Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio Partito radicale
Il partito nuovo - 19 marzo 1993
LA ITALA MIRAKLO
Trideksepmil italaj membrig^oj. 7.500.000 dolaroj da memfinancado

RESUMO: Per la sukceso de la membrovarbokampanjo en Italio, la Radikala Partio, transnacia kaj transpartia, gajnas plian tempon por konkretigi siajn lau^raciajn celojn. Necesas, nun, ke la ne-italoj alig^u tuj. Antau^ la mezo de junio kunvenos la Asembleo de la alig^intaj Parlamentanoj, kiu nombras pli ol 500 membrojn: 22 Eu^rop-parlamentanoj; 4 Ministroj, 8 Vicministroj, 180 parlamentanoj italaj; 9 Ministroj, 4 Vicministroj kaj 272 parlamentanoj ne-italaj, log^antaj en 37 landoj, reprezentantoj de 80 naciaj partioj.

(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)

------------------------

La Partio Nova, verkita itallingve, tradukita, kompostita kaj presita en aliaj dek kvar lingvoj (albana, angla, c^eh^a, esperanto, franca, germana, hispana, hungara, kroata, pola, portugala, rumana, rusa, serba), estas sendata al pli ol kvardek mil parlamentanoj kaj al c^irkau^ ducent kvindek mil aliaj personoj. Ni kovras grandegan cel-areon: kvar kontinentojn, pli ol 100 landojn, el kiuj 34 eu^ropaj.

G^i estas komunikilo nova, c^ar parlamentanoj kaj aktivuloj el diversaj landoj entreprenas komunajn agadojn. Tial ni petas vin, ke vi ne forj^etu g^in, ke vi legu g^in, ke vi respondu al ni.

-------------------------

La eksterordinara itala respondo

37 mil italaj civitanoj, en tre malmultaj semajnoj, membrig^is al la Radikala Partio, pagante meznombre po ducent dolarojn, por subteni la vivon kaj la projekton de la Partio Nova, transnacia kaj transpartia.

Tio c^i okazis en lando trairanta profundan krizon moralan, civilan, institucian, travivanta tre gravan reg^im-krizon kaj - lau^dire - krizon de forpus^o al politiko, de nau^zo al g^ia gvidanta klaso.

Krom nur unu escepto, en 1987, RP nombris c^iujare inter du kaj tri mil membrojn; en 1992, 2.600. La RP de la jaro 1993 estas en Italio, do, pli ol dekkvar-foje pli multnombra. C^irkau^ ducent parlamentanoj el dek italaj partioj, inter la historie kaj aktuale plej malamikaj, kontrau^metitaj, kun dekoj da ministroj kaj vicministroj, au^ eks-registaranoj, centoj da regionaj, provincaj. municipaj elektitoj, ankau^ unuig^is - kvazau^ subite - por doni forton al tiu c^i kvazau^a revo kun tiel eksterordinare lau^raciaj kaj konkretaj karakterizoj: unuigi en komunan verkon, en unikan subjekton kaj en unikan politikan projekton, personojn el la tuta mondo. Kun la celo konkeri, ja ne la "potencon", sed leg^ojn, komunajn instituciojn kaj komunajn respondojn al la plej urg^aj kaj premantaj necesoj de nia tempo kaj de nia socio: ekologiaj, ekonomiaj, sociaj, pacaj, demokratiaj kaj neperfortaj.

Ni estis komprenintaj, ke ne estos eble, sen tiu c^i interveno kaj tiu c^i kontribuo italaj, pro historiaj kialoj, disponi je la necesaj tempo kaj rimedoj - ec^ se per si mem ne sufic^aj - por ke ankau^ en aliaj landoj povu disvastig^i kaj organizig^i la kono pri la radikalula "revo", pri g^iaj celoj, pri g^iaj necesoj, pri g^ia konkreteco.

La du sesioj de la 36a Kongreso

Dum pli ol unu jaro s^ajnis ke tiu c^i ekstrema espero estas nepre destinita al malsukceso. La du sesioj de la 36a Kongreso de la Partio, kun la multnombra kaj prestig^a partopreno de multaj centoj da deputitoj kaj parlamentanoj el la iama komunista imperio, de Vladivostoko g^is Sarajevo, de parlamentanoj afrikaj kaj okcidenteu^ropaj, s^ajnis devontaj atesti neeblecon. Des pli dolorige, ju pli naturaj kaj logikaj s^ajnis esti la kialoj kaj la sukceso de la unuaj provoj ekvivigi en la mondo novan realaj^on, transnacian, transpartian, neperfortan. Estis nepre bezonataj - tion ni kune konstatis - tiaj kaj tiom grandaj homaj kaj financaj fortoj tuj, ke nur el Italio ili povis en la tuja momento alveni. El Italio, kontrau^e, nenio s^ajnis eliri, alveni. Krom la spirita kaj labora forto de kelkaj centoj da jam elc^erpitaj "revantoj".

Poste, subite, ni sukcesis.

La forto de la ideoj farig^is realaj^o kaj demovis la indiferentecon, la nau^zon pri politiko.

La amikoj kaj la kamaradoj, kiuj c^ie en la mondo, komence de la Parlamentoj, de la Registaroj, de la politika vivo, kundividas, volus kundividi niajn esperojn kaj niajn projektojn, kiuj diras al si mem, antau^ ol al aliaj, ke c^io c^i estus tre bela, sed ke realisme, en iliaj landoj, tute ne ekzistas la kondic^oj por ke la Partio vivu, plifortig^u, etendig^u ne marg^ene, sed adkvate, do sciu, ke en Italio c^iuj politikaj observistoj, por ne paroli pri la ordinaraj homoj, opinias, ke oni okazigis veran kaj efektivan, neantau^videblan, miraklon.

Okazis, kontrau^e, ke post jaroj kaj jaroj da dramaj luktoj ni sukcesis konigi al la homoj la sencon de nia projekto kaj ke kelkaj dekmiloj da homoj decidis adopti g^in, subteni g^in, per ne malgranda ofero, pagante alig^kotizojn kaj sendante monkontribuojn tute esceptajn kaj senprecedentajn en Italio. Kun entuziasmo kaj emocio.

La forto de la ideoj rivelig^is kiel realaj^o, ne kiel principa dezirindaj^o au^ kiel metaforo: g^i demovis la monton de indiferenteco, de nekredemo, de nau^zo al politiko, de sektecaj partiemoj kaj de apartenoj al la diversaj politikaj "etnoj", de skeptikeco, tre ofte de malric^eco; c^ar ankau^ multaj malric^uloj partoprenis en la formado de la ric^eco de tiu c^i respondo, ec^ se provizora kaj parta kompare kun la terurigaj bezonoj de tiom granda parto de la mondo, de la tuta hodiau^a mondo.

Aldonita valoro

Eble, la plej altvalora kontribuo al ni venanta de Italio estas la fakto, la pruvo, ke tiu c^i Partio Nova, kun sia simbolo de la gandhia neperforto kaj de la transnacia unueco, estas la frukto, sed ankau^ la kau^zo, de tute nova evento: sen ia ajn malkonfeso je nuna kaj estonta fideleco al la propraj partioj, al la propraj politikaj, religiaj, kulturaj etnoj, por dekmiloj da homoj aldonig^as kaj elstaras nova, alia fideleco, en kiu trovas kunfluon kaj unuecon tiuj dividoj, kiuj tamen restas, sed kiel ric^aj^o.

Unu ekzemplo, inter la multaj eblaj, citindas. Tiu de nia amiko kaj parti-kamarado Muhamed Kresevljakovic^, Urbestro de la martira urbo Sarajevo - en tiuj tagoj, kaj ankorau^ nun, sieg^ata de perforto kaj barbareco memorigantaj la similajn, kiuj detruis Varsovion kaj g^ian getton je la momento de la aliancig^o inter hitleraj nazioj kaj stalinaj komunistoj. Li travojag^is Italion, parolis c^e la televidoj, ne nur por diskonigi la tragedion de sia urbo kaj de sia popolo kaj por peti organizadon de politikaj kaj materiaj helpoj, sed ankau^ por klarigi al la Italoj, ke membrig^i al la Radikala Partio, al la gandhia, demokrata, transnacia partio, estas por ili la plej bonan manieron por klopodi savi ankau^ la vivon, la estontecon, la demokration, la pacon en la eksa Jugoslavio, en Sarajevo.

Plia tempo por sukcesigi la projekton de 1993

Tiu c^i sukceso transdonas do al ni, en c^iuj niaj landoj, en c^iuj niaj Parlamentoj, plian tempon por sukcesigi ankau^ la projekton de PR de 1993, por doni al g^i la formon bezonatan por antau^eniri. Estos tamen necese, ke tiuj Italoj, kiuj faris tiun c^i elekton, kiuj donis konfidon al ni transnacianoj de la Partio Nova de 1992 - kiuj hodiau^ ne nur estas kun ni, sed konsistigas la grandan plimulton el ni, kiuj montris ne nur malavarecon, sed ankau^ intelligenton kaj sag^on - povu konstati, ke ilia ago utilis; ke g^i utilas. C^iu sciigo pri novaj membrig^oj en la mondo, en la demokrataj Parlamentoj, pri plifortigo de la agado de la radikaluloj, kaj de ilia nombro, konvinkos ilin, konfirmi ankau^ por 1994 la hodiau^an elekton kaj konvinkos multajn aliajn sekvi ilian ekzemplon, jam de nun.

La landoj de la demokrata Okcidento

Ni opinias, ke jam alvenis la momento, kiam ni adekvate c^eestu ankau^ en aliaj landoj de la demokrata Okcidento, unualoke la eu^ropa Okcidento, kiu estas travivanta la krizon de la eu^ropa Unuig^o kaj de ne malmultaj el siaj membro-landoj.

Ni strebos, do, fari grandan laboron de informado kaj de mobilizado en lando kiel Francio, kiu povus estis valorega al la samaj celoj almenau^ same kiel Italio. Francio bezonas la RP-on almenau^ same kiel tiu c^i bezonas la francajn demokratojn, neperfortanojn, eu^rop- kaj mond-federistojn, g^is nun tro fleksitajn sur si mem, introvertitajn, afekciatajn de heksagona, nacia tromemfido.

Se tiu c^i malfacila "kampanjo" sukcesus, multaj aliaj eu^ropaj landoj, de Belgio g^is Hispanio, de Portugalio g^is Germanio mem, povus siavice ig^i sentivaj.

Alvoko por membrig^o al la ne-italoj

Sed la 37 mil italaj alig^intoj de tiuj c^i semajnoj estigis novan situacion, kun la risko prezenti eksteran bildon paradokse pli malfavoran ol tiun de 1992, kiam la italaj membroj estis malpli ol la rusaj, nome kvarono de la tuto. Fakte, se oni aldonas al tiu c^i nombra donitaj^o, ankau^ tiun pli politikan kaj kvalitan pri la ducent parlamentanoj, pri dekoj da eksaj au^ nunaj registaranoj, pri la italaj plej mondfamaj artistoj kaj intelektuloj, ni riskas forvis^i la bildon de Partio jam plene alia ol la "itala".

Pro tiu c^i kialo ni turnas alvokon al c^iuj niaj neitalaj legantoj - precipe al c^iuj parlamentanoj kaj al c^iuj eminentuloj, kiuj pasintjare ne decidis unuig^i al tiu c^i strebado kaj al tiu c^i entrepreno, ne konante adekvate ties eblan forton - ke ili alig^u, atingu nin, kurag^igu nin kaj per sia ekzemplo kurag^igu siajn amikojn, siajn samlandanojn, doni forton al la projektoj jam realigataj.

La projektoj

Inter tiuj c^i, ni memorigas pri la "tutmonda parlamenta kampanjo por abolicio de mortpuno g^is la jaro dumil"; la kontrau^prohibiciista "kampanjo" kontrau^ la tutmonda organizita krimeco pri toksikaj drogoj, kiun ni volus organizi en la mondo ankau^ danke al la Pakto de Federig^o subskribita kun la "Internacia Kontrau^prohibiciista Ligo"; la ekirigo de la tre urg^aj ekologiistaj, demokrate federistaj, neperfortaj kaj demokrataj iniciatoj sur la diversaj militfrontoj putrantaj kaj etendig^antaj en la mondo; la esperantistaj iniciatoj.

En junio la Asembleo de la alig^intaj parlamentanoj

Lau^ la decido de la kongreso ni devus kunvenigi g^is la 15a de junio la Asembleon de la parlamentanoj membroj de RP kaj la G^eneralan Konsilion, t.e. la organoj antau^vidataj en la nova statuto aprobita en la lasta Kongreso. Ili elektos la Partiprezidanton kaj siajn proprajn prezidantojn kaj ili diskutos pri la projektoj kaj pri la iniciatoj. Estus tre pozitive, se c^e la Asembleo de la parlamentanoj persone (au^ morale) c^eestus tre multaj kolegoj kaj amikoj nove alig^intaj, krom tiuj alig^intaj en 1991 kaj 1992.

Tio, kio okazas en la mondo, bedau^rinde, c^iumomente montras per pli kaj pli granda elokventeco kaj drameco, la raciecon de nia lukto, la premantan forton de nia espero fronte al tiom granda malespero kaj al la tiom multaj dang^eroj de barbareco kaj de morto.

Por la rajto je la vivo, por la vivo de la juraj rajtoj, ni deziru al ni, ke ankau^ la sorto volu igi ebla tion, kion alstrebi estas necese kaj bele.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail