Message-Id: <3.0.5.32.19980313093327.0082a100@hella.stm.it>
Date: Fri, 13 Mar 1998 09:33:27 +0100
From: "red. Eventoj, (L. Szilvasi)" Subject: retventoj: Dokumentoj de UEA + Plena Kalendaro
Estimata,
^ce la retpa^ga adreso
http://www.hungary.net/esperanto/
vi trovas du materialojn, kiuj staras anka~u je via dispono.
- Dokumentoj de UEA
- Plena kalendaro de Esperantaj aran^goj
La dokumentoj de UEA inkluzivas la statuton, laborplanon pri Kampanjo-2000, regularon pri Belartaj Konkursoj, ktp. ktp. Daure estas aldonataj novaj materialoj.
La "Plena Kalendaro de E-aran^goj listigas ^ciujn konatajn E-renkonti^gojn kun la organizaj adresoj, kaj kun konataj retpa^gaj adresoj. (La apero en la "Plena Kalendaro" estas senpaga, kaj la listo estas daure aktualigata de ni).
Utiligu ankau vi la suprajn servojn! Ni petas vian helpon kompletigi la kalendaran liston, ke ^gi estu vere "plena". Estas tre bonvenaj viaj aldonoj, korektoj kaj rimarkoj.
Se vi havas nur retpo^stan eblecon, lau via peto ni volonte sendos klarigojn, kiel vi povas ricevi la suprajn dokumentojn uzante nur retpo^ston.
Starante je via servo:
Laszlo Szilvasi
eventoj@hungary.net