Message-Id: <3.0.1.32.19970611195603.006cc0dc@hella.stm.it>
Date: Wed, 11 Jun 1997 19:56:03 +0200
From: "red. Eventoj, LINGVO-Studio" Subject: Helpopeto pri kompletigo
Estimata,
ni prizorgas en Interreto la liston: "Plena kalendaro de Esperanto-aran^goj" trovebla ^ce: http://www.hungary.net/esperanto/
La celo estas, ke eluzante la modernajn teknikajn eblojn ni helpu al esperantistoj trovi praktikajn, utilajn kaj aktualajn informojn en la reto. La liston ni aktualigas en ^ciuj 2-3 semajnoj!
Ni petas vin helpi al ni kompletigi la liston.
Bv. kontroli la kalendaran liston,
- ^cu mankas iu vialanda/viaurba aran^go, E-renkonti^go
- a~u ^cu la datoj kaj adresoj estas ^gustaj tie.
Vi povas helpi anka~u se vi havas nur retpo^stan eblecon. La kalendaran liston vi povas ricevi retpo^ste se vi sendas al la adreso de la a~utomata servilo la mesa^gon: "get ftp://ftp.hungary.net/pub/esperanto/kalendar.txt"Ni ^gojas, se per la listo ni povas helpi al vi, kaj dankas vin pro la helpo teni ^gin aktuala.
Volonte ni staras je via dispono anka~u en aliaj aferoj.
Laszlo Szilvasi
redaktoro de Eventoj