RESUMO: Du el la eblaj agadoj de RP pri la vivmedia temo. La unua koncernas la demandon pri Danubo, kun la hipotezo krei supernacian au^toritaton kiel ununuran ilon, kiu povas eviti la katastrofajn elsekvojn, kiujn kuntrenus la konfliktoj de la naciaj politikoj. La dua koncernas la nuklean sekurecon en Orienta Eu^ropo. Interveni pri tiu c^i problemo respondas ankau^ al la pli g^enerala neceso g^uste pritrakti, je supernacia, tuteca kaj ne plu nur nacia nivelo, la demandon pri la civila nuklea energio kaj pri g^iaj interrilatoj kun la militistaj uzadoj .
La interdependeco de multaj el la problemoj, kiujn la mondo travivas, kuntrenas la urg^econ, ekirigi grandan federistan agadon. Libereco kaj au^tonomeco, efikeco de la juro kaj subsidiareco, estas la principoj, kiuj devas sidi je la bazoj de la nova internacia ordo kaj de la nova demokrata socio.
-------------------
"Politiko por la vivmedio devas hodiau^ unualoke celi restarigi la efikecon de la juro, identigante la kondic^ojn de g^ia efektiva aplikebleco". Tion skribas Mario Signorino, prezidanto de la itala sekcio de la "Amikoj de la Tero".
(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)
Oficiala evento, la Suprokunveno de la Tero en Rio en 1992, fermis la jardudekon fondintan la vivmedian demandon kaj ekirigis novan fazon, nome tiun de la efikaj realigoj au^ de la kreskanta neregebleco de la krizoj.
Sammaniere fermig^as la epoko de la pionira mediprotektismo, tiu de la oazoj kaj de la grandaj protest-agadoj, kaj aperas la neceso konstrui maturan mediprotektismon, kiu kapablu tau^ge ekipi sin, lau^ kulturo kaj lau^ politika metodo, por esti kun-protagonisto de la konkretaj transformadoj.
Ni travivas tiun c^i transir-momenton sarg^ite de la malekvilibro inter la urg^eco de la problemoj kaj la fortoj de inerteco, la neadekvateco de la instituciaj instrumentoj, la primitiveco de la politikaj kulturoj, la objektiva malsimpleco de la demandoj.
Ne ekzistas, nek estas pensebla, neta des^iro inter malnovo kaj novo. La pozitivaj procezoj manifestig^as meze de la rubaj^oj de la malnova mondo kaj c^iuj estas akompanataj de kontrau^tendencoj, malfruoj kaj mankoj, kiuj ilin konstante minacas.
Estas vere: en c^i tiuj jaroj la vivmedia demando farig^is temo de politika lukto en c^iuj evoluintaj landoj. Tamen, kvankam g^i portis al la naskig^o de novaj partioj (la verduloj), g^i tro malmulte kondic^as la programojn de la c^efaj politikaj fortoj kaj la aktivecojn de la registaroj.
Pri vivmedio oni jam diskutas en c^iuj gravaj internaciaj sidejoj kaj ec^ en la ekskluzivemaj suprokunvenoj de G-7, sed al tio c^i kunig^as preskau^ totala nekapableco efektivigi la formale surprenitajn sindevigojn.
La plej multaj landoj provizis sin per specifaj administracioj pri vivmedio, sed tiuj riskas farig^i apartaj strukturoj sen povo influi sur la g^eneralaj elektoj de la registaroj; ili ofte malhavas certajn strategiojn au^ havas nesufic^an agan instrumentaron.
La vivmediaj problemaroj estas pli kaj pli asociitaj al la demandoj pri la disvolvig^o, kun la sekva ellaborado de la koncepto pri "eltenebla disvolvig^o". Sed temas pri ankorau^ nebula teoria akiraj^o, malhavanta konkretajn elsekvojn kaj c^iuokaze jam enkrizigita de la recesio trafanta la evoluintajn ekonomiojn. Ekzistas la risko, ke g^i havos la saman destinon de praktika senfrukteco kiel la koncepto pri "interdependeco". Sammaniere estas sensignifaj la konkretaj devenaj^oj de la formalaj agnoskoj pri la homaj rajtoj kaj la kulturaj identecoj.
Asocioj kaj movadoj vidis kreski en signifa mezuro siajn influpovojn. Ili apenau^ sukcesas, tamen, pro nesufic^eco de rimedoj, pro malgranda maturig^o kaj c^efe pro manko de politikaj-instituciaj instrumentoj, doni adekvatajn respondojn.
En tiu c^i kunteksto, multaj jug^is fiaskaj la rezultojn de la Rio-Konferenco. La vera problemo, tamen, ne estas tio c^i: la longa - preskau^ trijara - diplomata kas^a laborado de UNCED (United Nations Conference on Environment and Development) malfermis procezon, kiu estas ankorau^ tute ludota. Rio estis nur la momento de la oficiala sankcio al tiu procezo, kaj g^i donis tion, kion oni povis prudente atendi de la s^tatoj en la nuna situacio. La sukcesoj au^ la malsukcesoj decidig^as nun, tagon post tago, kaj estas klare, ke sen grandaj politikaj novaj^oj neniu serioza celo povos esti atingita.
Politiko por la vivmedio devas havi hodiau^ kiel unuan la celon restarigi la efikecon de la juro, identigante la kondic^ojn de g^ia efektiva aplikebleco. La doktrino jam delonge identigis la embriojn de "internacia juro pri la vivmedio". Kaj vere, inter normoj bazitaj sur la kutimoj, principdeklaroj, tutmondaj kaj regionaj traktatoj, protokoloj, oni jam kreis kolosan skafaldon, kiu ec^ pli evidentigas la malmultecon de la praktikaj rezultoj. Kiu havas la s^losilon de tiu c^i tre komplika puzlo? Ne la politika povo, g^is nun dau^re anhelanta kaj malfruanta, perdita en burokratia labirinto de proceduroj, komitatoj, programoj, fondusoj. Ne ekzistas elirvojo, se oni ne sukcesos doni al la normoj de la internacia juro trudforton kaj punajn ilojn.
En la kongresa komisiono dedic^ita al la vivmedia temo, ekvideblig^is du eblaj estontaj agadoj de RP.
La unua koncernas la demandon pri Danubo, kun la hipotezo estigi supernacian au^toritaton kiel ununuran instrumenton povantan eviti la katastrofajn elsekvojn, kiujn kuntrenus la konfliktoj de la naciaj politikoj.
La dua koncernas la nuklean sekurecon en Orienta Eu^ropo. Tiu c^i demando jam estis tus^ita de la internaciaj suprokunvenoj, tamen sen estigi efektivajn interven-programojn. Tiel do hodiau^ ekzistas en la teritorio de la eksa Sovetunio kaj en la landoj, kiuj g^is antau^ nelonge kus^is sub la influo de la "imperio", parko da alteg-riskaj nukle-energiaj centraloj. Oni devas do zorgi, almenau^ en unua fazo, pri tiuj centraloj, kies dang^ereco estas komparebla al tiu de C^ernobilo. Interveni pri tiu c^i problemo - kaj en orienta kaj en okcidenta Eu^ropo - respondas ankau^ al la pli g^enerala neceso g^uste pritrakti, je supernacia, tuteca kaj ne plu nur nacia nivelo, la demandon pri la civila nuklea energio kaj pri g^iaj interrilatoj kun la militistaj uzoj.
----------------------------
DEMOKRATIA DISVOLVIG^O, HOMA DISVOLVIG^O, VIVMEDIO
Multnombraj estis la intervenoj en la kongresa komisiono "Demokratia disvolvig^o, homa disvolvig^o, vivmedio", prezidata de Alfonso Pecoraro, itala parlamentano de la verdula grupo, kaj de Maria Ivanian, sekretariino de la Partio de la Verduloj de Moskvo. Inter tiuj: Laurent Akoun, nacia sekretario pri la rilatoj kun eksterlando de la Eburia Partio de la Laboristoj; Walter Mac Lean, deputito c^e la kanada Parlamento kaj prezidanto de la Konsilio de "Parlamentarians for Global Action"; Basile Guissou, iama Ministro de Burkina-Faso; Iokubas Minkiavicius, reprezentanto de la Akademio de la Sciencoj de Litovio; Bashir Mountasser, membro de UNFPA (United Nations for Population Activities); Roberto Savio, plenuma direktoro de "Interpress Service"; Antun Skenderovic^, membro de la Demokrata Unio de la Kroatoj de Vojvodino; Marco Vianello Chiodo, plenuma direktoro de UNICEF.