Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio Partito radicale
Il partito nuovo - 19 marzo 1993
PROHIBICIISMO: IDEOLOGIA BARILO

(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)

Leon Schwartzenberg, eu^ropa deputito de la socialista grupo kaj eksa Ministro pri Saneco en la Rocard-registaro, demisiinta pro malkonsentoj pri la politiko pri drogoj kaj narkotaj^trafiko, membro de RP, intervenante en la laboroj de la Komisiono dedic^ita al la temo pri kontrau^prohibiciismo - prezidata de Elena Poptodorova, deputitino c^e la bulgara Parlamento, kaj de Rita Bernardini, federa konsilianino de RP, kaj priraportata de Maurizio Turco, sekretario de CORA - substrekis kelkajn aspektojn de la problemo.

»En civilizita mondo - diris Schwartzenberg, premise al sia interveno - c^u oni rajtas au^ ne rajtas konigi al la homoj la realecon de la dramoj, kiuj povas atendi ilin, se oni trouzas nelicajn substancojn? . La problemo pri toksikaj drogoj kaj pri toksikodependeco estas, lau^la argumentadoj de Schwartzenberg, la foresto de limigoj en la uzado de drogoj. Kion oni povas fari? »La fundamenta demando konsistas el tio: scii c^u la nuna situacio estas pludau^rigebla . Lia respondo estas »Ne! C^io, kion oni faris en la tuta mondo kaj en la tiel diritaj civilizitaj, demokrataj, liberaj landoj, estas totala fiasko. En Francio ni havis 100.000 heroin-konsumantojn antau^ 10 jaroj. Hodiau^ ni havas 150.000 . Do, oni ne povas plu sekvi fiaskigan vojon, sed oni ankau^ ne povas aksiome aserti la g^ustan malon. »Nia pozicio - aldonas Schwartzenberg - ne estas tiu de personoj, kiuj diras, ke ne ekzistas aliaj solvoj ol la nia . Sed kiu estas la konkreta propono, kiun la eksa Ministro portis al la Kongreso? »Se morgau^ ni de

cidus ne simple libere vendi heroinon, sed igi g^in disponebla je facilaj prezoj, c^u okazus au^ ne okazus kresko de la konsumo kaj de la mendo? Jeskaze, je kiom? Kiom longe? S^ajne povus okazi plialtig^o de la mendo. Mi opinias ke ne. Ni trovig^as tie c^i antau^ ideologiaj bariloj kaj tio estas la plej malfacila afero. C^ar tiu c^i tipo de ideologia barilo estas simila al morala barilo, kiun ni ne povas disbati, c^ar la homoj ne volas fari eksperimentojn. Ekzistas alia grava problemo. Oni ne povas esti kontrau^prohibiciistaj en nur unu lando. Oni bezonus fari tion en pluraj landoj. Usono estas la unua lando konvinkenda. Grandaj ekonomikistoj donis sian opinion pri tiu c^i punkto. Forigo de la prohibicio havus la saman efikon kiel havis la forigo de la alkoholprohibicio. Tio signifus forigi la organizaj^ojn kiel mafion. La nunaj dramoj ne ripetig^us, se ekzistus kontrolata leg^igo de tiuj c^i substancoj. Ni devas alfronti tiujn c^i barilojn, ni devas diri ke ni kunpus^ig^as kontrau^ ia tipo de obskurantismo,

kio pruvas, ke ni ne estas tute liberaj .

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail