Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 19 mar. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio segreteria PR
- 20 ottobre 1996
Esperanto/Italio

From erik@pktw09.phy.tu-dresden.de

Date: Fri, 18 Oct 1996 18:52:50 +0200

From: Erik Sinde

Organization: IKTP, TU

Subject: Pasporti en Italio

Karaj italaj esperantistoj,

se vi estis cxe la IJK '96, eble vi memoras min. Mi estas germana (kaj laux mia sento duon-franca, cxar mi vivis en Francio 1993/95) 28-jara fizik-studento. Mi finis mian diplom-laboron HIERAUX. Gxis hiereaux, mi laboris multege. Nun mi estas libera, kaj mi povas ferii. Kaj la itala lingvo estas mia plej sxatata, sed ne mia plej bone parolata, kaj mi tre sxatis plibonigi mian scipovon de tiu lingvo. Fakte, pro multe lerni Esperanton mi forgesis, kiel oni faras italajn frazojn. Mi ne ankoraux estis en Italio (la landlimoj estis fermataj por ni gxis 1989). Do, nun estas la bona momento por mi de ANDARE IN ITALIA. Mi volas ekiri lundon (21.10.) matene. Sed se vi legos tiun cxi mesagxon nur poste, bv. tamen respondi (rete). Mi petas iom da helpo de vi: Cxu vi konas afablajn italajn geesperantistojn cxe kiuj mi povus logxi senpage por du aux tri tagoj? Mi havas dorsosakon kaj la aferon (mi ne scias la vorton) por submeti. Mi ne fumas.

Mia telefonnumero estas (ekde Italio): 0049-351-496.35.81

Vi nur diru vian numeron, por ke mi povu telefoni vin, kaj mi pagu gxin. Ne timu, mi havas respondilon.

Gxis baldaux, mi esperas. Erik.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail