(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)
Leg^propono pri abolicio de mortpuno en la militistaj kodoj, subskribita de reprezentantoj de c^iuj italaj politikaj grupoj, kolektis en malmultaj tagoj la absolutan plimulton de la subskriboj de la italaj deputitoj.
La 16an de februaro komencig^is en la itala Parlamento la kolektadon de subskriboj sub mocio postulanta, ke la Registaro oficiale invitu en Italion la angla-hindian verkiston Salman Rushdie, devigitan je kas^eco sekve de la mortkondamno proklamita kontrau^ li fare de la ajatolao Khomeini kaj, post kvar jaroj, antau^ nelonge konfirmita de la islamaj religiaj au^toritatoj. La mocio estis prezentita de Marco Taradash de la Eu^ropa Federista Grupo kaj, en la Senato, de Cesare Salvi de la Partio Demokrata de la Maldekstro, fondintaj asocianoj de la "Tutmonda parlamenta ligo por abolicio de mortpuno".