RESUMO: Oni devas reiri g^is la tempo tuj post la dua mondmilito por retrovi similan dramon okazantan en la Eu^ropa kontinento: en julio 1992 en la eksa Jugoslavio oni jam nombris pli ol 40.000 mortintojn, dekmilojn da vunditoj kaj disperditoj, pli ol 2 milionojn da forfug^intoj, el kiuj c^irkau^ 500.000 rifug^intaj en la proksimaj landoj. Masakroj, perfortaj translokigoj de log^antaroj, ostag^kaptadoj, grupigadoj de civiluloj en kampojn, dekmiloj da virinoj stupritaj kaj poste malliberigitaj por senigi ilin je la ebleco aborti, c^io c^i rilatas al terura logiko de "etna purigado", estigata en la koro de Eu^ropo reduktita al la rolo de senpova spektanto.
Agnoskinte la sendependecon de Bosnio-Hercegovino, Eu^ropo kaj UNo estis nekapablaj protekti g^in kontrau^ la agreso lanc^ita kiel respondo. La Eu^ropa Komunumo lasis ke la konflikto disvolvig^u g^is atingo de neimagebla dimensio.
La rezolucio 808 de la Konsilio de Sekureco de Unuig^intaj Nacioj emfazas la alarmon pro la "g^eneraligitaj malobeoj al la humaneca internacia juro en la teritorio de la eksa Jugoslavio, kun rilato al la amasaj ekzekutoj kaj al la praktikado de etna purigado" kaj g^i decidas starigi internacian tribunalon por jug^i la personojn, kiujn oni supozas respondecaj pri gravaj malobeoj al la internacia humaneca juro okazintaj en la teritorio de la eksa Jugoslavio. La RP petas parlamentanojn kaj civitanojn de la tuta demokratia mondo, ke ili subskribu la alvokon aneksitan al tiu c^i gazeto, adresitan al la G^enerala Sekretario de Unuig^intaj Nacioj, Boutros Boutros-Ghali, por ke li tuj eklaborigu tiun c^i novan internacian instancon.
------------------
Transnacia politika agado por ke UNo tuj eklaborigu la internacian Tribunalon, starigitan per la rezolucio 808, kontrau^ la malobeoj al la humaneca internacia juro faritaj en la teritorio de la eksa Jugoslavio.
La enigo de civiluloj en koncentrejojn, la bombado kontrau^ malsanulejoj kaj kontrau^ sanitaraj agantoj, la "etna purigado" kaj la stuproj, la disterorado inter la civila log^antaro, la murdoj, la kruelaj kaj humiligaj traktadoj, la kolektivaj punoj, la ostag^-kaptadoj, c^io c^i konsistigas gravegajn malobeojn al la Internaciaj Konvencioj.
(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)
La pasintan 22an de februaro la Konsilio de Sekureco de Unuig^intaj Nacioj, per la rezolucio 808, decidis "la starigon de Internacia Tribunalo por jug^i la respondeculojn pri gravaj malobeoj al la humaneca internacia juro okazintaj en la teritorio de la eksa Jugoslavio ekde 1991". Ekde tiu dato, la G^enerala Sekretario Boutros Boutros-Ghali havas du monatojn da tempo por formuli proponon pri la procedmaniero por starigi tiun instancon.
La kunveno de Sirakuzo
Oni rajtas supozi ke la G^enerala Sekretario de UNo utiligos la konkludojn de la kunveno okazinta de la 2a g^is la 5a de la pasinta decembro en Sirakuzo (Siracusa), en Italio, organizita interalie de "Parliamentarians for Global Action" kaj de ISISC (Internacia Supera Instituto pri Kriminalaj Sciencoj) kaj prezidata de profesoro Cherif Bassiouni, docento pri Juro kaj fakulo pri Kriminalaj Sciencoj, membro de RP; la kunvenon c^eestis tutmondaj juristoj kaj parlamentanoj, kaj g^i temis g^uste pri starigo de Internacia Kriminala Kortumo, jam antau^vidita de Konvencio de 1948.
La ideo starigi internacian kriminalan kortumon jam ekzistas de la jaro 1899. Post la unua mondmilito, la Versajla Traktato de 1919 devontigis submeti al jug^ado la germanan Imperiestron Vilhelmon la 2an "pro plej grava krimo kontrau^ la internacia moraleco kaj la sankteco de la traktatoj". Ne c^eestis, c^e la Aliancanoj, la politika volo fari tion.
Je la fino de la dua mondmilito, kontrau^e, la internacia komunumo postulis proceson kontrau^ la respondeculoj pri la milito, pri la militkrimoj kaj pri la kontrau^homaraj krimoj de g^i elsekvantaj. La spertoj de Nurenbergo kaj de Tokio tamen restis izolitaj.
De post tiam dau^re plu kreskis la nombro de la viktimoj de la diversaj militoj kaj registrig^is rimarkinda plimultig^o de gravaj malrespektoj al la homaj rajtoj. La homaj kaj ekonomiaj perdoj, kau^zitaj de gravaj malrespektoj al la homaj rajtoj, sin sekvadis dum jaroj kaj plu dau^ras en multaj partoj de la mondo.
En la koro de Eu^ropo, en la eksa Jugoslavio, hodiau^ okazas masakroj kaj detruoj, dum la mondo, kaj Eu^ropo mem, spektas sen interveni.
Internacia kriminala kortumo
C^e tiel tragikaj okazoj, kaj ankau^ kontrau^ internacia organizita krimeco, ekzemple kontrau^ trafikado de narkotaj^oj, kontrau^ internacia komercado pri malpliag^uloj, kontrau^ seksa ekspluatado de virinoj kaj infanoj, kontrau^ internacia terorismo, kriminala kortumo povus servi kiel fortimigilo au^, almenau^, esti ilo de punoj kontrau^ tiuj kiuj s^ajnas timi neniun kaj nenion. Tiuj c^i estis kelkaj el la ekir-punktoj de la Kunveno de Sirakuzo, pri kiu RP, pere de sia Prezidanto, Emma Bonino, estis petinta la italan C^efministron, Giuliano Amato, partopreni la iniciaton. La c^efministro, en la postaj semajnoj, starigis enket-komisionon por studi la temon. Surbaze de la enketo de la komisiono, prezidata de la nuna itala Ministro pri Graco kaj Justico Giovanni Conso, kaj havanta inter siaj membroj profesoron Antonio Papisca, docenton pri internacia juro c^e la Padova Universitato, la itala Registaro la 17an de la pasinta februaro prezentis al la Unuig^intaj Nacioj proponon, veran kaj efektivan statutprojekto
n, por kreado de internacia Tribunalo taskita prijug^i la krimojn faritajn en la eksa Jugoslavio. Al la itala propono aldonig^is analogaj proponoj franca kaj sveda. Poste okazis la diskutado c^e UNo kaj la rezolucio stariganta la Tribunalon. Kie la Tribunalo havos sian sidejon? Lau^ kiu jura proceduro g^i devos jug^i? Kiu ludos la s^losilan rolon de publika akuzisto? C^u tiu c^i disponos je policaj fortoj por plenumi sian oficon? Kiaj krimoj estos prijug^eblaj? Post eldiro de la verdikto, en kiu malliberejo oni devos enfermi la kulpulojn? Al tiuj demandoj respondos la G^enerala Sekretario de UN la 22an de aprilo, per sia raporto.
Doni forton al la decido de UNo
La interveno de UNo - kiu donas sekvon ankau^ al la rezolucio 780 stariginta, en oktobro 1992, la komisionon pri militkrimoj, taskitan kolekti kaj kontroli c^iujn disponeblajn informojn - koncernas specifan justican solvon, propran al la jugoslavia dramo, pli ol kreadon de internacia jug^ejo abstrakte kompetenta pri la hipotezoj pri internaciaj krimoj. RP volas agi je transnacia nivelo, por ke la organizaj^o decidita de UNo unue estu tuj starigita kaj poste farig^u konstanta organizaj^o, kiu kompetentu pri c^iuj teritorioj kiuj estas implikitaj en militaj konfliktoj. Tio c^i estus fundamenta kontribuo por la necesa reformado de la internacia juro.
Ne dubeblas ke UNo, per sia decido, faris la unuan pas^on alire al pli energia sinteno rilate al tio kio okazas en Balkanio. Estas necese nun doni forton al tiu decido, c^esigi la okazantajn barbaraj^ojn, la masakrojn de la civila log^antaro, la koncentrejojn, la dau^rantajn hombuc^adojn, la kruelegan praktikadon de "etna purigado", la agres-militon. Tial ni petas al c^iuj legantoj, al la parlamentanoj kaj al la civitamoj, ke ili tuj subskribu la tekston de la alvoko adresita al la G^enerala Sekretario de UN - aneksitan al tiu c^i gazeto - por ke li, kiel unua reprezentanto de la internacia komunumo, faru la unuan decidan pas^on por haltigi kaj puni, lau^ la internaciaj leg^oj, tiujn, kiuj en la eksa Jugoslavio makulis sin per sovag^egaj krimoj kaj masakroj, per faroj kontrau^aj al la sento de homeco.