Subject: letero de Kapinga Ntumba, 1.VI.1997
Per O.Dupuis e M.Perduca
Da questo momento (fino al prossimo ...!?!) ho pensato di farmi aiutare da Marco per la translitterazione (decodifica/decrittazione) delle lettere in esperanto che riceviamo (visto che lo comprendo ancora poco) in modo tale che gli eventuali dettagli tecnici (cambio email...) siano CERTI e APPORTATI ai soggetti che ne fanno/faranno richiesta.
Oc ?
Ciao !
-----
Letero de Kapinga Ntumba
Karaj gesamideanoj:
Mi amike salutas vin. Hodia`u posttagmeze (16.VI.97) mi ricevis leteron de Kapinga Ntumba, rifu^ginto zairia. La fakto, ke lia letero alvenis en tajpita koverto, kun po^sta stampo el Utrecht, Nederlando (datita 11.VI.97) iom surprizis min. (La adreso presita sur la koverto estas: Postbus 8008, 3503 RA Utrecht; mi ne scias, al kiu organizo ^gi apartenas ...) Do mi supozas, ke Kapinga transdonis la leteron al iu, kiu veturis al Nederlando.
^Ciaokaze mi volus ^gisdatigi vin pri la nova^joj de Kapinga. Mi malsupre transskribas la tutan enhavon de lia letereto same esperas, ke ^gi interesos vin. (Mi ferios dum unu semajno [18.VI-24.VI] tamen se oni deziras kontakti min pere de retpo^sto, mi estos atingebla ^ce la adreso de mia patro: whdp41@onr.com).
Sincere via, --david pardue
Lawrence, Kansas, Usono
La 1-a de junio 97
[De]: Kapinga Ntumba
c/o Mr. Francis Leong
Jesuit Refugee Service
Meheba Refugee Settlement
P.O. Box 110035 Solwezi
Zambio
Kara amiko,
Mi estas devigata reskribi al vi por informi al vi pri mia nuna situacio. Mi bone fartas kaj esperas ke estas same por vi. Ni iris en Lusaka sed la "protection officer assistant" diris al ni reveni en Meheba por atendi ^gis kiam ili finos la ju^ga esploro (informi^go). Ni revenis hiera`u sed ni ^ciam vivas iom sekrete tre proksime de St. Mary's Mission.
Krom tio, la zambia regado anta`usciigis al ni ke ili rehejmigos nin ^car la`u ili, la milito jam fini^gas sed la`u nia scio, estas alia milito kiu estas pli grava ol la unua ^car, ne nur la nuna prezidento ne akceptis kunlabori kun la "leader of opposition" sed anka`u, en oriento de Zairio la lo^gantaro decidis solvi la problemo de rwandianoj per bataliloj do, la dua milito estas rasa milito kiu estas plej grava.
Krom tio, ne nur Mandela deklaris ke post la milito, ^ciuj zairiaj elmigrintoj estos rehejmigi sed anka`u, nun, estas tre malfacile elmigri kontra`ule^ge en Sudafriko ^car jam estas pli ol dudek zairianoj kiuj provis pli ol du fojoj, sed ne sukcesis e^c je alveni en Malawi a`u Mozambique kiuj estis la du landoj kie oni facile elmigris kontra`ule^ge anta`u ol alveni en Sudafriko. Tio okazas ^car estas gentoj kiuj faras la komerca^jotransporto de armiloj kaj por eviti tiun malordon, la registaro de tiuj landoj decidis plifortigi la trankvileco en iliaj landlimoj.
Nun, vi povas uzi la sama adreso kiam vi respondos al mi. Tie ^ci ne ekzistas la Kruco Ru^ga kaj ni ricevas nur helpon de Lutheran World Federation kunlaboranta kun UNHCR. Kiel la nuna re^gimo anka`u estas korupta kaj des pli prave konsistas el fremduloj, ni estas tre malproksime de la paco.
Esperante ke mi ricevos vian respondon balda`u, mi plej sincere salutas vin.
Amike,
[subskribo de Kapinga]
P.S. Nun vi povas skribi al mi. Ne forgesu informi aliajn gesamideanojn pri mia nuna situacio.