Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio Partito radicale
Il partito nuovo - 19 marzo 1993
ESTI RADIKALULOJ EN LA EKSA SOVETUNIO

RESUMO: La membroj de RP de 1992 log^antaj en la teritorio de la eksa Sovetunio: Armenio 53, Azerbajg^ano 318, Bjelorusio 164, Estonio 44, Kartvelio 106, Kazah^io 206, Kirgizio 329, Latvio 52, Litovio 44, Moldavio 110, Rusio 2862, Tag^ikio 6, Turkmenio 45, Ukrainio 1107, Uzbekio 133.

(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)

En 1992 RP kreskis en eksterordinara maniero en la tuta areo de la eksa Sovetunio, atingante la nivelon de preskau^ sesmil membroj kaj de pli ol cento da deputitoj de la Parlamentoj de la diversaj respublikoj starig^intaj el la disfalo de la sovetia imperio.

La organizado de la politikaj aktivecoj de la Partio havas sian kernon en la centra sidejo de Moskvo. Aliaj sidejoj kaj organizitaj rilatpunktoj trovig^as en S.Petroburgo kaj Samara en Rusio, en Kiev en Ukrainio, en Vilnius por Estonio, Litovio kaj Latvio, en Minsk en Bjelorusio, en Tbilisi en Kartvelio, en Baku en Azerbajg^ano, en Erevan en Armenio, en Alma Ata en Kazah^io kaj en Bis^kek en Kirgizio, en Centra Azio.

Identigon de PR en la postkomunisma socio provizis serio da politikaj iniciatoj: la kampanjo por abolicio de mortpuno; tiu por la civila servo kaj la konscienca rifuzo je soldatservo; la kontrau^prohibiciismaj iniciatoj kontrau^ la nigra merkato kaj la mafioj de la toksikaj drogoj; la proponoj kaj la neperfortaj kaj demokrataj agadoj por solvo de la konfliktoj en Nagorno-Karabah^o, en Transnistrio kaj en Abh^azio, en Kartvelio; la bataloj por defendo de la vivmedio kaj por aserto de la homaj rajtoj.

Pri tiuj c^i proponoj okazis pli ol 50 konferencoj kaj debatoj; aparte ni memorigas la renkontig^ojn de Moskvo kaj de Kievo, en kiuj partoprenis Emma Bonino kaj Sergio Stanzani.

Al la Partio alig^is civitanoj apartenantaj al pli ol 50 etnoj kaj lingvoj. Kaj en tiu c^i Babelo de lingvoj kaj popoloj estas ankau^ substrekinde, ke preskau^ 20% de la alig^intoj devenas de islamreligiaj landoj. Tio estas fakto rara, se ne unika, en partio tiel "okcidenta", tiel demokrata kaj tiel neperforta.

C^u sukcesos vivi la malfortika demokratia burg^ono elstarig^inta el la rubaj^oj de komunismo au^ c^u la eksa Imperio reiros la balkanian vojon al detruig^o? Tio dependos, vers^ajne, de aferoj pli grandaj ol ni, sed ankau^, ni certas, en tre malgranda mezuro, de tio, kiom multe la neperforta kaj transnacia politiko de la radikaluloj povos vivi kaj sukcesi en mondoj ankorau^ tiel malproksimaj de demokratio, de dialogo, de toleremo.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail