Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio Partito radicale
Il partito nuovo - 19 marzo 1993
TIBETO

RESUMO: La partopreno en la RP-Kongreso de Gyaltzen Gyaltag, oficiala reprezentanto de la Dalai-Lamao por Centra-Suda Eu^ropo, estis tre grava por provi estigi bazojn por konkreta ekirigo de komunaj iniciatoj.

(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)

La invadon de la tibeta teritorio fare de C^inio c^iuj nacioj de la libera mondo denuncis kiel agreson kaj jug^is kiel klaran rompon de la internacia juro. La okupado kaj la subpremado de Tibeto, komencita en 1949/50 fare de la trupoj de la c^ina popola Respubliko, kulminis la 10an de marto de 1959 per nacia ribelo dispremita fare de la naciliberiga armeo. Estas c^irkau^ 1.200.000 la Tibetanoj viktimoj de la c^ina okupado. C^irkau^ sesmil monah^ejoj, temploj kaj historiaj monumentoj estis tre damag^itaj au^ detruitaj. La malrespekto al la religiaj liberecoj - C^inio ja malebligas studadon kaj praktikadon de Budhismo - komencita propagandcele, plu dau^ras hodiau^. Tibeto, iam pacema regno inter Hindio kaj C^inio, nun estas transformita al grandega militista bazo, kiu enhavas c^irkau^ tricentmil militistojn kaj kvaronon de la c^iniaj misiloj.

La nuna c^inia politiko estas kunaj^o de demografia manipulado kaj diskriminacio kaj celas definitive forigi la tibetan demandon, s^ang^ante la karakterizojn kaj la identecon de Tibeto kaj de g^ia popolo. Estas 7-8 milionoj la enlog^igitaj C^inoj kaj ili superas je 6 milionoj la Tibetanojn. La c^inaj au^toritatoj aktive kurag^igis C^inojn translokig^i en Tibeton, helpante ilin preni la mastradon de la c^efaj centroj de ekonomia, socia kaj ankau^ kultura potenco. En 1960 internacia komisiono el juristoj malkovris, ke en Tibeto oni makulis sin ankau^ per la kulpo de genocido kaj ke oni malobeis 60 artikolojn de la deklaro pri la homaj rajtoj. La g^enerala asembleo de Unuig^intaj Nacioj aprobis tri rezoluciojn, kiuj kondamnis C^inion pro malrespekto al la fundamentaj homaj rajtoj de la tibeta popolo, postulante ke C^inio respektu la rajton de la Tibetanoj je memdecido kune kun ties ceteraj rajtoj. La subkomisiono pri la homaj rajtoj de Unuig^intaj Nacioj, la 23an de au^gusto 1991, akceptis rezolucion titolitan

"situacio en Tibeto". G^i deklaris siajn zorgojn koncerne al la malrespektado de la fundamentaj homaj rajtoj kaj liberecoj, minacanta la naciajn, religiajn kaj kulturajn karakterizojn kaj identecon de la Tibetanoj.

La tibeta popolo c^iam rifuzi submetig^i.

La Dalai-Lamao, estro de la tibeta s^tato kaj g^ia spirita gvidanto, kredas je neperforto kaj dum jaroj klopodis pace kunekzisti kun C^inoj. La Dalai-Lamao, la membroj de la tibeta registaro - kiu reorganizis sin lau^ modernaj demokrataj principoj kaj estas konsiderata la ununura lau^rajta registaro de Tibeto - kaj pluraj miloj da Tibetanoj devis fug^i kaj vivi en ekzilo. La rifug^intoj vivantaj eksterlande estas hodiau^ 120.000. Tibetanojn oni torturas, enprizonigas, mortigas. Malgrau^ tio ili neniam akceptis la okupadon de sia teritorio fare de C^inio. En septembro 1987 nombrig^is pli ol 100 manifestacioj kontrau^ la c^ina okupado, estigintaj c^irkau^ 450 mortojn kaj senprocesan enprizonecon de miloj da Tibetanoj.

"Se oni permesas al C^inio dau^rigi tiun c^i politikon - asertis c^e la radikalula Kongreso Gyaltzen Gyaltag - la rezulto estos malapero de la tibeta popolo kaj detruig^o de g^ia kulturo. Tibeto estos simple plia provinco de C^inio kaj Tibetanoj estos reduktitaj al sensignifa minoritato. Tiom longe kiom C^inio regados Tibeton, Tibetanoj dau^rigos per neperfortaj rimedoj pruvi sian oponadon. La demandon pri la homaj rajtoj, krome, oni ne povas solvi c^i-kaze ne zorgante pri la naciaj streboj de la tibeta popolo, kies rajtoj kaj fundamentaj liberecoj estas dau^re malrespektataj.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail