RESUMO: RP, el siaj membroj de Orienta kaj de Okcidenta Eu^ropo, devus eltiri la forton por ekirigi grandan federistan agadon en la Parlamentoj kaj en la socioj de la landoj de la Komunumo kaj por favori novajn teritoriajn kunig^ojn inter la landoj, ne nur eu^ropaj.
(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)
Por fronti al la krizo de la democratio kaj de la internacia ordo, necesas radikala transformo de la socio. Oni devas ekiri de la persono kaj de g^iaj unuaj historiaj, naturaj au^ volontulaj asocioj, al kiuj g^i apartenas, kaj alveni, tra la diversaj niveloj de arig^o - kvartaloj, urboj, regionaj, naciaj, supernaciaj kolektivoj - al la tutmonda nivelo.
Al c^iu institucia nivelo devas esti agnoskataj libereco kaj memstareco por plenumi la taskojn kaj la funkciojn, pri kiuj g^i kompetentas. Tiuj c^i tamen estas kunordigendaj, de malsupre supren, lau^ la fundamenta principo de subsidiareco, kiu antau^vidas, ne nur ke je c^iu nivelo devas respondi institucioj kapablaj garantii la maksimumon de efikeco kaj demokrateco, sed ankau^ ke la supera institucio rajtas interveni nur kiam g^ia ago estas pli efika ol tiu de la unuopaj subaj institucioj.
Tiu c^i sistemo, en kiu evidentas la rolo de la demokrataj institucioj - t.e. leg^ofaraj, plenumaj kaj jug^aj organoj, deciditaj de la popolo - ne estas abstrakte komplikita au^ fantazi-politika. G^i estas la g^usta realigo de vera federacia sistemo, tiel kiel g^i estas realigita je supernacia nivelo, ekzemple en Usono, en kiu pluraj s^tatoj libervole decidis asociig^i, delegante kelkajn taskojn kaj funkciojn al la federaciaj institucioj - t.e. eksterlanda kaj defenda politiko, komerca politiko, ekonomia kaj mona politiko -, lasante al la unuopaj s^tatoj formantaj la Federacion la plenumon de c^iuj ceteraj funkcioj kaj taskoj, en kiuj ili restas suverenaj; same okazas interne de federaciaj s^tatoj, ekzemple en Germanio, kie al la centra registaro estas delegitaj la tri supre diritaj funkcioj, dum estas lasitaj al la sub-s^tataj institucioj - "Länder" - c^iuj ceteraj.
Memkompreneble la federacia sistemo estas plibonigebla kaj, konsiderante la tutmondan interdependecon de multaj problemoj, oni povus antau^vidi inter la taskoj de la supernaciaj institucioj, apud la eksterlanda, komerca kaj mona politikoj, almenau^ la politikon pri vivmedio, pri scienca esplorado, pri energifontoj. G^i restas tamen la ununura politika kaj jura sistemo, kiu superas la landlimojn - ofte arbitrajn - inter la s^tatoj kaj interne de ili kaj ebligas la kreon de nova demokrata socio kaj de nova internacia ordo, kiu devas kulmini en mondregistaron.
Estas do urg^e tuj komenci, kaj kun absoluta prioritato, la batalon por realigo de federismo, unu el la ide-fortoj de la Radikala Partio transnacia. Se g^i ne volas esti iluzie pretendema, tiu c^i batalo devas ekiri de tio, kio ekzistas: la Eu^ropa Komunumo. G^i, ja, kvankam provizita je malfortaj institucioj, plena je kontrau^diroj, nekapabla disvolvi demokratan politikan kaj ekonomian linion kaj interne kaj, c^efe, eksteren, tamen estas la ununura hodiau^ ekzistanta kunaj^o kapabla rapide evolui de Komunumo al Federacio, al la Unuig^intaj S^tatoj de Eu^ropo.
Por realigi tion, la Eu^ropa Komunumo devas plifortigi siajn instituciojn, ankau^ forlasante tiujn landojn (kiel Brition au^ Danlandon), kiuj ne estas hodiau^ pretaj pluiri la vojon al unueco, kaj kontrau^e malfermi sin al c^iuj landoj, kiuj konsentas pri la federaciaj principoj kaj akceptas la koncernajn rajtojn kaj devojn. Sen plifortig^o de la Komunumo en federacia senco, la dezirata plivastig^o al aliaj landoj - c^efe al tiuj, kiuj antau^ nelonge akiris liberecon - ne nur estus neutila, sed eble ankau^ malutila. Ne estante granda demokratia forto, c^ar katenita de la interregistara kaj diplomatia logiko, la Komunumo estus nekapabla havi rolon en la gravaj konfliktoj okazantaj kaj garantii c^iun etnan, politikan au^ religian grupon.