Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio Partito radicale
Il partito nuovo - 19 marzo 1993
NOVA STATUTO

RESUMO: La Kongreso aprobis la statutproponon prezentitan de Sergio Stanzani. Estos tasko de la posta kongreso, okazonta g^is 18 monatoj post la enoficig^o de la novaj partiaj organoj, ratifi la proponon.

La Kongresa Komisiono dedic^ita al tiu c^i temo estis prezidata de Sergej S^eboldajev, Vic-prezidanto de la leg^ofara komisiono de la Supera Soveto de Rusio, kaj de Lorenzo Strik Lievers, iama itala parlamentano. Inter aliaj intervenis la parlamentanoj Lev Semans^ko, Lev Ivanov e Mih^ail Lebedinskij, de Rusio, Edmond Serban, de Rumanio, c^iuj membroj de la Asembleo de la parlamentanoj de RP.

(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)

La aprobita teksto plu entenas la principojn, kiuj estas c^e la bazo de la ekzistanta statuto: t.e. la regulo de libereco, sur kiu bazig^as la rekta alig^o kaj kiu kuntrenas liberan alprenon de persona respondeco; la ekskludo de partia disciplino. Sindevigoj de membro estas akcepto de la statuto kaj pago de la kotizo. Ne estas antau^vidite, ke li/s^i apliku la decidojn faritajn de la Partio, kiuj kontrau^e estas ligantaj por la organoj de la Partio kaj por tiuj, kiuj akceptas gvidajn taskojn. Neniu rajtas kondamni la konduton de iu membro au^ forpeli lin/s^in. Tio kuntrenas ke la Partio ne garantias s^irmojn, ne alprenas politikajn au^ moralajn respondecojn pri siaj membroj, kiuj estas respondecaj pri siaj agoj kaj alprenitaj politikaj pozicioj. C^i-sence PR estas "servopartio", formita de liberaj homoj, kiuj alig^as por labori pri komunaj agadceloj.

La Partio neniel intencas "reprezenti" siajn membrojn, ilian homecon, iliajn ideojn, iliajn g^eneralajn interesojn. G^i estas memfinancata partio: la fakto ke la membrig^o estas tiel multekosta konsistigas garantion pri g^ia memstareco, kialo de g^ia forto.

La nova transnacia realaj^o aldonas al tiuj c^i principoj tiun pri balota nekonkurenco de PR kun la ceteraj naciaj partioj. De tio la rifuzo havi en sia interno ian ajn formon de organizado lau^ nacia au^ iel ajn teritoria bazo.

La statuto celas: a) garantii kaj ebligi rektan rilaton inter membro kaj la kongreso: kiel akiri, ke la kongreso efektive esprimu la komunajn volojn de membroj inter si tiel malproksimaj kaj malsamaj? b) eviti formig^on de "naciaj" radikalaj partioj kaj samtempe igi ke la membroj povu doni al si formojn de organizo, necese sur loka au^ nacia bazo, tia ke g^i ebligu kune laboradi; c) doni adekvatan reliefon al la c^eesto de multaj parlamentanoj el multaj landoj; d) solvi la ekonomiajn kaj log^igajn malfacilaj^ojn por kunvenigi la partiajn organojn.

La antau^vidataj organoj estas: la Kongreso, la Asembleo de la Parlamentanoj, la G^enerala Konsilio, la Kunordiga Komitato, la areaj Kongresoj, la Sekretario, la Trezoristo, kun la respektivaj laborgrupoj, la konsilio de la revizoroj.

La kongreso estas dujara, antau^irita de serio da areaj kongresoj, kie renkontig^as - antau^ kaj post la kongreso - la membroj log^antaj en difinita geografia areo.

La areaj kongresoj ne elektas organojn, escepte de kvoto da reprezentantoj en la G^enerala Konsilio kaj en la Kunordiga Komitato. La kunveno de area Kongreso servas por ellabori iniciat-proponon por la kongresa mocio. La Kunordiga Komitato ekzamenas la iniciat-proponojn esprimitajn de la areaj Kongresoj kaj verkas dokumenton, kiu estas la rezulto de la prezentitaj dokumentoj. Post tiu momento la Kunordiga Komitato dissolvig^as, por reformig^i okaze de la sekva kongreso.

En la postkongresaj monatoj rekunvokig^as la areaj Kongresoj, kun la tasko efektivigi la kongresan mocion.

La G^enerala Konsilio enhavas kvoton da membroj elektitaj de la Kongreso, kvoton da membroj parlamentanoj kaj kvoton da membroj elektitaj de la areaj kongresoj.

La statuto antau^vidas novan organon: la Asembleo de la Parlamentanoj. G^i estas pensita kiel ellaborejo kaj kunordigejo de la aktiveco de la parlamentanoj kaj g^i respegulas la novan realaj^on de la Radikala Partio kaj g^ian projekton: "la samaj leg^proponoj, la samaj mocioj, en plej eble multaj parlamentoj, per krei novan pozitivan juron".

Ankau^ lau^ la nova proponita kaj aprobita statuto la Sekretario estas rekte elektita de la Kongreso kaj havas la plenan respondecon, kaj la konsekvencajn povojn, por efektivigo de la aprobita mocio, respondante pri tio rekte al la posta Kongreso. La Trezoristo havas la plenan politikan respondecon pri la financoj de la Partio.

En la aprobita propono oni statute estigas la novan oficon de Prezidanto, kiu devas prezidi la Kongreson, la G^eneralan Konsilion kaj la Kunordigan Komitaton, krom esti la garantianto de la statuto.

Diference de la antau^a statuto, la prezentita hipotezo ne antau^vidas asociajn devigojn por la membroj. La asocioj ne rajtas paroli nome de la Partio, kiu parolas pere de siaj federaj organoj.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail