Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio Partito radicale
Il partito nuovo - 19 marzo 1993
EU^ROPO SEN MORTPUNO

RESUMO: Por atingi la interan celon de la "kampanjo" - Eu^ropo, orienta kaj okcidenta sen mortpuno - ni petas pri la kunlaborado de la parlamentanoj.

(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)

Ni volus ekirigi parlamentan agadon kontrau^ la s^tatoj membroj de la Eu^ropa Komunumo, kiuj ankorau^ ne aboliciis mortpunon, kaj agadon rilate al kelkaj el la Respublikoj de la Komunumo de la Sendependaj S^tatoj, kiuj estas ellaborantaj la novajn kriminalajn kodojn, kaj rilate al kelkaj s^tatoj, kiuj estas pretigantaj la ratifilojn de la Eu^ropaj Konvencioj.

Ni petas de la parlamentanoj informojn pri mortpuno en ilia lando. Aparte:

- la normojn pri mortpuno, antau^vidatajn de la Konstitucio, de la kriminala kodo (ordinara kaj militista) au^ de eventualaj specialaj leg^oj;

- por kiom multaj kaj kiaj krimoj g^i estas antau^vidata;

- kiaj limigoj estas antau^vidataj; ekzemple, koncerne al virinoj, malpliag^uloj, mens-kripluloj, maljunuloj;

- kiuj estas la formoj de revizio de la mortverdiktoj (apelacio, graco);

- c^u estas okazantaj moratorioj pri verdiktoj au^ pri ekzekutoj;

- c^u estas prezentitaj au^ prezentotaj leg^proponoj pri modifo de la kriminalaj normoj au^ parlamentaj rezolucioj, mocioj, tagordoj koncernantaj ankau^ mortpunon; enhavon de la proponoj kaj sciigojn pri la koncerna parlamenta itinero;

- la staton de la subskriboj kaj de la ratifoj de la "Internacia Pakto pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj" kaj koncerna "Dua Protokolo opcia", de la "Eu^ropa Konvencio pri la Homaj Rajtoj" kaj koncerna "Sesa Protokolo aldona";

- c^u estas prezentitaj au^ prezentotaj leg^proponoj pri subskribo kaj pri ratifo de la cititaj internaciaj paktoj.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail