RESUMO: La mondaj tendencoj dau^re pluiras, teme pri toksikaj drogoj, lau^ la prohibiciisma politika vojo, markita per misinformado, negocismo kaj reakciaj intencoj, disseminta per perforto kaj jura arbitreco la vivon de la s^tatoj en la lastaj 15-20 jaroj. La disvastig^o de toksikaj drogoj dau^re ekspansias: de la eksa Sovetunio g^is Latina Ameriko, irante tra Afriko.
La naciaj registaroj reenkondukas dumvivan karceron kaj mortpunon, elspezas grandegajn sumojn, senutilajn, por rekonverto de kultivadoj, rifuzas submeti al kontrolado la homajn, civilajn, ekonomiajn, politikajn kaj sociajn kostojn de la fiasko de prohibiciismo. La agreso kontrau^ liberalismo, kontrau^ lau^jura s^tato, kontrau^ toleremo estas senprecedenta. C^u la Radikala Partio havos la forton antau^enigi "UNo-kampanjon", cele malfermi, antau^ difinita dato, en pluraj landoj, realan konfrontig^on pri la demando prohibiciismo-kontrau^prohibiciismo?
(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)
Skribas Vanna Barenghi, unu el la iniciatintoj de la "3a Konferenco de la eu^ropaj urboj" alig^intaj al la "Frankfurta Rezolucio" kaj Prezidantino de Co.R.A. (Radikala Kontrau^prohibiciista Kunordigo), la asocio de RP, kiu en Italio strebas por akiri novajn regulojn pri toksikaj drogoj: "Mi ne plu memoras, kiu antau^ kelka tempo, okaze de debato kiun mi partoprenis, komparis la okcidentajn registojn kaj ilian sintenon kontrau^ toksikaj drogoj al iu, kiu, devante ion fari antau^ eksplodonta nuklea reaktoro, plu klopodas kapti per reto la el g^i elirantan nubon, anstatau^ kuri haltigi la reaktoron. Jen, al mi s^ajnas ke la bildo perfekte respondas al tio, kio okazas c^e la trafikado de toksikaj drogoj. Tio, kio servas, estas g^uste haltigi la reaktoron, leg^igi la toksikajn drogojn, c^esante tiel klopodi kapti nubojn, kiel oni faris g^is nun".