESPERANTO RADIKALA ASOCIO

Kara Giorgio,

jam delonge mi volis trovi kontakton al via grupo aux partio, cxar vi je unu flanko tre subtenas Esperanton sed aliflanke estas iom suspektinda laux mia scio. Mi estas sekretario de AVE. Mi sendos kopion al "eventoj".

Mi havas (minimume) du kritikajn punktojn rilate al PR:

1. Kiam temis pri la "fisxista batalo" Emma Bonino, EU-komisarino, ege apogis la fisxistojn. Pri tio mi skribis en nia bulteno AVENO_12 (marto '95)".. E.B. forte protestas kontraux Kanado, teninte la hispanajn fisxistojn, kiuj kontrauxlegxe elfisxis la regionon antux Newfoundland. Versxajne vi scias, ke ili ne nur uzis tro grandan retegon, sed krome uzis masxojn kiuj estis tro malgrandaj - finfine ili frauxdas uzinte duoblan reton, la interna havante multe tro malgrandajn masxojn - kaj uzante duoblan librotenadon. Pere de tio ili elfisxis ankoraux nefekundajn fisxojn, ekz-e la Nigran Hipogloson. Kun tiaj homoj (P.R.) kiuj subtenas la ekologian detruon de la maroj, mi ne pretas kunlabori. Necesas, ke cxiuj maraj regionoj estos sub internacia legxo kaj kontrolo"

2. Mi denove citas tion, kion mi skribis en AVENO_11 ('94): Temis pri la demonstracio de PR antaux la Euxropa Parlamentejo en Strasburgo ".. Je la baloto 1989 kvar membroj de la PR, kiu tiam ne plu ekzistis kiel memstara partio, sukcesis eniri la EP pere de diversaj listoj, ekz-e Marco Taradash (pere de la Antiprohibicia Ligo) enisris la Verdan Grupon (en la EP). Ekz-e li kaj Marco Panella kaj du aliaj PR-uloj estis kontraux Nelson Mandela, kiam tiu vizitis la EP dum Junio 1990. Tio montris la rasisman fono de la PR kaj estis la fino de la kunlaboro de Taradash en la Verda Grupo (Literaturo: Mike Feinstein, "16 Semajnoj kune kun la Euxropaj Verduloj (angle)". Ne nur ekzistas "falsaj amikoj" sur lingva nivelo, sed ankaux en la kampo de la politiko; rasismo certe estas kontraux la spirito de Mahatma Gandhi, kies bildo bele ornamas la gazeton de la PR."

Do, mi esperas, ke mi ne eraris, skribinte tiajn akrajn jugxojn. Aliflanke mi petas vin, skribi vian pozicion pri la menciitaj aferoj.

Certe mi trovus aliajn ekzemplojn de kritikendaj pozicioj - sed tiuj du sxajnas al mi la plej karakterizaj.

Mi iam provis skribi e-posxtan leteron al Emman Bonino, sed ne ricevis respondon (kompreneble mi ne scias cxu la letero sxin atingis).

Cxiukaze mi deziras al vi cxion bonon kaj salutas samideane - almenaux momente ne eblas saluti amike Manfred Westermayer

Manfred Westermayer

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail