Message-Id: <3.0.5.32.19980609194034.007c87a0@hella.stm.it>
Date: Tue, 09 Jun 1998 19:40:34 +0200
From: Antonio Martins Subject: Re: TRANSFax 16 (Esperanto) Speciala "Esperanto"
Sinjoroj,
suficxe malagrable estas ricevi viajn sciigojn, pro cxiu el la sekvaj motivoj:
1. Vi sendas ilin al nepetintoj, kiel mi;
2. vi sendas ilin retposxte kvankam ekzistas forumoj kie *interesatoj* povus mem ilin sercxi kaj trovi; kaj
3. vi ecx komencas nun ilin sendi kodigitaj law nenecese grandiga kaj proprieta formato (MSWord), anstataw kiel simplan tekston.
Sekve, mi *postulas* ke mia nomo kaj adreso estu forigitaj *definitive* el viaj sendlistoj, kaj krome sugestas ke vi reviziu vian internetan informpolitikon. Mi supozas ke necesas atentigi vin nek pri la malavan-tagxoj de via neakceptinda internetkonduto, nek pri tio ke internetpro-vizentreprenoj rajtas puni tiujn siajn abonantojn kiuj tiel agas.
Sen plia afero,
Anto'nio F. MARTINS
Na~o me invejo de quem tem
carros, parelhas e montes
Vila Santos 13LM2 `a Cc,. da Quintinha
So' invejo de quem bebe
PT-1070 LISBOA +351 (0)941 7 18 07 03
a a'gua em todas as fontes.
http://alunos.cc.fc.ul.pt/~l16095/
http://www.terravista.pt/Guincho/1421/