Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio Partito radicale
Il partito nuovo - 19 marzo 1993
NOVA MANIERO FARI POLITIKON

RESUMO: La itala krizo. Dum la lando trairas unu el la plej malfacilaj momentoj de sia historio, estas eksterordinara la respondo de g^iaj civitanoj al la varbokampanjo por membrig^oj al la Radikala Partio. Ankau^ por la "itala krizostato" oni akiris "esperon", "konfidon", "civilan kaj politikan seriozecon".

(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)

La brita taggazeto "The Guardian" skribis, ke almenau^ parte la respondeco pri la nuna itala krizo s^arg^eblas al Eu^ropo. Eu^ropo, ja, "post 1

Kvankam trafa, la jug^o ne mals^arg^as Italojn de iliaj respondecoj. La lando trovig^as alfrontanta unu el la plej malfacilaj momentoj de sia historio kau^ze de la eraroj, de la misfaroj, de la kulpoj de sia tuta gvidanta klaso. De longe tiu c^i devintus konscii pri tio, ke la itala politika sistemo bezonas tre profundan reformig^on, kiu komplete s^ang^u la strukturojn, la normojn, la kondutojn naskitajn en 1945 kaj montrig^intaj pli kaj pli neadekvataj. Obstine, persistege, tiu gvidanta klaso kontrau^e sin s^irmis defende al siaj privilegioj, malpli kaj malpli pravigeblaj per la necesoj de la "malvarma milito" kaj per la postuloj de malric^a kaj malmoderna ekonomio, kaj kontrau^e pli kaj pli pezaj kaj neakcepteblaj por la ordinaraj homoj. Sufic^is ke grupeto da milanaj jug^istoj enigis la tranc^ilon en la putran vundon, malkas^ante la sistemon de koruptoj, de "pus^monoj", de komplicecoj, kiuj ligis kune politikistojn, entreprenistojn (sed ankau^ parton de tiu jug^ista klaso, kiu hodiau^ akuzas) por disfali

gi c^ion.

C^e la malkas^o de la grandega skandalo la homoj akre kolerig^is. Ne estas malmultaj tiuj, kiuj alvokas senjug^an justicon, ekzekuton de la kulpuloj, kiel okazis al Mussolini kaj la fas^istaj c^efoj, masakritaj kaj pendigitaj kapmalsupren en la milana placo Loreto en 1945. Mankas la forto fari revolucion, sed serpentumas la instinkto de ribelo, kio estas tre pli malbona.

La falo de Bettino Craxi, la tre potenca c^efo socialista, kaj de multaj eminentuloj de la sama partio, surgenuigis unu el la tri polusoj, sur kiuj apogig^is la itala politika ekvilibro, sed ankau^ la kristan-demokrata partio estas en la centro de la ventego kaj la PDS mem (Demokrata Partio de la Maldekstro, eksa komunista partio) ne povas esti gaja: ec^ se ne enketata pro la "pus^mona" skandalo, PDS heredis de la malnova komunista partio plurajn kas^itajn "makulojn" (la kas^ajn financadojn fare de Sovetunio) kaj g^ian gvidantan klason kulture nekapablan ekkapti la signifon de la novaj^oj, neadekvatan al la tasko gvidi la landon. La "separatisma" Ligo estas videble mankanta je larg^ampleksaj perspektivoj.

G^uste dum la lando estas viktimo de tiel grandaj malfacilaj^oj, la transnacia PR registrigis imponan sukceson per pli ol trideses mil membrig^oj, kune kun neatenditaj alig^oj de intelektuloj, politikistoj, artistoj, ktp. Ankorau^foje, la radikaluloj movig^is kontrau^tendence ne cedante al la paniko kaj ne kas^ante la kapon en la sablo, sed kontrau^e defendante la valorojn, la "noblecon" de la politiko kaj alvokante al respondeca alig^o al tiu c^i batalo. Des pli respondeca, ju pli g^i estas multekosta: la prezo de la membrokarto de RP, en Italio, egala al 182 dolaroj, estas preskau^ tridekfoje pli alta ol tiu postulata de la ceteraj partioj (kies gvidantoj ac^etas membrokartojn po sakoj por konkeri la plimultojn en la asembleoj, aperigante kiel membrojn ec^ mortintojn, same kiel en "Mortintaj Animoj" de Gogol).

La radikalula defio estis riskoplena. Tre malmultaj, eble neniu, vetintus unu liron sur g^ia sukceso. Sed en la lando la atendo estis grandega kaj la valoro de la veto estis komprenata. En neatendita ekskuig^o de respondeco, je la unua fojo post jaroj, fare de la amasinformiloj. Kaj sufic^is tio ke Marco Pannella au^ Emma Bonino aperis sur la televida ekrano kun la telefonnumeroj de la Radikala Partio skribitaj sur improvizitaj afis^oj, por ke la sesdek telefonaj aparatoj eksterordinare instalitaj en la partia sidejo komencu sonori, dun tutaj horoj. La homoj respondis, je la peto pri peza monkontribuo, ec^ entuziasme. Ili volis - finfine - "ac^eti" minimumon da pureco, da espero, da konfido, da civila kaj politika seriozeco.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail