Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio Partito radicale
Il partito nuovo - 19 marzo 1993
POR LA VIVO DE LA RADIKALA PARTIO
POR LA NOBLECO DE LA POLITIKO

RESUMO: Oni bezonis dudek unu tagojn, de post la fino de la Transnacia Kongreso en Romo, por atingi la celon de la tridekmil membroj, necesan por la vivo de la Radikala Partio. La celo ec^ estis tuj elane transirita, c^ar la fina nombro de la membrig^oj estas 37.000, inter kiuj centoj da eminentuloj de la italaj kulturo, spektaklo kaj arto, j^urnalistoj, c^irkau^ 200 parlamentanoj apartenentaj al 12 partioj au^ parlamentaj grupoj, escepte de la ekstrema dekstro. Tio c^i estas la bilanco de granda sukceso, esence grava ne nur por la vivo de la Transnacia Partio de la neperforto, sed ankau^ por nova maniero fari politikon en la Italio de la gravega krizo de la sistemo de la partioj - t.e. la krizo, kiun la historiaj radikaluloj kiel unuaj, antau^ dudek jaroj, difinis "partiokratio".

Estis eksterordinara la respondo de Italio al la radikala projekto. La gazetara revuo aperanta en tiuj c^i pag^oj donas, almenau^ parte, ateston pri g^i.

La ebleco, kiun la italaj amasinformiloj donis, koni tiun c^i "grandan vojag^antan aktortrupon", kiel g^in difinas Vittorio Gassman, igis ke dekmiloj da Italoj donis sian subtenon al la transnaciaj celoj de la Radikala Partio.

"La blindeco au^ la koruptiteco de la partikratioj trudas al la individuoj, ke ili prenu pozicion per persona kunplektig^o", diras ankorau^ Gassman. Jen, estas g^uste tiu c^i, eble, la plej grava mesag^o devenanta de la itala respondo: la agnosko, per alig^o al la Radikala Partio, de aparteno nova, alia, kiu aldonig^as sen malkonfeso je sia politika, etna, religia, kultura aparteno.

---------------

La Radikala Partio "trafis la celon". Tiel titolis la gazetoj la tagon post la atingo de tiu "lau^racian celon" fiksitan de la Roma Kongreso.

Per la gazetaro de tiuj tagoj, rapida panoramo pri la kampanjo.

(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)

»Dum la kongreso, je la komenco de februaro, la membrig^oj ne estis pli ol po tricent tage - skribis "Corriere della Sera" la 3an de marto - kaj la afero pluiris tiel g^is la mezo de la monato. Poste la ritmo multe kreskis, po dumil novaj membrokartoj tage, sed ankorau^ tiu meznombro estis nesufic^a. Kaj fakte la 25an de februaro, kiam mankis nur sepdekdu horoj g^is la atingo de la kongrese fiksita tempolimo, oni estis ankorau^ duonvoje. Fine, en la lastaj tagoj, la decida antau^ensalto: po kvar au^ kvin mil membrig^oj c^iutage, alvenantaj telefone, telefakse, pos^tmandate, perletere, per kreditkartoj, per amikoj, nu, sume, per c^iaj manieroj.

Rezulto atingita, tio estas direnda, ankau^ danke al la apogo de gazetoj kaj televidoj, kiuj al la iniciato donis spacon, ofte publikigante ankau^ la telefonajn kaj pos^tg^irokontajn numerojn. Sed por la partio, kiu havas kiel emblemon la bildon de Gandhi - pludiris la milana taggazeto - okazis ankau^ granda mobilizig^o de personuloj de la kulturo kaj de la spektaklo, kiel Vittorio Gassman, Bernardo Bertolucci, Giorgio Albertazzi, Paolo Villaggio kaj multaj aliaj. Kaj de la politiko: al la Partio "transnacia" alig^is ja ankau^ kvar ministroj, ok vicministroj kaj cent sepdek kvin parlamentanoj (inter kiuj okdek socialistoj, dudek kristandemokratoj, kvindek respublikistoj, dek tri de Pds (Partio de la Demokrata Maldekstro), dek du de Psdi (socialdemokratoj), nau^ liberaluloj kaj unu (virino) de "Komunista Refondado") .

Dum tagoj kaj tagoj la tensio, en Via di Torre Argentina, estis tus^ebla. »G^i ne mars^as sufic^e, diras maltrankvile Emma Bonino , raportis la 27an de februaro "l'Unità", organo de la Partio Demokrata de la Maldekstro, kiu plu premis: »Sed c^u vere RP malaperos el la politika scenejo, se, kiel s^ajnas, g^i ne atingos g^is morgau^ la fiksitan nivelon? La respondo de Emma Bonino estis seka: »G^is morgau^ ni ne volas pensi pri tio. Mi. c^iuokaze, estas pesimisma .

En la lastaj tagoj tiel okazis nekredeblaj aferoj. »La sidejo de RP - diris unu el la komunikaj^oj diskonigitaj al la gazetaro en tiuj tagoj - transformig^is al granda telefona centralo . Okdek linioj. C^irkau^ 300 personoj, aktivuloj c^iuag^aj, sin alternis en la ricevado de la centoj, poste de la miloj da c^iutagaj telefonaj^oj, de tiuj, kiuj alig^is pere de kreditkarto, au^ antau^sciigis la sendon de la "obolo (= mondonaceto) por la membrig^o", "obolo" por ebligi la "laikan miraklon", kiel multaj gazetoj tion difinis.

La unuan de marto, "il Giornale", prestig^a konservativa taggazeto, tiel redonis la intervenon de Muhammed Kresevljakovic^, urbestro de Sarajevo, c^e la manifestacio okazinta en Milano la 28an de februaro: »C^iu nova alig^into al RP [...] estas plia espero por la urbanoj de Sarajevo. Tial mi petas al viaj gvidantoj, ke ili atendu ankorau^ unu semajnon antau^ ol fermi la alig^ojn . Al li respondis Marco Pannella: »Ne okazos prokrastoj, tamen ni nombros nin nur mardon vespere. Ni devas atendi, ke alvenu c^iuj alig^oj senditaj pos^tmandate kaj la jam promesitaj sed ankorau^ ne pagitaj kontribuoj . La sugesto de Kresevljakovic^, haltigi la horlog^montrilojn, estis en sia esenco akceptita. C^i-momente la atendo vere farig^is spasma.

Fine, la 3an de marto, ankorau^ la "Corriere della Sera", inter la aliaj, povis anonci, ke la kampanjo felic^e konkludig^is, kaj g^i fordonis sin al vigla priskribo de la konkludaj horoj: »Kaj tiel, ankorau^foje, la granda s^nurdancisto de la itala politiko, Marco Pannella, sukcesis plene trafi sian ambician celtabulon. Kaj ankorau^foje li restigis c^iujn spiromankaj g^is la lasta minuto: ja nur je noktomezo la radikala gvidanto anoncis, ke lia Partio atingis kaj transiris la nivelon de tridek mil alig^intoj kaj tial g^i ne malfondig^os. Sed pri tio jam c^iuj estis konvinkitaj.

Efektive jam en la malfrua posttagmezo hierau^a, dum improvizita gazetarkonferenco en la sidejo de RP transformita al iaspeca telefona centralego, Marco Pannella, kun apude Claudio Martelli (eksa Ministro pri Graco kaj Justico, socialisto, membro de RP, n.d.r.), ambau^ kun c^ekola afis^o invitanta alig^i al la Partio, estis anoncinta: "La alig^oj estas 29.004".

De la kamaradoj kunsidantaj en la granda salono de la sidejo de via di Torre Argentina tiam ekiris au^tenta ovacio. Multaj ekkantis: "Volare...oh, oh..., cantare...oh, oh...". Omag^o al Domenico Modugno, eksa prezidanto de la Partio, tiumomente forestanta, sed ankau^ liberig^a kanto, kvazau^ malstrecig^a elspiro, post kiam la dura vetkuro kontrau^ la tempo konkludig^is per sukceso .

"Il Messaggero", la granda roma taggazeto, la 4an de marto, intervjuis Emma Bonino, kiu al la demando, kiu estos la sekva etapo post la 30.000 alig^oj, povis fine respondi: »La dua parto de la kongresa mocio diras ke, se oni sukcesos transiri la nivelon de la tridek mil alig^oj, la sekretario ekoficos la 15an de majo kaj devos kunvoki la g^eneralan konsilion por elekti la diversajn organojn kaj prezenti la projekton pri aktivecoj 1993 . »Do, c^u dum du kaj duono monatoj nenion farante? , ankorau^ demandis la j^urnalisto. »Ne, oni bezonas kompreni - respondis Emma Bonino - ekde nun g^is la 15a de majo, kiujn politikajn iniciatojn pri la itala krizostato kaj kiujn internaciajn prioritatojn oni devos pridiskuti kaj aprobi. Kaj mi devas ankau^ alveni al tiu dato kun hipotezo pri la partiaj organoj [...] .

Dum la tuta kampanjo, la centreco de la kialoj de la vivo de RP, pro kiuj estis necese atingi la celon de la tridek mil alig^oj, estis forte substrekita. Al la larg^e disvastigita semajngazeto "Noi" la 25an de februaro Emma Bonino memorigis: »S^ajnas ke la tempo instruis nenion. Malmultajn tus^etis la dubo, ke ankau^ c^i-foje la radikaluloj povus pravi, ke ili povus esti identigintaj la esencaj^on de la krizo de niaj socioj, de tio kio konsternas la publikan opinion de c^iuj landoj: la scienco faris miraklojn en c^iuj kampoj, sed la politiko kontrau^e montras sin senpova; g^i haltas - c^e la sojlo de la jaroj dumilaj - ec^ antau^ la modesta problemo senmalsatigi log^antaron au^ malebligi stupradon de centoj da bosniaj virinoj. Por ne paroli pri la pli limigitaj naciaj problemoj .

»Unuflanke - precizigis al la "Messaggero" Emma Bonino - ni estas engag^itaj kun la 'Internacia Ligo por abolicio de mortpuno g^is la jaro 2000'. Mi estas aparte tre kontenta pri tio, ke la itala projekto pri la internacia tribunalo kontrau^ krimoj akceptis tiun c^i donitaj^on: en c^iu kazo, kiu ajn estas la punenda krimo, oni ekskludas aplikon de mortpuno. Mi esperas, ke la Unuig^intaj Nacioj gardu tiun c^i klau^zon. Oni bezonas do alfronti la krizostaton de la eksa Jugoslavio . »Ekzistas iuj aliaj, kiuj havas problemojn. Ekzemple la palestina popolo sugestis la j^urnalisto, kaj Bonino precizigis: »Estas vere, ekzistas nur la embaraso pri la elekto. C^i kaze tamen temas pri demando rilatanta g^enerale la internacian juron kaj aparte la pun-kapablojn. Se oni malvolvas tiun c^i fadenon, oni rekte alvenas al la problemo pri demoktatigo de la Konsilio de Sekureco de UNo. La tuta eksterlanda politiko estas praktike en la manoj de la plenumaj organoj, sen ekzisto de iu ajn demokrata kontrau^altaro, nek parlamen

ta, nek direktodona. Kaj jen estas la substanco de la Transnacia Partio. Fakto estas, ke en la Konsilio de Sekureco sidas la potencoj kiuj gajnis la militon. De tiam regis la ordo de Jalta, kiu tamen disfalis antau^ du jaroj. La risko estas ke ekregu la nova usona ordo, dum la vera problemo estas tio, ke la internacia juro regu. Kaj tio validas kaj por Palestinanoj kaj por la demando pri la konvencio pri balenoj. Estas nepre necesa la starigo de internacia konstanta tribunalo konmtrau^ krimoj .

Ni povus fini tiun c^i mallongan tragazetaran rekonstruon de tiuj tagoj per la bondeziro esprimita de Emma Bonino en unu el la intervjuoj. Al la demando: »Por konkludi, tridekmil membrokartoj por RP de 1993 kolektitaj en malmultaj tagoj danke al granda mobilizo. C^u post unu jaro oni rekomencos denove? , s^i respondis: »Jes. Sed ni esperas, ke kelkaj komprenis kaj ke ni ne bezonos konkeri la alig^ojn per ungoj kaj dentoj .

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail