Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
gio 24 apr. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio segreteria PR
- 12 gennaio 1997
Think twice before sending mail

From: derk@saluton.iaf.nl (Derk Ederveen)

Date: 11 Jan 97 23:32:23 +0100

Subject: TRANSNACIA FAKSO N.10

Message-Id:

Organization: Esperantlingva Bultenejo Saluton! +31-53-4326886

To: Pr.Bruxelles@agora.stm.it

> From: Pr.Bruxelles@agora.stm.it

> Bulteno de inform/agado pri la kampanjoj de Radikala Partio

> Numero 10 de 1996.12.09

> *Redaktado: Sandro Ottoni, Ilica 8 - 10000 Zagrebo (CRO)

> Tel/fakso: +385-1-277.959 - Retposxto: S.Ottoni@agora.stm.it

Bonvolu imagi la jenan situacion: vi aperas en listo da retadresoj cxar vi opinias ke estas utile se homoj povas retrovi vian retadreson.

Kiel vi reagus se iu retulo sendus al vi ne personan mesagxon sed

cxiusemajnajn senfinajn reklamajxojn. Reklamajxojn sendatajn al centoj da adresoj, prenitaj el tiu adreslisto. Reklamajxojn kiujn vi ne petis, kiuj ne interesas vin. Krome VI pagas telefonkostojn por ricevi ilin!!

Unue, laux mi vi ofendis la regulon de la Esperanto-Adresaro, kiu diras:

# Por privataj, ne komercaj celoj.

# Por faciligi rektan kontakton, ne por grandskala dissendado.

# [ ... ]

# Tiu cxi Adresaro celas faciligi *rektan* komunikadon inter Esperantistoj

# kaj Esperanto-organizoj. Homoj konsentis pri publikigo *nur pro tio*!

# BONVOLU DO NE UZI GXIN POR SENDI MESAGXON AL `CXIUJ'. Por tio, sendu

# mesagxon al adreso kaj 99% de la personoj

# en tiu cxi listo ricevos gxin.

En retlando, estas pli gxentile sendi malgrandan mesagxon pri via reklamajxo al distribulisto aux novajxgrupoj kiel esperanto-l@netcom.com aux soc.culture.esperanto. Tiuj kiuj interesigxas povas reagi por ricevi kompletajn informojn.

Malvarmajn salutojn,

Derk Ederveen

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail