To: uea@inter.nl.net, mc8750@mclink.it, mfettes@magi.com, amri@vms.huji.ac.il
CC: corsetti@itelcad.it, Trans.Rad.Ny@agora.stm.it
Subject: Chinio
Karaj
Kiel vi scias, ni nun klopodas instigi NRO Komitaton rekomendi al EKOSOK de UN "Internacian Helplingvon" kiel unu el la tagorderoj de la EKOSOK asemblejo.
Konsiderant la malfacilajhon, au aldone al tio, estus bona iu shtata reprezentanto sugestas al UN tiel. Mi ekkontaktis en Novjorko Chinan reprezentanton pri la afero. Sekve, en 4 Junio, mi skribis China-lingvan leteron al Ambasadoro QIN, la China reprezentanto al UN.
(China lingvo estas unu el la ses oficialaj lingvoj de UN, same kiel angla lingvo). En la letero, mi informis malonge pri la neceso de internacia helplingvo en UN, kaj Chinio povos ludi gvidan rolon plibonigi lingvan ordon che UN, kaj petis Chinion skribi al Ghenerala Sekretario de UN kaj rekomendi ke "internacia helplingvo" estu en la tagordo de EKOSOK. Detalajn informojn pri Esperanto kaj NRO Koalicio por Internacia Helplingvo mi jam donis al S-ro XIE, la China reprezentanto al NRO Komitato.
Mi ankau diris en la letero ke mi estas preta ree viziti Novjorkon por diskuti kun li, se li deziras, au povos viziti Pekinon se li rekomendas tiel. (Kiam mi estis en Novjorko pasintmonate, Ambasadoro QIN estis en Pekino).
Nun, mi atendas respondon.
Se la respondo venos al Rotterdamo en China lingvo, mi petas Osmo noti ke ghi estas tiu respondo. Al la CO, mi poshte sendis kopion de la China-lingva letero.
LEE Chong-Yeong
--
Prof. LEE Chong-Yeong
Shinsegae Town Apt. 5-1001
Soosung-Dong, Taegu 706-031, Koreio
Tel: +82-53-765-0880. Fakso: -765-0881
E-poshto: LEE@esperanto.net