Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 18 mar. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio segreteria PR
- 15 ottobre 1996
Esperanto/Szombathely

Date: Tue, 15 Oct 1996 07:50:53 +0100

To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it

From: Smideliusz Katalin

Subject: Urgxa informpeto

Cc: E.R.A.@agora.stm.it

Estimataj Samideanoj,

Mi estas katalin Smideliusz, hungara lingvoinstruisto, italisto, kiu inbteralie okupigxas ankaux pri la trejnado de E-instruistoj kaj pri Cseh-metodo. Kiel anon de ILEI kaj vojagxantan instruiston la nederlandaj kolegoj petis min prelegi pri cxi-sabate pri la projektoj/eksperimentoj en Esperantio.

Dum la ILEI konferenco en Ta'bor (Cxehxio) oni informis nin, ke Fundapax fiskis, cxesis funkcii. Tiu informo sxokis la publikon.

Gxuste pro tio mi antauxvidas grandan intereson rilate tiun parton de mia prelego en Hago la 19an de oktobro, sabate.

Mi konis Carlo Bourlot kaj pro tio povis informigxis cxe li pri la stato de la projekto. Li donis precizajn informojn pri la originalaj celoj, taskoj, laux kiuj la tuto fakte atingis sian celo, kaj laux la planoj jam finigxis.

Trastudante la dokumentojn mi ne vidas la fiaskon sed plie la ne precizan informitecon de la publiko. Fakte oni atendis, ke vi (la projekto) savos la mondon, senpage liveros librojn, trejnas instruistojn kaj disvastigas E-on.

Laux miaj analizoj la cxefaj celoj estis: grandskale doni informojn, altigi la prestigxon de E-o ankaux en pli altaj medioj, kaj helpi kontaktigxi al tiuj, kiuj tion volis. (Diru, se mi eraras!)

Mia nuna demando: cxu vi volas, ke mi informu la nederlandanojn pri iu nova afero rilate la projekton?? Se jes, bv. tuj sendi al mi tiujn informojn.

Mi ekveturos al Nederlando jxauxde frumatene, lastfoje legos mian posxtajxon merkrede vespere (la 16an).

Atendante viajn eventualajn informojn elkore salutas vin: Katalin

********************************************************

dr. Katalin Smideliusz, lingvoinstruisto

HU-9700 Szombathely, Kos Karoly u. 29. Hungario

NOVA E-adreso: smidik@rik.bdtf.hu

Hejma telefonnumero: +36 94 320 313 (la sama numero funkcias ankau' kiel faksonumero, sed nepre unue avertu min pri via sendointenco por ke mi povu s'alti la komputilon)

Universitata fakso: +36 94 312-248

********************************************************

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail