---------------------------------------------------------------Interredaktore
**************
Mark Fettes kunagordas novan iniciaton, nome la planatan eldonon de nova
bulteno por UN-medioj, precipe en la franca kaj la angla, pri la lingva
situacio en la mondo kaj la neceso konsideri Esperanton en lingvopolitika
kadro. Jen kelkaj detaloj:
Nomo: INTERLINGVE
Eldonanto: la Koalicio por Internacia Lingvo
Lingvoj: ^c. 50 % angle, 33 % france, 17 % en Esperanto kaj aliaj lingvoj,
kun koncizaj resumoj de ^ciuj artikoloj en Esperanto.
Temoj: lingvaj rajtoj, lingvoj en socia kaj ekonomia evoluo, lingvoj en
internacia komunikado. La bulteno raportas pri le^gaj iniciatoj, politikaj
evoluoj, kampanjoj, neregistaraj organiza^joj, esplorprojektoj, eldona^joj,
k.a..
Publiko: La bulteno dissendi^gos al ^ciuj naciaj misioj ^ce Unui^gintaj
Nacioj kaj al kelkcento da NRO-j. Individuoj povas aboni ^gin. Reta versio
afishi^gas ^ce: www.interlingve.org
Ritmo: kvarfoje jare, en januaro, aprilo, julio kaj oktobro.
Unua numero en okt. 1997.
Amplekso: dependos de la materialo kaj la financo.
Redaktado: ^C. 20 regulaj kontribuantoj. Finredaktado de malgranda grupo,
inkluzive de la UEA-reprezentantoj en Novjorko (anglalingvaj artikoloj) kaj
^Genevo (franclingvaj artikoloj).
Kunordiganto:
Mark Fettes
mfettes@magi.com
http://infoweb.magi.com/~mfettes/
.
************************************************************************
Distribuendajn materialojn por la E-gazetaro
(kun mencio de la celo) sendu al ************************************************************************