Date: Fri, 1 Nov 1996 10:23:40 +0000 (GMT)
From: Alan Iwi To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it
Cc: Derk Ederveen Subject: Re: TRANSNACIA FAKSO N. 7
On Fri, 1 Nov 1996 Pr.Bruxelles@agora.stm.it wrote:
# Bulteno de inform/agado pri la kampanjo de Radikala Partio # Numero 7 de la 20-a de OKTOBRO 1996
Al la redaktoro, kopie al Derk Ederveen.
Bonvolu CXESI uzi la liston de rete atingeblaj esperantistoj kiel gxenerala dissenda listo por viaj bultenoj. Estas tute malobee al la klara instrukcio en gxi pri gxia uzo, nome ke oni uzu gxin nur por _rekta_ komunikado inter esperantistoj, ne por sendi mesagxon al "cxiuj".
La unuan fojon kiam vi faris tion, mi ne tro plendis. Sed jam estas almenaux la kvara fojo. Mi, kaj la plejmulto en tiu listo, abonas soc.culture.esperanto. Vi estas treege bonvena afisxi vian mesagxon tien, kie vi atingos preskaux cxiujn, kaj gxenos neniun.
La nura alia fonto de kiu vi povus esti prenintaj la formon de mia retadreso kiun vi uzis estas la pasporta servo; se jes, tio estas ecx pli fia.
Cxiukaze, bonvolu cxesi.
Alan