RESUMO: Subskribu la pos^tkarton aneksitan al tiu c^i gazeto, enhavantan la tekston de la alvoko direktita al la Unuig^intaj Nacioj, en kiu oni asertas la rajton de c^iu homa estaj^o ne esti mortigita sekve de verdikto au^ jug^a dispono, kaj oni petas g^eneraligitan moratorion de la ekzekutoj kaj limigojn en la aplikado de mortpuno.
La kolektitaj subskriboj, kiujn vi bonvolu sendi al la roma sidejo de RP, estos liveritaj en junio 1993 al la G^enerala Sekretario de UNo, dum la "Tutmonda Konferenco pri la homaj rajtoj", kiu okazos en Vieno.
Interaj celoj de la "tutmonda parlamenta kampanjo por abolicio de mortpuno g^is la jaro dumil", iniciatita de RP kaj de la "Internacia ligo", estas: "Eu^ropo sen mortpuno" kaj la agado, kune kun la "Organizaj^o por la Paco de la Popoloj de Eu^ropo kaj de Mediteraneo", por abolicio de mortpuno en la mediteraneaj landoj.
(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)
NENIU TUS^U KAINON
Tutmonda parlamenta kampanjo por abolicio de mortpuno g^is la jaro dumil.
De bonegaj argumentoj "kontrau^ mortpuno" - pro filozofia au^ religia, jura au^ socia principo - estas animita granda parto de la gvidantaj klasoj, de la juristoj, de la sciencistoj en la mondo. Bona konscienco je malalta kosto, fronte al miloj da kondamnitoj en la mondo atendantaj en la prizonaj mort-fakoj ig^i ekzekutitaj! Fronte al la plimulto de la landoj c^eestantaj c^e UNo, kiuj plutenas mortpunon! Multaj el kiuj praktikas g^in en totala foresto de juraj garantioj, de apelaciaj proceduroj, de defendorajtoj!
Ni ne volas fari kampanjon "kontrau^ mortpuno". En la nomo mem "Parlamenta tutmonda kampanjo por abolicio de mortpuno g^is la jaro dumil", estas skribita la diferenco, pro organiza statuto, pro politikaj celoj kaj mandato, pro metodo malsamaj. Kion oni volas antau^enigi c^iunivele, vidi asertata en la mondo kaj skribita en la fundamentaj tekstoj kaj en la leg^oj de la internacia komunumo kaj de la s^tatoj, tio estas civila rajto, nova persona rajto: la rajto ne esti mortigita sekve de verdikto au^ jug^a dispono, ec^ se elmetita respekte al la leg^aro.
Por la kredindeco mem de la projekto, ni asertas ke g^i devas realig^i g^is la jaro dumil, ke necesas enkalendarigi la interajn kaj finajn objektivojn, raporti pas^on post pas^o pri nia agado. "Kontrau^ mortpuno" oni povus pluiri senfine. Ju pli ke g^i ne estas heredaj^o de nia pasinteco, sed pli kaj pli dimensio de la estonteco, portataj^o de krizostatoj kaj de integrismoj, de necesostatoj kaj de prohibiciismoj. Por abolicii g^in, vere, oni devas esti precizaj kaj decidfirmaj pri unu celo, kaj ligitaj de tempolimo.