Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
lun 02 giu. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio segreteria PR
- 21 giugno 1997
Esperanto/China Misio al UN

Message-ID: <33AC1D6F.5BA9@esperanto.net>

Date: Sat, 21 Jun 1997 11:29:03 -0700

From: LEE Chong-Yeong

Subject: China Misio al UN

Prof. LEE Chong-Yeong

Shinsegae Town Apt. 5-1001

Soosung-Dong, Taegu 706-031, Koreio

Tel: +82-53-765-0880. Fakso: -765-0881

E-poshto: LEE@esperanto.net

Karaj Kolekoj,

Mi rricevis respondon en China lingvo rilate al mi letero al Ambasadoro Qin de Chinia Mision al UN, datita 3 Junio. Jen estas traduko de la respondo.

Mi petis al S-ron XIE sendi al mi kopion de la Regularo 1996-31, menciita en lia letero.

Shajnas ke ni bezonas pli de subtenoj. Mi scias kel D-ro Corsetti planas kontakti la italanan ambasadoron pri la afero. Chu aliaj ankau povos helpi? Mi sendos poshte la originaln mesaghon al CO por dosiero.

(LEE Chong-Yeong, 21 Junio)

-------------------------------------------------------------

Konstanta Misio de la Popola Respubliko de Chinio al la Unuighintaj Nacioj

Al: Estimata Prof. LEE Chong-Yeong

Ambasadoro Qin Huasun ghus revenis el hejmlando, kaj vidis vian leteron, datita la 3-an de Junio, atingis al li antau kelkaj tagoj. Li dezirais al mi transdoni lian saluton, kaj lian gratulon por via klopodado, kiel prezidanto de Universala Esperanto Asocio, disvasti uzon de Esperanto tra la mondo.

Esperanto estas produktajho de la moderna kulturo de la homaro. Por pli ol cent jaroj, ghi estis akceptia de popoloj en multaj landoj, kaj farighis unu el la gravaj komunikiloj inter popoloj. Mi ankau kredas ke lau la socia evoluigho kaj progresigho, Esperanto okupos gravan pozicion kaj estos pli vaste uzata.

Kiel vi scias, la lingva problemo okupas sufiche gravan lokon en UN. Kiam la UN estis fondita, la UN Charto klare definis rilate al la uzo de lingvo. Mi havas grandan intereson kaj atente studis vian leteron en kie vi proponis ke "Internacia Helplingvo" estu en la tagordo de la Substantiva Konferenco de la Ekonomia kaj Socia Konsilio. Por bone komprenigi la internacian komunumon pri la signifo kaj graveco de via propono, mi esperas ke vi kaj UEA kontaktu pli vaste multajn landajn registarojn kaj auskultu diversajn opiniojn kaj rekomendojn.

Considerante ke la tagordoj de la chijara EKOSOK substantiva asembleo estas jam decidita, estus malfacila entagordigi vian proponon. Mi persone kredas ke vi povos prezenti vian proponon al la venontjara kunsido de UN/NRO Komitato, kaj demandi ke vi deziras paroli pri la afero sub koncernita tagordo, che la venontjara EKOSOK Substantiva Konferenco. (Bonvole konsultu la Konferenco-regularon de EKOSOK, N-ro. 1996/31)

Sincere Via

XIE Buhua

China Reprezentanto al UN/NRO Komitato

(19-6-1997)

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail