Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
lun 14 lug. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio segreteria PR
- 10 maggio 1998
Peto de kunlaboro en Projekto KKST

Message-Id: <3.0.5.32.19980507085957.00830c40@hella.stm.it>

Date: Thu, 07 May 1998 08:59:57 +0200

From: "jiping.zhang"

Subject: Peto de kunlaboro en Projekto KKST

Saluton, Estimata Samideano!

Ni estas la cxinaj e-istoj kiuj iniciatis la projekton, internacie praktikeblan por popularigi la uzadon de E-o inter la infanoj diverslandaj, kun la titolo "Kune Kreskantaj Sur la Terglobo(KKST)", kaj ni jam laboras en kelkaj urboj cxinaj funkciigante E-kursojn por tieaj infanoj.

La projekto utilas ne nur al tio ke nia e-istaro kredeble havigadas al si pro tio pli da novaj posteuloj en la 21a jercento, kaj ankaux al tio ke la kreskado de la infanoj kiuj lernas kaj uzas E-on estas pli sana kaj bona en pedagogio, cxar ili vivas kaj lernas en internacieco kaj en ricxeco de kulturoj, kaj de sia infaneco ili jam lernas per sia propra praktikado ekzemple kiel popoloj pli bone komprenas unu la alian, kiaj estas aliaj lokoj sur la tero, kial la homoj devas bone zorgi sian medion, ktp.. Ankaux la amiketoj estas tre utilaj reciproke por si kiam ili farigxas plenagxaj, en la nova jarcento.

Ni volonte ricevas de vi ian helpon, el jenaj 6 manieroj, por subteni la projekton:

(1) Cxu trovigxas cxe vi infanoj 9-16-jaraj kiuj lernas kaj uzas E-on? Se jes, cxu ilin interesas korespondado kun cxinaj samagxuloj E-uzantaj?

(2) Cxu vi eble povus donaci al la projekto iajn materialojn kiajn sonbendo, vidbendo, laserdisko, foto, libro, afisxajxo kaj similaj, kiuj povas uzi por instigi cxinajn infanojn lerni E-on?

(3) La Projekto KKST havas ankaux la metodon ke iuj el la cxinaj infanoj E-lernantaj havigu al si "Alilandan E-Onklinon" kiu estas e-istino ekster Cxinio kaj volonte prizorgas la E-lernadon de iu cxina infano, cxu vi helpas trovi tian "E-onklinon"? (4) Cxu vi povus skribi al cxinaj infanoj, dirante tiel ke E-o certe estos kiel unu el la plej bonaj komunikiloj inter popoloj en la 21-a jarcento, kaj posxte sendas gxin en koverto kun belaj posxtmarkoj? (5) Cxu vi interesigxus esti kiel la regiona organizanto de Projekto KKST? (6) Cxu vi povus transdoni tiun cxi retleteron al aliaj e-istoj de vi konataj, precipe al la sen-retposxtaj? Ni cxi tie elkore antauxdankas vin pro via helpo.

Kiam hodiaux estas ankoraux same kiel la tiama diro de Zamenhof, ke preskaux cxiuj e-istoj estas ankoraux batalantoj de la interna ideo de esperantismo, ni prenas E-on ne nur kiel nian grandan hobion, sed ni devas ankaux pli pene labori por gxia prospero en la nova jarcento. Ni esperas ke ni povus kunlabori en la projekto por ke pli multaj infanoj sur al tero kresku kune kun Esperanto, precipe por infanoj en Cxinio kie estas kun la plej multa nombro da logxantoj sur la tero.

Jen nia kores. adreso: "s-ro Zhang Jiping, Gong Nong Dalu 16-1,

5678 Chuanhu-tai, CN-130021, Changchun, Cxinio". Kaj niaj retadresoj: <kokosoto@163.net kaj

<ccxt@public.cc.jl.cn .

Ni atendas vian respondon.

sincere via

Zhang Jiping

(la prezidanto de E-RETO 21)

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail