Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio Partito radicale
Il partito nuovo - 19 marzo 1993
LA INTERNACIA KONTRAU^PROHIBICIISTA LIGO

RESUMO: Tiu c^i spaco estas disponigita de la Radikala Partio al la Internacia Kontrau^prohibiciista Ligo (LIA), federita al RP.

(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)

LIA petas alig^on de parlamentanoj, de politikaj gvidantoj, de eminentuloj engag^itaj en c^iu kampo de la scienco kaj de la socia vivo, por antau^enigi, je transnacia nivelo, forigon au^ radikalan reformadon de la prohibiciismaj leg^aroj pri toksikaj drogoj.

Estas nepre necese konstrui vastan reton de informoj kaj de iniciatoj, kaj fari tion hodiau^, g^uste tial ke estas pli kaj pli granda en la mondo la nombro de tiuj, kiuj al la defio de la perforto respondas per la armoj de la homaj rajtoj kaj de la liberala politiko. Al la grandaj eu^ropaj urboj, kiuj subskribis la Frankfurtan Deklaron kontrau^ krimuligo de la toksik-konsumantoj kaj por sanitara politiko celanta al damag^-reduktado (Harm-Reduction), baldau^ aldonig^os grandaj urboj de Usono kaj de la amerika kontinento. Estas nenombreblaj, en c^iuj kontinentoj, la spertoj de socia kaj sanitara politiko, tra kiuj kreig^is, fakte, praktika kaj efika alternativo al la fiaskoj de prohibiciiismo. La Eu^ropa Parlamento prenis starpunkton, jam antau^ unu kaj duona jaroj, per la enketkomisiono pri trafikado de toksikaj drogoj, kontrau^ la iluzioj de la subpremado. UNo estis fine devigita, en sia lasta raporto de februaro 1993, malmole eniri en la batalkampon kontrau^ la kialoj de la leg^igo, c^ar c^i tiuj estas disv

astig^antaj interne de la naciaj registaroj kaj parlamentoj.

Sed dume, s^irmite kontrau^ la drog-milito, nutrate de la miloj da miliardoj, kiujn c^iu el la du frontoj el g^i enspezas, kreskas sur la planedo mil novaj totalismoj, kas^itaj malantau^ la masko krimula au^ la policista. Ofte, sub la masko, la vizag^o estas la sama. G^is kiam la preskau^ tutplaneda falo de la mitoj de prohibiciismo ne estigos politikan sekvon? G^is kiu punkto devos disvastig^i la potenco de la granda krimularo de la drogoj kaj de la armoj, de la drogoj kaj de la financoj, de la drogoj kaj de la c^antag^oj, de la drogoj kaj de uzuro, antau^ ol la leg^oj s^ang^ig^os? Unuig^i en LIA signifas igi ke la Parlamentoj de la tuta mondo povu fine pridemandi sin pri siaj teruraj respondecoj.

Estas membroj-fondintoj de LIA, inter aliaj, Milton Friedman, Nobel-premiito pri ekonomiko, Fernando Savater, filozofo kaj verkisto, Rosa del Olmo, profesorino pri krimologio c^e la Universitato de Caracas, Lester Grinspoon, profesoro pri psikiatrio c^e la Universitato de Harvard, Kevin Zeeses, vicprezidanto de la "Drug Policy Foundation" de Vas^ingtono, Ralph Salerno, eksa c^efo de la kontrau^toksikaj servoj de la Novjorka polico, Amato Lamberti, direktoro en Italio de la "Observejo pri 'Camorra'", Remo di Natale, profesoro pri Politikaj Sciencoj c^e la Universitato de Sant'Andrea, Bolivio, Richard Stevenson, ekonomikisto c^e la Universitato de Valence, Marco Pannella, deputito c^e la eu^ropa kaj la itala Parlamentoj, prezidanto de la Federa Konsilio de RP, Ethan Nadelmann, profesoro c^e la Universitato de Princeton, Francis Caballero, profesoro pri kriminala juro c^e la Universitato de Parizo.

Marie Andrée Bertrand, profesorino pro krimologio c^e la Universitato de Montreal, estas prezidantino de Lia, Marco Taradash, deputito c^e la eu^ropa kaj la itala Parlamentoj estas plenuma sekretario, Antonio Contardo, entreprenisto, estas trezoristo.

Rajtas esti membro de LIA c^iu, kiu konsentas pri ties celoj kaj pagas la jaran alig^kotizon. LIA antau^vidas tri membrokategoriojn, t.e.:

- efektivaj membroj, kiuj partoprenas en la G^enerala Asembleo kun voc^donrajto;

- asociitaj membroj, kiuj ne havas voc^donrajton kaj ricevas la eldonaj^ojn de LIA;

- kolektivaj membroj, konsistantaj el asocioj, grupoj, naciaj au^ lokaj ligoj havantaj celojn similajn al tiuj de LIA.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail