Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio Partito radicale
Il partito nuovo - 19 marzo 1993
PARTIO DE NOVAJ KAJ MALNOVAJ RADIKALULOJ

(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)

La Radikala Partio, hodiau^, estas Partio Nova. G^i estas nova ankau^ lau^dimensie: de la du-trimil membroj de la Partio de la "historiaj radikaluloj" g^is la Partio de la pli ol sesmil membroj log^antaj en la eksa Sovetunio en 1992, g^is tiu de la pli ol trideksep mil italaj membroj en 1993 kaj espereble de la tre multaj ne-italaj membroj, kiuj alig^ante ankau^ per tiu c^i gazeto, donos korpon al la nova Partio Radikala Transnacia.

Ekzistas karakterizo de tiu c^i partio, kiun ni s^atas memorigi, elvokita de Marco Pannella en intervjuo lia al Adriano Sofri. »Kiam en 1976 ni ricevis voc^donojn de 400 mil personoj, 400 mil neantau^viditaj 'stranguloj', intervjuo mia titolig^is jene: 'Ni estas c^efe partio de avinoj'. De virinoj, katolikaj, de la tria ag^o. Kaj tio c^i farig^is pli kaj pli ekzakta, krom vera. Kial ne pensi pri senkulpeco kiel sag^eco, kiel forto, kiel io konkerata en la dau^ro de la vivado, prefere ol kiel origina kvalito, vizag^o sen historio, bildoj de novnaskitoj tau^gaj por c^iuj afis^oj pri la Tria Mondo? Ni anstatau^igis la rajton je log^ejo per la rajto log^i. Bona maljunulo devus deziri al si baldau^ foriri por transdoni la domon al la junaj gefianc^oj. Mi renkontis en Strasburgo la Prezidanton de la monda Organizaj^o de la Romaoj; li vivas en Berlino, rifug^into el Serbio, estas membro de RP. Li parolis al mi pri la rajto je log^ejo kaj je log^ado lau^ ilia sperto, pri nomadeco kaj pri ekzilo. En 1968 mi diris, ke

la viglaj manifestaci-mars^oj malebligis al la malrapiduloj kaj al la maljunuloj esti mem mars^o".

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail