Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio Partito radicale
Il partito nuovo, Raffaelli Mario - 19 marzo 1993
NAGORNO-KARABAH^O

RESUMO: El la interveno de Mario Raffaelli c^e la dua sesio de la Kongreso de RP. Raffaelli, iama Vicministro pri Eksterlandaj Aferoj de la itala Registaro, socialisto, membro de la Asembleo de la parlamentanoj de RP, estas prezidanto de la Packonferenco por Nagorno-Karabah^o, pro mandato de KSKE.

(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)

La atento dedic^ita de la internacia gazetaro al la konflikto en Nagorno-Karabah^o ne estas adekvata al g^ia pezo. Temas ja pri grava konflikto, ne nur pro la s^arg^o da nedireblaj suferoj, sed pro la implikado de la log^antaroj en situacion de malamikeco kontrau^ la etna aparteno de la kontrau^parto. Temas pri konflikto, kiu kau^zis fortan disartikigon de la komercaj interrilatoj de la plej rekte tus^ataj landoj, nome Armenio kaj Azerbajg^ano.

Temas pri konflikto, kiu enhavas en si la dang^eron de malstabilig^o de la tuta kau^kazia areo kaj de kunimplikig^o, en eskalado kiu estus terura, de landoj, kiuj rekte au^ malrekte havas interesojn en tiu areo, precipe Turkio kaj Irano, sed ankau^ Rusio.

Depost la estig^o de KSKE, ni trovig^as antau^ la unua provo mezuri la tau^gecon de tiu c^i ilo en la rekta mastrumado de la krizoj kaj en ilia preventado.

Kun la finig^o de la dupoluseco kaj de la lingvaj^o aparteninta al tiu logiko, finig^is ankau^ ia kapableco, ec^ se bazita sur maljusta ekvilibro, kontroli kaj regi la konfliktojn au^ c^iuokaze mastrumi ilin, kiam ili eksplodis. El la nova situacio de malordo oni bezonas eliri per situacio bazita sur interkonsenta ekvilibro, partoprenata fare de la log^antaroj kaj ne nur de la registaroj. La areoj, en kiuj plej multe manifestig^as la krizoj, estas tiuj, kie, krom la problemoj naskig^antaj de transiro el solidig^intaj reg^imoj al aliaj, oni alvenas ankau^ al problemoj pri interrilatado inter malsamaj naciecoj kaj etnoj, kaj tio aperas en kadro, kie entute okazas nova politikig^o de la etna aparteneco, kvazau^ prarifug^ejo, kvazau^ strebo al propraj radikoj en malorda mondo, en s^ang^ig^anta mondo. Tiun c^i postulon oni ne rajtas demonigi. G^in oni devas mastrumi, estigante politikajn situaciojn, ec^, antau^ tio, kulturajn situaciojn, en kiuj diverseco estu ric^aj^o, elemento utiligenda kaj ne elemento kontrau

^pus^iga kontrau^ tiu, kiu estas malsama ol ni. Realigo de tio bezonas kulturon, interparolon, toleremon, kreon de naciaj kaj internaciaj instrumentoj, por povi mastrumi tiaspecajn situaciojn.

La longa vico da okazaj^oj de la konflikto en Nagorno-Karabah^o vidas implikitaj la eu^ropajn landojn tre ofte en negativa maniero, per perfiditaj promesoj, per privilegiado al propraj interesoj fronte al la tieaj pli malfortaj popoloj.

Estas tre grave, ke la klopodado farita interne de la internaciaj instrumentoj estu akompanata de politika, kultura, idea atentado, kian nur pacienca kaj dau^ra laboro povas konstrui. Tial okazoj kiel la transnacia Kongreso de la Radikala Partio estas fundamente gravaj.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail