kaj skribis samon al kelkaj esp-istoj.-----------------------------------------------------------
Mi estas emerita elektristo en Japanio kaj gvidas esperantajn grupojn por lerni kaj per korespondado k.a. praktiki nian lingvon. Jen pri la rifug^into.
Li estas 24-jara studento kaj korespondis kun mia amiko, samrondano antau~ c^irkau~ du-tri jaroj. Lastatempe li skribis al sia korespondanto kiel jene:
Mi ne povas reveni al Zairio pro la interna milito kaj estas devigita resti en la rifug^ejo. Ric^aj(je mono) rifug^antoj povis eliri kaj veturi al Sudafriko por labori, sed al mi mankas mono. Oni devigis nin terkulturi por akiri mang^aj^on kaj postvivi. G^is la rikolto ni devas sin nutri per porcio:1.95 kg. da fazeolo, 13 kg. da maizo, k.a. monate.
Mi volas trovi eblecon iel eliri kaj veturi al Sudafriko--.
Se vi bonvolos kontaktig^i kun li, skribu al:
KAPINGA NTUMBA
c/o Mr. FRANCIS LEONG
JESUIT REFUGEE SERVICE
MEHEBA REFUGEE SETTLEMENT
P.O. BOX
110035
SOLWEZI
ZAMBIA
-----------------------------------------------------------
Venis reagoj el esp-istoj en Sudafriko kaj Usono, kiuj havis rektan kontakton kun S-ro Kapinga. Ankau~ la korespondanto en mia rondo ricevis kelkajn leterojn poste. Lau~ Kapinga okazis konflikto en majo, pri kio resumis usona samideano David Pardue(dpardue@lark.cc.ukans.edu) kiel jene:
-----------------------------------------------------------
9.V.97: Kapinga (kune de 4 aliaj studentoj zairiaj) kontaktis delegitaron konsistantan el reprezentantoj de la UN, UNHCR el ^Genevo kaj OAU. Tiu ^ci delegitaro vizitis la rifu^gejon en Meheba por inspekti la staton de la elmigrintoj zairiaj. Li donis leteron al ili, en kiu li detale priskribis la situacion ^haosan ^ce Meheba same deklaris pri la raboj/^stelado fare de iuj a`utoritatuloj de la rifu^gejo.
15.V.97: Li ricevis "inviton" (t.e. ju^galvoko) por prezenti sin ^ce la policejo de Meheba la 16-an de majo. Li devas respondi al polica enketo. Tamen la 15-an de majo, je 10 ptm.
la policanoj kaptis lin kaj veturigis lin--same du aliajn studentojn--al policejo. Tie la policanoj torturis lin ^gis li senkonscii^gis. Ili malka^sis nek la "krimon" de Kapinga nek la nomojn de liaj akuzantoj ^car ili diris, ke "en Zambio la elmigrinto ne havas rajtojn."
16.V.97: Dank'al manifestacio de kelkaj rifu^gintoj zairiaj, oni liberigis Kapinga-n & je 2 ptm. oni sendis lin al malsanu- lejo en Solwezi.
16.V.97-22.V.97: Li resani^gas en la malsanulejo kaj poste revenas al rifu^gejo en Meheba.
24.V.97: Je 9:15 ptm. en Meheba, du nekonatoj maskitaj atakis Ilunga-n (kamarado de Kapinga, kiu anka`u subskribis la protestoleteron); ili vundis lin pere de tran^cilo. Kapinga & la aliaj studentoj timas, ke oni atakos anka`u ilin do ili tuj forkuras al St. Mary's Mission [li ne diris al mi, kie ^gi trovi^gas ...]. Li nun sekrete lo^gas tie kaj atendas ^gis kiam li havos la okazon foriri de Meheba helpe de UNHCR en Lusaka, Zambio.
Anta`u ol fini^gi, Kapinga jene skribas:
"Estanta nun en spirita kaj korpa dan^gereco, la nuna situacio devigas al mi foriri de Zambio kiel eble plej balda`u ^car ne nur ili mem [t.e. grupo de krimuloj ^ce la rifu^gejo] iam povas detrui la deponon kaj ^steli por poste diri ke estas la grupo de kvin [t.e. la komitato studenta de Kapinga & liaj amikoj] kiu ^stelis sed anka`u, kiel ni nun estas iliaj malamikoj pro malservi al ilia profitparto, ili eble povas iam ekstermi (for-malaperigi) nin same kiel ili faris en la pasinta tempo (la`u la angolaj elmigrintoj), por ke ili povus define sin liberigi de ni. ^Cio estas ebla ^car ili ^ciuj (la policanoj kaj la plendantoj) estas zambianoj." [...]
"Nun, vi povas kontakti al mi nur per fakso a`u telefono de UNHCR. Jen la numeroj:
Tel.: (2601) 238239/8467 $B!!!!!!!!!! (J Fax: (2601) 238238 "Tamen se vi jam skribas al mi, mi ricevos vian leteron ^car mi petis al S-ro Francis [de la Jesuit Refugee Service] konservi ^ciujn miajn leterojn kaj sendi ilin al mi. Mi esperas, ke vi klarigos mian situacion al aliaj gesamideanoj."
Hiera`u mi sukcesis kontakti la organizon Amnesty International [organizo pri homaj rajtoj] en New York por sciigi ilin pri la torturo de Kapinga. Mi sendos pliajn informojn & ili eble esploros tiun aferon. Mi anka`u skribis leteron al Kapinga, en kiu mi aldonis bankbileton de $20 US por iom helpi lin (se oni ne ^stelos la leteron). Eble vi a`u via E-grupo havos bonajn ideojn por helpi ...
-----------------------------------------------------------
Ni, kelkaj amikoj de li, klopodas kurag^igi kaj iel savi lin.
Karaj gesamideanoj kaj c^iuj justamaj amikoj de la mondo, bonvolu helpi lin kaj doni al ni bonajn konsilojn, ni petas.
Sincere via HOS^IDA Acus^i