RESUMO: La mocio aprobita (531 voc^oj por, 40 kontrau^, 13 sindetenoj) decidis, ke, se ne estos realigitaj g^is la 28a de februaro 1993 la minimumaj kondic^oj postulataj por la ekzisto de la Partio (almenau^ tridekmil membroj en Italio au^ samvalora alporto de monrimedoj) oni ekirigos la procedurojn por la likvido de la Partio.
Kaj ke, se la celo estos atingita, la elektitaj organoj surprenos siajn oficojn ne post la 15 de junio 1993.
(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)
La 36a Kongreso de la Radikala Partio
kunveninta en Romo de la 4a g^is la 8a de februaro 1993
konsiderante ke, fronte al la tragedioj, al la minacoj kaj al la defioj de tiu c^i jarcentofino, montrig^as pli kaj pli necesa la organizita c^eesto de la Partio transnacia kaj neperforta por la rajto je la vivo kaj la vivo de la juraj rajtoj, nome de la Radikala Partio;
konsiderante la multnombrajn kaj tre au^toritatajn rekonojn, kiujn la radikala iniciato estigis kaj estigas en pli kaj pli vastaj rondoj;
notante ke minimuma, teknika kaj politika kondic^o por ekzisto kaj aktiveco de la Partio estas atingo de almenau^ tridekmil alig^intojn en Italio au^ de alporto de samvaloraj monrimedoj;
konsiderante ke la g^is nun atingita membronombro ec^ ne egalas dekonon de tiu cifero;
decidas
ke se, g^is la 28a de februaro 1993, kaj c^iuokaze konsiderante la teknike necesajn tempojn, ne realig^os la minumumaj postulataj kondic^oj, oni ekirigu c^iujn procedurojn bezonatajn por likvido de la aktiveco de la Partio.
La Kongreso do konsekvence,
aprobante la raportojn de la Sekretario kaj de la Trezoristo kaj dankante la plenumajn organojn pro tio ke ili garantiis la vivon de la Partio en c^i-lastaj kvin jaroj, kaj tiel ebligis la unuan starig^on de nova realaj^o transnacaia kaj transpartia,
decidas
a) adopti la statutproponon prezentitan de la Sekretario, kies definitiva ratifo estas submetota al la venonta kongreso;
b) procedi al la elektado de la Sekretario kaj de la Trezoristo, kaj ankau^, provizore, de 60 membroj de la G^enerala Konsilio, lau^ la procedmanieroj fiksitaj de la kongresa regularo por la elektado de la Federa Konsilio.
Okaze ke la supre difinita minimuma kondic^o estos atingita
- la elektitaj organoj alprenos siajn oficojn meze de majo kaj c^iuokaze ne post la 15an de junio venonta; g^is tiu c^i tempolimo estas plu validigitaj la nunaj organoj;
- koincide kun tiu dato la Sekretario kunvokos kiel eksterordinaran elektantaron la asembleon de la parlamentanoj kaj la 60 membrojn elektitajn de la Kongreso, por ke g^i procedu al la elektado de la Parti-prezidanto kaj de kromaj 40 membroj de la G^enerala Konsilio, kiu tiel formite kaj starigite procedos al la elekto de sia Prezidanto;
- la sekretario prezentos al la G^enerala Konsilio la liniojn de politika iniciato difinitaj interkonsente kun la elirantaj organoj.
La Kongreso krome decidas, ke c^e la unua aplikig^o de la statuto:
a) oni ne apliku la artikolojn 2.4 (are-kongresoj) kaj 2.5 (kunordiga komitato);
b) la G^enerala Konsilio elektu en sia interno sian prezidanton;
c) la venonta kongreso okazu post 18 monatoj ekde la enoficig^o de la statutaj organoj.
Kaze ke la antau^kondic^o ne estos atingita g^is la fiksita tempolimo,
la elirantaj organoj - nome la Sekretario kaj la Trezoristo, kune kun la Prezidanto de la Federa Konsilio kaj la Prezidanto de la partio - procedos al la tuja eklikvido de la Partio lau^ la proceduroj antau^vidataj de la itala civila kodo (je la artikoloj 36/37/38).