RESUMO: Dum la laboroj de la kongreso - kiu dedic^is al tiu temo komisionon, prezidatan de Giyorgy Marianovic^, macedona juristo, kaj de Paolo Pietrosanti, federa konsiliano de RP, kun raportado de Sergio D'Elia, federa konsiliano de RP - okazis la Fondkunveno por la starigo de la "Internacia Ligo por abolicio de mortpuno g^is la jaro dumil", kiu jam havas alig^intojn en multaj landoj de la mondo.
(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)
En la laboroj partoprenis parlamentanoj, juristoj kaj kulturaj eminentuloj de la tuta mondo. Inter ili: Elena Bonner Sah^arova; Ramsey Clark, Usonano, iama Ministro pri Justico en la Johnson-administracio; François Fejtö, historiisto; Lindsay Kemp, membro de RP; Brian Philips, de la internacia sekretariejo de "Amnesty International"; Mairead Corrigan Maguire, Irlandano, Nobel-premiito pri Paco. Mih^ail Gorbac^ov kaj Giulio Andreotti sendis mesag^on, deklarante sian apogon al la "kampanjo".
Tasko de la "Internacia Ligo" estas organizi, "samtage, samhore", en diversaj Parlamentoj, per mobilizo antau^ tiuj Parlamentoj kaj per informado al la publikaj opinioj, la prezentadon de similaj leg^tekstoj au^ rezolucioj, en kiuj oni progresive asertu la politikan kaj civilan rajton ne esti mortigitaj.
El la Kunveno elvenis la propono okazigi la unuan kongreson ene de unu jaro, dum oni starigis komitaton de iniciato kaj kunordigo de la aktivecoj de la "Internacia Ligo", en kiu partoprenas, inter aliaj: Sami Abid, reprezentanto de la Demokrataj Konstituciaj Studentoj (Tunizio); Adelaide Aglietta, kun-prezidantino de la verdula grupo c^e la Eu^ropa Parlamento (Italio); Nikolaj Arzhannikov, vic-prezidanto de la Komitato pri Homaj Rajtoj de la Parlamento (Rusio); Juri Brezukhov, prezidanto de la Leg^ofara Komisiono de la Parlamento de Rusio; Liliana Cavani, kino-reg^isorino (Italio); Piero Dorazio, pentristo (Italio); Samir Labidi, juristo, prezidanto de la Unio de la studentoj (Tunizio); Tiziana Maiolo, deputitino elektita en la listoj de Komunista Refondado (Italio); Luigi Manconi, sociologo (Italio); Gyorgy Marianovic^, juristo, prezidanto de la "Ligo por la Demokratio" (Respubliko de Macedonio); Rino Nicolosi, parlamentano kristandemokatia (Italio); Marco Pannella, eu^ropa kaj itala deputito (Italio); Al
fonso Pecoraro, verdula deputito (Italio); Claudio Petruccioli, deputito de la Partio Demokratia de la Maldekstro (Italio); Claudio Piersanti, verkisto (Italio); pastro Cyril Pillay, deputito (Sud-Afriko); Franco Piro, deputito socialista (Italio); Anatolj Pristavkin, Prezidanto de la komisiono pri la Graco (Rusio); Martin Guillermo Ramirez, sekretario pri Internacia Politiko de la Junaj Socialistoj (Hispanio); Francesco Rutelli, parlamenta grupestro de la verduloj c^e la itala C^ambro de la deputitoj; Dennis Sammut, Maltano, sekretario de Popem (Organizaj^o por la Paco de la popoloj de Eu^ropo kaj de Mediteraneo); Sandro Veronesi, verkisto (Italio).