RESUMO: Del la libro »Karl Popper. La leciono de tiu c^i jarcento de Giancarlo Bosetti, vic-direktoro de "L'Unità".
(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)
La fundamentaj prioritatoj, kiuj lau^ vi devus esti c^e la unua punkto de la politika agendo, estas: defendi la pacon, bloki la demografian ekspansion, disvolvi neperfortan edukadon. C^u tiuj c^i indikoj estas, lau^ vi, dekstraj au^ maldekstraj?
POPPER - Nek dekstraj, nek maldekstraj. Tiuj prioritatoj indikas ion, kio povus ekanstatau^i la distingon inter dekstro kaj maldekstro. [...] Ni devus do forigi c^i tiun abomenan sistemon de la partioj Mia opinio estas, ke tiun c^i sistemon oni devas anstatau^igi kaj ke ni devas reveni, se eble, al s^tato, en kiu la elektitoj iru en la Parlamenton kaj diru: mi estas via reprezentanto kaj apartenas al neniu partio. Mi opinias, ke la disfalo de marksismo proponas eblecon procedi tiudirekte. Pri la prioritatoj de mi indikitaj, mi vere esperas, ke intertempe iu partio, ne gravas kiu, akceptos ilin, deklaros akcepti ilin por si. Tiamaniere oni igus ankau^ aliajn, akcepti ilin kaj ekestus nova situacio
Kiu estas la tipo de modelo, kiun vi opinias plej tau^ga por niaj tempoj?
POPPER - Bona politika modelo estas esence tiu de la demokratio, de demokratio kiu, finfine, ne vidu kiel propran taskon la starigon de kultura gvidanteco.
Unu el la plej gravaj kau^zoj de perforto kaj de milito s^ajnas esti nun naciismo. Kiel vi rigardas al la kreskantaj aspiroj estigi sendependajn s^tatojn, ankau^ en Eu^ropo?
POPPER - La esenca demando estas tio, ke en tiel dense log^ata mondo c^iuj c^i problemoj levataj de la naciismoj estas rigardendaj kiel dang^eraj. Temas pri dang^ero, kiu koncernas la lau^juran s^taton. Estas direnda c^i tie antau^ cio afero, kiu ne estas sufic^e konsiderata en la eu^ropa debato pri la naciecoj, kaj kiu mem entenas la tutan politikan demandon pri la naciecoj: temas pri la fakto, ke la minoritatoj devas esti protektataj. La ideo mem pri naci-s^tato estas nerealigebla, se oni ne akceptas antau^ c^io tiun c^i principon.