Vittorio Gassman(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)
Tutkore mi kunig^as al la alvoko turnita de la nova Radikala Partio Transnacia al la mondo de la eu^ropa kulturo, al c^iuj amikoj kaj kolegoj artistoj, intelektuloj, laboristoj, kapablaj senti la urg^econ de la tiom multaj problemoj alfrontendaj, savgarde al la civilizo kaj al la postvivado mem de la nuntempa homkomunumo.
Politika engag^ig^o sen moralaj tensio kaj respondeco estas malplenigita je signifo.
Kulturo manka je longvida homsolidareco estas - hodiau^ pli ol iam ajn antau^e - malaktuala abstraktaj^o, kulpa lukso.
La blindeco au^ la koruptiteco de la partikratioj trudas al la individuoj, ke ili prenu pozicion per persona kunplektig^o.
Tiuj c^i estas la bazaj konceptoj de la nova Radikala Partio, kaj g^uste tial g^i kandidatig^as kiel efika instrumento c^e la katastrofoj de la mondo, kontrau^ la inerteco de granda parto de la internaciaj institucioj.
La utopia elano povas kaj devas esti korektita al idea konkreteco. Kunig^u, amikoj kaj kolegoj, al tiu c^i malavara "migranta aktortrupo", kiu ne kontentig^as per prezentado de postuloj, sed intencas fareme kaj korpe "reprezenti ilin" sur la scenejo de la premantaj problemaroj, kiuj urg^as al la socia komunumo: la tragedio de Bosnio; la reordigo de la landoj elirintaj el komunismo; la kampanjo kontrau^ mortpuno; la tribunalo pri militkrimoj; la demando pri Tibeto; la ekologia katastrofo... La kvanto kaj la graveco de la demandaj punktoj ne allasas alibiojn al la elekto nek spacon al la nedecidemoj.
Ni kune laboru por mondo pli vivebla kaj pli homeca.
Vittorio Gassman