To: E.R.A.@agora.stm.it
CC: O.Dupuis@agora.stm.it, mc8750@mclink.it, uea@inter.nl.net, mfettes@magi.com, amri@vms.huji.ac.il, corsetti@itelcad.it
Subject: Re: E.R.A. - Radikala "Esperanto" Asocio
E.R.A.@agora.stm.it wrote:
ROMO (Italio)
e.r.a.@agora.stm.it
Estimata Prof. LEE Chong-Yeong, Prezidanto de U.E.A.
lee@esperanto.net
Nia Honora Prezidanto prof. Andrea Chiti-Batelli petis al ni informigxi cxu
li iam sukcesos ricevi respondon al la letero kiun, pasintjanware, li skribis al Vi, kaj ni ankaw reekspedis fakse al la oficejo de UEA (cxar ni opiniis ke, ne ricevinte respondon dum preskaw tri monatoj, eble la letero estus perdita). Ni petis s-ron Zapelli-n, persone liveri gxin al Vi.
Ni permesas peti al vi -- se vi ne intencus respondi al li -- bonvolu informi nin.
Antawdankante, ni salutas Vin respekte.
La Sekretariejo. Romo, dato de e-posxta sendo.
=================================================
Por eventualaj kontroloj jen la cxirilata letero:
Al la Prezidanto de UEA
Lee CHONG
lee@esperanto.net
Kara Prezidanto!
Mi legis kun forta cxagrenigxo la komunikon de UEA, subskribitan de s-ro Osmo Buller, pri la ERA-projekto finance subtenata de la Ewropa Unio.
Estas aparte senkuragxiga la fakto ke - cxe la ekzistanta bedawrinda relativa malgrandeco de la esperantistaj fortoj - iuj el la esperantistoj mem aktive klopodas senkreditigi aliajn esperantistojn, nur kulpajn entrepreni konkretajn iniciatojn kapablajn, se ili sukcesos, atingi favorajn rezultojn.
La cxagrenigxo estas des pli forta en la konkreta kazo - kiu ne estas la sola - tial ke, koncerne al la projekto pri "La kostoj de ewropa lingva ne-komunikado", jam ekzistas, kiel estis kaj estas bone konate al UEA, eksplicita sindevigo de la Ewropa Unio, kaj por gxi de la Ewropa Komisiono, kunlabori kaj finance kontribui al la priparolita projekto.
Jen vidigxas la absurdajxo ke, dum la Ewropa Unio, implicite sed klare, agnoskas la "adekvatecon" de ERA efektivigi la cititan projekton, estas la esperantistoj mem de UEA tiuj, kiuj, sabotante tiun iniciaton, pridubigas tiun adekvatecon kaj ecx sentas la bezonon proklami tion per aparta komuniko.
Cxar tiu maldetala jugxo pri "neadekvateco" - tute gxenerala kaj ecx sen provo pravigi gxin per iu ajn argumentado - estas evidente preteksta (por ke ne ankaw ni restu en maldetaleco, ni indikas en la anekso 1 la jam prenitajn iniciatojn kaj kelkajn jam atingitajn rezultojn de ERA), do oni bezonas aliloke sercxi la kialojn kiuj pusxas UEAn al sinteno, jam kutima, kiu sidas je le origino ankaw de la priparolita komuniko.
Tiuj kialoj trovigxas en tio ke oni ankoraw ne klarigis la dispartigon de taskoj kaj de kompetentoj.
Estas komprenebla - kaj estas salutinda kun kontenteco, kaj ne per akranimaj kritikoj - la fakto ke, kun la kreskado de la Esperanto-movado, multobligxas ankaw esperanto-organizoj havantaj, por tiel diri, fakajn celojn. Tiel iuj el ili dedicxas sin al literaturaj, poeziaj, artaj celoj; aliaj okupigxas pri la sociaj aspektoj, ktp.
ERA elektis sektoron, pri kiu esperantistoj estis gxis nun malmulte sentivaj - tio estas la minimumo, kion oni povas diri - nome tiu de la pure kaj nete politika engagxigxo.
En tia situacio sxajnas erara, krom malgrandanima, la fakto ke UEA pretendu ekskluzivecon pri cxiu iniciato kaj awtomate rigardu kiel "neadekvatajn" tiujn entreprenitajn de aliaj organizajxoj.
Kontrawe sxajnas tre pli utila, praktika, konstruema tio ke, ne delegante iun ajn kompetenton al iu ajn, kaj gardante - kiel estas momkompreneble kaj eksterdiskute - sian plenan rajton agi en cxiu ajn kampo, UEA tamen rekonu, kaj favore rigardu, la fakton, ke iuj Esperanto-organizajxoj "specialigxas" pri iuj fakoj, kaj gxi mem koncentru kontrawe sian agadon esence - kio, oni ripetas, ne signifas "ekskluzive" - en la kampo socia-kultura.
Ni do permesas al ni sugesti, ke la temon de tiu cxi letero oni serioze debatu kiel eble plej baldaw, cxe la kompetentaj organoj de UEA: kio sxajnas des pli oportuna tial ke, se male plu dawros la tie cxi priplendata sabotada sinteno de tiu Organizajxo, tiam aperus al multaj esperantistoj - kaj tio estus ege bedawrinda - la neceso elekti, cxu oni subtenu nur, aw almenaw plejparte, tiun prefere ol tiun alian organizajxon, kaj cxefe reagi, same publike, al misfamigaj komunikoj kiel la tie cxi kritikata.
Ni estas konvinkitaj ke ERA deziras nenion alian ol kunlabori al ununura celo, alstrebata per malsamaj formoj kaj manieroj ankaw fare de UEA. Ni dezirus ke cxi lasta Organizajxo rekonu tion kaj ke, ecx kiam gxi ne taksas oportuna sian propran partoprenadon en iu iniciato, almenaw ne klopodu malhelpi gxin kaj senkreditigi tiujn, kiuj tiun iniciaton entreprenis kun ne malmultaj penoj kaj oferoj.
Dankante pro la atento, ni salutas altestime,
Andrea Chiti-Batelli
Honora Prezidanto de "Esperanto" Radikala Asocio
Kara S-ro Chiti-Batelli,
Pardonu al mi se mia respondo ne bone aperas en via komputilo. Mi ne estas tre lerta kun komputilo. (LEE Chong-Yeong)
--
Prof. LEE Chong-Yeong
Shinsegae Town Apt. 5-1001, Soosung-Dong, Taegu 706-031, Koreio
Tel: (+82-53)-765-0880. Fakso: -765-0881
E-poshto: LEE@esperanto.net
S-ro Andrea Chiti-Batelli, Honora Prezidanto
Esperanto Radikala Asocio (E.R.A.agora.stm.it)
Kara S-ro Chiti-Batelli,
Hodiau mi legis vian retposhtan mesaghon, datita 1 sept. Homoj estas sociaj vivantajhoj kaj bezonas oftajn kaj bonajn komunikojn. Mi opinias ke ni povus havi pli da bona interkomunikado.
Mi bedauras se niaj leteroj chagrenis vin, char ni nur intencis komuniki nian opinion nur al via organizajho, ne por publikigo.
Por establi kunlaboran rilaton kun la Transnacia Radikala Partio, mi, kune kun aliaj estraranoj de UEA, vizitis S-inon Boninno che shia oficejo en Europa Unio en Oktobro 1995.
Shi doni al Esperanto, nia organo, bonan intervuon, kion ni raportis la plentekste. Mi ankau vizitis S-ron Mario Busdachin che sia TRP Novjorka oficejo en januaro 1996. Surbaze de tiuj kontaktoj, ni invitis S-ron Olier Dupuis kaj S-ron Busdachin al la Universala Kongreso en Prago 1996. Ili akceptis nian inviton, partoprenis la kongreson kaj ni kune planis nian kunlaboron. Lau tiama konsento, ni planas seminarion che Europa parlamento kaj lobiadis che la NRO Komitato de UN en Novjorko, apoginte la proponon de TRP rilate al la rekomendita tagordo, "Internacia Helplingvo", de UN. Ni kune kun TRP fondis "Koalicion de UN/NROj por Internacia Helplingvo". Ni bone kunlaboras kun TRP.
Al la Praga UK, S-ro Pagano venis kun S-ro Dupuis, kaj mi bonvenigis lin, kaj intershanghis salutojn. Tiam li donis al mi leteron rilate al la projekto, "La kostoj de europa lingva ne-komunikado", kaj petis oficialan subtenon de UEA por sia financa varbadkampanjo.
Tio estis la unuafojo scii pri la projekto, ne la detalo sed nur la ideo. Ni neniam estis konsultita pri la projekto, nek sciis la detalon, nek sciis la bazon sur kiu la bugheto kaj la petita sumo estis kalkulita. Pro tio, mi respondis al li, dirinte ke UEA ne kontrauas la ERA projekton, sed ne povis oficiale auspicii ghin. (Ni ankau audis pri Fundpax projekto, sed nenion pri la detaloj, kaj ghis nun ni ne vidis la raporton). Jen estas elchelpita enhavo de mia letero al S-ro Pagano;
"La celo de via projekto estas taksi la ekonomian sharghon al EU pro manko de komuna europa lingvo. Sed ni antaudivas ke estos tre malfacile produkti konsenteblajn ciferojn pri la kostoj de lingva komunikado. Sen la studo ni jam scias ke la kostoj estas sufiche altaj (kaj postulas politikan decidon enkonduki komunan lingvon), sed ne facile kompareblaj kun la kostoj en aliaj sferoj de la socio. Krome ni dubas, chu ERA, (ne profesia fako en tiu kampo), donas taugan kadron por produkti internacie aprobindan raporton. Pro tio, UEA ne kontrauas la bazan ideon de la studo, sed ne deziras auspicii la projekton".
Kvankam mia letero estis adresita al S-ro Pagano, mi ne ricevis komentojn rekte de li, sed vidis kelkfoje liajn komentojn publike sur kelkaj jhurnaloj. Estus pli bona se mi ricevus komentojn ne en la formo de "malfermita letero" sed rekte adresita al mi au al nia generala direktoro.
Kiel mi supren skribis, ni kunlaboras kun TRP. En mia letero, mi esprimis esperon vidi S-ron Pagado dum la chijara UK en Adelajdo, sed bedaurinde mi ne vidis lin. Tamen, ni daure restas malfermitaj al kunlaboro kun chiuj organizajhoj kiuj subtenas la celojn de nia Asocio. Sed ni evitos ligi nian nomon oficiale al tiuj projektoj kiuj ni ne estas adekvate konsultata ekde la projekto-prepara fazo, au al tiuj projektoj kies administrado au rezultoj estas dubindaj au neklaraj.
Kara S-ro Chiti-Batelli! Ni ja estas en la sama boato, nomata Esperanto. Ni pli bone kaj pli samideane komuniku por la progresigo de la tuta afero de Esperanto, malgrau tio ke foje ni ne konsentas pri kelkaj punktoj. Mi esperas ke post nelonge malfermighos vojo al bona kunlaboro inter ERA kaj UEA.
Mi esperas ke vi partoprenos la venontan universalan kongreson en Montpellier en 1998.
Mi volas havi la plezuron persone konatighi kun vi dum la kongreso. (Mia katolika nomo ankau estas Andrea). D-ro Renato Corsetti nun estas planata okazigi, kadre de la UK, strategian seminarion de diversaj sendependaj organizajhoj en la esperanto-komunumo. Li povos doni al vi pli da informon se vi kontaktos lin.
Sincere Via,
LEE Chong-Yeong, Prezidanto
Universala Esperanto-Asocio
P.S. Permesu al mi kopii informcele chi tiun leteron al S-ro Dupuis kaj al miaj kolegoj.