Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio Partito radicale
Il partito nuovo - 19 marzo 1993
KONGRESEN EL TRIDEKNAU^ LANDOJ

RESUMO: La laboroj de la dua sesio de la 36a Kongreso de RP malfermig^is je la c^eesto de la itala C^efministro, de la prezidantoj de la du C^ambroj; de 150 ne-italaj parlamentanoj, venintaj de 27 landoj, de 50 italaj parlamentanoj, reprezentantaj c^iujn politikajn grupojn, escepte de la ekstrema dekstro, membroj de la Federa Konsilio de PR.

La eksterlandaj civitanoj ne-parlamentanoj - 280 entute - alvenis de 38 landoj. La c^eestantaj Italoj estis 1.380.

La organoj de la Partio, en siaj malfermo-paroloj, priskribis la situacion: eksterordinara respondo de la Eu^ropa Oriento al la radikala projekto, kontrau^ kiu estas nepre neadekvata respondo de la ric^a mondo, okcidenta, precipe de la itala. La 30.000 italaj alig^oj estas "teknika kondic^o" por la ekzisto de PR. La Kongreso estis alvokita decidi pri la vivo de la nova realaj^o transnacia kaj transpartia.

Ses estis la kongresaj komisionoj: "federismo, naciecoj, lingva demokratio", "parlamenta kampanjo kontrau^ mortpuno", "homa disvolvig^o, demokratia disvolvig^o, vivmedio", "kontrau^prohibiciismo pri toksikaj drogoj", "nova internacia juro, paco kaj sekureco", "nova statuta regulo".

La aprobo de la statutpropono prezentita de la Sekretario Sergio Stanzani. Nova regulo de libereco, de demokratio, kiu konsideras la postulojn de la nova transnacia kaj transpartia realaj^o. La aprobita mocio. La vivo de PR ligita al la atingo de 30.000 alig^oj en Italio.

La Kongreso elektis Emma Bonino kaj Paolo Vigevano, respektive, Sekretario kaj Trezoristo. Ili ekoficos meze de majo. G^is tiu dato devos esti kunvokita la asembleo de la parlamentanoj membroj de RP kaj la G^enerala Konsilio, nome la organoj antau^viditaj de la nova statuto.

-----------------------

La dua sesio de la 36a Kongreso de RP okazis en Romo de la 4a g^is la 8a de pasinta februaro.

La itala C^efministro, Giuliano Amato, kaj PR estis c^iel klopodintaj, por ke la Urbestro de Sarajevo, Muhamed Kresevljakovic^, membro de PR, povu eliri el sia sieg^ata urbo kaj malfermi la kongresajn laborojn. Ankau^ c^i-cele Emma Bonino kaj Sergio Stanzani estis veturintaj en la antau^aj tagoj al Sarajevo. La Urbestro de Sarajevo restis "kaptito de la politiko", kiel li mem poste difinos sin.

(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)

La c^eestoj c^e la Kongreso

La laboroj estis malfermitaj de la raportoj de la Partia Sekretario, Sergio Stanzani kaj de la Trezoristo, Paolo Vigevano, je la c^eesto de la itala C^efministro, Giuliano Amato, de la prezidantoj de la du italaj parlamentaj C^ambroj, Giovanni Spadolini kaj Giorgio Napolitano, de la Macedonia C^efministro, Branko Crvenkovski, de la Urbestro de Romo, Franco Carraro, socialisto, membro de RP, de la ambasadoroj de Britujo, de Burkina-Faso, de Israelo, de Nederlando, de la reprezentantoj de la Ambasadoj de Albanio, Belgio, Bulgario, Ebura Bordo, Francio, Grekio, Hispanio, Hungario, Kameruno, Kroatio, Litovio, Mozambiko, Peruo, Pollando, Rusio, Slovakio, Slovenio, Sud-Afriko, Svislando, Usono. La ne-italaj parlamentanoj c^eestantaj, reprezentantoj de pli ol 80 naciaj partioj, estis 150 - la Urbestro de Romo volis omag^i ilin per akcepto c^e la Kapitolo dum la mateno de la 7a; la italaj parlamentanoj, de c^iuj politikaj grupoj escepte de la ekstrema dekstro, estis 50. C^iuj estis membroj de Federa Konsilio de RP.

La neitalaj parlamentanoj venis el la jenaj landoj: Albanio, Armenio, Azerbajg^ano, Bolivio, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Burkina-Faso, C^eh^io, Ebura Bordo, Estonio, Francio, Kartvelio, Kazah^io, Kosovo, Kroatio, Latvio, Litovio, Macedonio, Malio, Moldavio, Nederlando, Pollando, Rumanio, Rusio, Senegalo, Serbio, Ukrainio.

Krom el tiuj c^i landoj, la eksterlandaj civitanoj ne-parlamentanoj (280), alig^intaj kaj ne-alig^intaj, venis el: Au^strio, Belgio, Bjelorusio, Germanio, Hispanio, Hungario, Kirgizio, Irano, Israelo, Portugalio, Usono. La Italoj c^eestantaj en la Kongreso, krom la parlamentanoj, estis 1360.

La situacio de la Partio

La mocio de la unua sesio de la Kongreso estis konfidinta al la organoj de la Partio, Sekretario kaj Trezoristo, kune kun la Prezidantoj de la Partio, Emma Bonino, kaj de la Federa Konsilio, Marco Pannella, la taskon pri refondado de RP kaj pri kontrolo, do, de la eblecoj plifortigi kaj strukturi la Partion Novan, lau^ vidpunkto de la akiritaj transnacieco kaj transpartieco.

Rilate al tiu c^i kongresa decido, la raportoj de Sergio Stanzani kaj de Paolo Vigevano, kaj la koncernaj kongresaj dokumentoj, antau^metis al la Kongreso la centran demandon: antau^ la pli kaj pli vasta respondo inter la parlamentanoj kaj la civitanoj de Orienta Eu^ropo - 7.778 la membroj de 1992, inter kiuj pli ol 300 parlamentanoj, reprezentantaj 80 naciajn partiojn - mankas respektiva adekvata respondo fare de Okcidento, kaj aparte fare de Italio. Nur 1.500 estas ja, je la komenco de la Kongreso, la alig^oj en Italio. Absolute nesufic^aj, konsiderante la s^uldan situacion (c^irkau^ 4 milionoj da dolaroj fine de januaro 1993) kaj la neceson doni memstaran kaj memfinancatan vivon al la celoj de la Partio. Se ne okazos rapida s^ang^ig^o de la situacio - asertas Stanzani kaj Vigevano - ni trovos nin en la neceso vendi la Roman sidejon por fronti la sindevigojn prenitajn kun la kreditoroj, por eviti ekonomian kaj politikan bankroton.

De antau^ pli ol unu jaro, la organoj de la Partio identigis en la atingo de la "teknika kondic^o" de 30.000 alig^intoj en Italio, la konkretan eblecon doni vivon al la transnaciaj agadoj, al ties projektoj, mobilizi c^irkau^ kelkaj precizaj, difinitaj celoj la parlamentanojn kaj la civitanojn de la demokrata mondo. Tiu "teknika kondic^o", tiu antau^kondic^o estas denove prezentita, kun sia tuta drameco, de la Sekretario kaj de la Trezoristo al la kongresanoj kaj al la itala publika opinio.

Novaj statutaj reguloj

Sergio Stanzani substrekis, inter aliaj, alian punkton: t.e. la neceso por la Partio doni al si novajn statutajn regulojn. La nova dimensio transnacia kaj transpartia trudis reekzamenadon de la statuto, kiun RP estis doninta al si en 1967. Tenante firmaj la principojn, kiuj ensorbig^is en la itala vivo de la Partio, oni nepre devis konsideri la novajn necesojn proprajn al politika organizaj^o celanta agadi preter la naciaj landlimoj, trairante kaj transirante ilin, komuniki kun c^iuj kontinentoj, pretigi la ilojn kaj la rimedojn, por ke samtempe oni povu entrepreni komunajn agadojn en la plej eble granda nombro da Parlamentoj, ebligi, ke c^iuj membroj povu fakte partopreni en g^ia vivo, gardi la regulojn de libereco kaj demokrateco, kiuj estas je la bazo de la kontrakto, kiun oni subskribas per la alig^o. Pro tiuj c^i kialoj, la Sekretario prezentis al la Kongreso proponon pri nova statuto por la Transnacia Partio, kiu estis diskuttemo de lau^cela komisiono kaj estis poste aprobita de la Kongreso.

La ses komisionoj

La du tagoj post la malfermo de la kongresaj laboroj estis dedic^itaj al la kunvenoj de tiu c^i kaj de aliaj kvin komisionoj: "Federismo kaj naciecoj: civilaj kaj politikaj rajtoj, rajtoj de la minoritatoj, lingva demokratio"; "La parlamenta kampanjo por abolicio de mortpuno antau^ la jaro dumil"; "Demokrata disvolvig^o, homa disvolvig^o, vivmedio"; "Novaj reguloj teme pri prohibiciismo pri toksikaj drogoj"; "Nova internacia juro, paco kaj sekureco". Multaj el la interesatoj, precipe el la neitaloj, karakterizis la debaton de la komisionoj, pri kiu raportis en la Kongreso Marino Busdachin, Sergio D'Elia, Olivier Dupuis, Danilo Quinto, Maurizio Turco, federaj konsilianoj de RP kaj Mario Signorino, Prezidanto de la itala sekcio de la "Amikoj de la Tero".

Le decidoj

La g^enerala debato - interrompita dum la mateno de sabato por la "Fondkunveno por la starigo de la Ligo kontrau^ mortpuno" - estis tre pasia, intensa, foje drama, lau^ la decidoj, kiujn la Kongreso devis fari: la vivo au^ la c^eso de la aktivecoj de RP.

La lasta tago de la laboroj, la 8a de februaro, estis dedic^ita g^uste al la decidoj. Antau^ c^io la decido, kiu aprobis la proponon pri statuto prezentitan de la Sekretario. Poste la aprobo de la partia bilanco koncernanta la jaron 1992 kaj de la kongresa mocio, kiun ni prezentas al vi en g^ia tuto. Fine la elektado de la organoj. Estis elektitaj Sekretario kaj Trezoristo respektive Emma Bonino kaj Paolo Vigevano. La aprobita mocio antau^vidas ilian enoficig^on je la mezo de majo, kondic^e ke g^is la fino de februaro estos atingita la celo de 30.000 membroj en Italio. G^is tiu dato devos esti kunvokita la Asembleo de la parlamentanoj alig^intaj al PR, kiu devos elekti en sia interno Prezidanton. Kune kun la G^enerala Konsilio, g^i devos elekti la Prezidanton de la Partio.

Konklude de la laboroj, la kongresanoj elektis 60 membrojn de la G^enerala Konsilio, al kiuj aldonig^os 40 membroj elektitaj de la kuna kunsido de la du novaj organoj.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail