Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio Partito radicale
Il partito nuovo, Turi Joseph - 19 marzo 1993
BABELO

RESUMO: Estis c^irkau^ 350 la esperantistoj, log^antaj en 30 landoj, alig^intaj al RP de 1992. Inter tiuj: Andrea Chiti Batelli, iama sekretario de la italaj parlamentaj delegitaroj c^e la Eu^ropaj Asembleoj kaj Prezidanto de ERA, la esperantista radikala asocio, kiu nombras alig^intojn en multaj landoj de la mondo; Hans Herasmus, kunordiganto de "Eu^ropa Esperanto Unio"; Fabrizio Pennacchietti, vic-prezidanto de la "Akademio Internacia de la Sciencoj", prezidanto de la "Itala Instituto de Esperanto"; Emilija Lapenna, verkistino, historia figuro de la internacia Esperanto-movado, fondinto en 1945 de la "Kroatia Esperanto-Ligo".

Ni volus ke la esperantistoj disaj tra la mondo, ricevantaj tiun c^i gazeton, komprenu ke ilia ideo povas sukcesi nur se g^i trovas la instrumenton, la politikan organizaj^on, kiu engag^as sin pri la problemo de la lingva demokratio. RP ofertas al ili tiun c^i konkretan eblecon.

------------------

Intervjuo al Joseph Turi, kanada profesoro kaj advokato, G^enerala Sekretario de la Internacia Akademio pri Lingva Juro: "En la kampo de la internaciaj komunikoj la rajto je la lingvo farig^as teoria rajto. Tial neu^trala kaj artefarita lingvo estus la ideala kiel internacia lingvo".

(LA PARTIO NOVA, MARTO 1993)

La lingvo farig^is en multaj landoj nacia simbolo, la manifestig^o de la kulturo de iu lando. C^u vi konsentas?

Jes. Multaj pensas, ke la lingvo estas kultura simbolo, ec^ preferinda al raso kaj religio. Sed en realo kia diferenco estas inter tiuj c^i konceptoj? C^iam temas pri ekskluzivemaj konceptoj. Se lingvo estas konceptata kiel manifestig^o de kulturo kaj estas klare, ke lingvo estas grava komunikilo, g^i estas respektenda kiel tia. Ne unu lingvo aparte. C^iu ajn lingvo. Ankau^ tial la Internacia Akademio pri Lingva Juro estas favora al la agnosko de la rajto je la lingvo kiel fundamenta rajto.

Kion signifas rajto je la lingvo?

G^i signifas rajto je iu ajn lingvo, do ne je iu lingvo aparte. Se ne estus tiel, oni revenus al la malnova mezepoka sistemo, en kiu c^iu devis havi la religion de sia reg^o. Do se iu iras en Kebekion, tiam li devas paroli france, se en Estonion estone, se li iras en Ontarion, li devas paroli angle. Oni revenus al aliaj militoj: interlingvaj militoj. C^i-sence, ekzemple, mi opinias tre dang^era la koncepton pri la historiaj lingvaj rajtoj, pro kiu nur la lingvoj jam de jarcentoj enradikig^intaj en iu teritorio meritas esti protektataj, disvastigataj kaj akcelataj. Tiuj, kiuj ne havas historiajn rajtojn, havas nenian rajton. La lingvoj de la enmigrintoj en Eu^ropo, ekzemple, havas nenian rajton. Marokanoj au^ Alg^erianoj en Francio, ekzemple, havus nenian historian rajton.

Kiel tiu c^i distingo povas akordi kun la pli g^enerala principo pri rajto je la lingvo?

La historia lingva rajto estas konkreta manifestig^o de la rajto je la lingvo. Tiun c^i rajton oni devas agnoski kiel fundamentan rajton.

Do, c^iu parolu sian liangvon. Kiuj estas la limoj de tiu c^i principo?

La rajto je la lingvo ne estas absoluta rajto. En la kampo de la internaciaj komunikoj la rajto je la lingvo farig^as teoria rajto. Tial internacia lingvo estas necesa. Hodiau^ g^i estas la angla, hierau^ g^i estis la franca, la latina, morgau^ eble g^i estos alia lingvo. Tial, finfine, neu^trala kaj artefarita lingvo estus la ideala kiel internacia idiomo. En nacia kadro estus necese, ke la s^tatoj agnosku la rajton je la lingvo kiel fundamentan, kaj multaj projektoj estis kaj estos faritaj por redakti universalan deklaron pri la lingvaj rajtoj. Jam la art. 27 de la internacia pakto de 1976 agnoskas al la lingvaj minoritatoj la rajton uzi sian lingvon. Tiu internacia pakto, same kiel la deklaro pri la homaj rajtoj de 1948, malpermesas c^ian lingvan diskriminacion. Jam ekzistas internaciaj dokumentoj iasence favoraj al la rajto je la lingvo. Ankorau^ ne ekzistas universala deklaro pri la lingvaj rajtoj, eble tial ke la s^tatoj timas, ke g^i povus fragmentigi ilian politikan kaj nacian unuecon.

El kio konsistus C^arto pri la lingvaj rajtoj?

La c^arto, pri kiu mi parolis, kiun ni faras kiel Unesko, kvankam g^i ne estas oficiala dokumento de tiu organizaj^o, estas projekto de la internacia federacio de la asocioj de instruistoj pri modernaj lingvoj. Tiu federacio de antau^ multaj jaroj estas preparanta universalan deklaron pri la lingvaj rajtoj, en kiu estas agnoskata al c^iu persono la rajto paroli sian lingvon au^ c^iun ajn alian kaj ricevi instruadon pri la la oficiala lingvo de sia lando, kaj plie pri sia lingvo au^ pri alia lingvo lau^ sia elekto. Estas do agnoskata la g^enerala principo pri la rajto je la lingvo kaj krome la rajto je la lingvo en la kampo de la instruado. Ni jam havas projekton de universala deklaro pri la lingvaj rajtoj kaj dokumenton, kiu devus publikig^i fare de Unesko c^i-jare kun tiu projekto.

Kiom influas la malrapideco de la burokratiaj tempoj sur la efikeco de la principoj sankciitaj de la C^arto pri la lingvaj rajtoj?

Estas ja vere ke la internaciaj instancoj kaj la internaciaj traktatoj kaj deklaroj ne estas tre efikaj. Bedau^rinde tio estas la realaj^o de la internacia komunumo. Estas ankau^ vere, tamen, ke g^i en kelkaj kazoj funkcias. Ekzemple, Turkio estis farinta lingvan leg^on tre malmolan kontrau^ la kurda lingvo. Okazis internaciaj iniciatoj tre fortaj, kaj Turkio nuligis tiun leg^on.

C^iuokaze, internacia deklaro nepre havas sekvojn. En iuj landoj, kiuj pli rapide surprenas la internaciajn interkonsentojn, kiel Kanado, g^i certe havus efikojn.

Vers^ajne estus necese organizi fortajn politikajn movadojn, kiuj premu por respekto de la lingvaj minoritatoj. C^i-sence efika maniero por protekti la rajton je la lingvo estus, kaj je nacia kaj je internacia nivelo, agnoski neu^tralan artefaritan lingvon. Multfoje, ja, la rajto je la lingvo farig^as nacinivele uzado de la oficiala lingvo kaj internacinivele uzado de la angla.

---------------------------

LA RAJTO JE LA LINGVO

La temo pri la "lingva demokratio", kaj aparte pri Esperanto, estis diskutata en la kadro de unu el la komisionoj de la Kongreso, kune kun tiu pli g^enerala pri "federismo kaj minoritatoj, naciecoj, civilaj kaj politikaj rajtoj, rajtoj de la minoritatoj". En tiu c^i komisiono, prezidata de Erno Borbely, iama deputito c^e la rumana Parlamento, kaj Sandro Ottoni, federa konsiliano de RP, intervenis pri tiu c^i temo, inter aliaj: Ferenc Csubela kaj Anton Skenderovic^, deputitoj c^e la serba Parlamento; Kolio Paramov, bulgara deputito, Vjekoslav Zuhaj, deputito c^e la kroata Parlamento, membroj de la Asembleo de la parlamentanoj de RP. En la Kongreso intervenis Helmar Frank, direktoro de la Instituto de Kibernetika Pedagogio de la Universitato de Paderborn, alig^into al RP.

---------------------------

EN LA PARLAMENTOJ...

Danke al la rezoluci-propono prezentita de Luigi Vertemati, socialista eu^rop-parlamentano, alig^inta al RP, kaj de Marco Pannella en la pasinta au^gusto, la EP decidis okazigi enketon pri la ebleco ke Esperanto faciligu la lernadon de fremdaj lingvoj (metodo de Paderborn).

En Italio estas starigita la federista intergrupo pri la lingvo kaj por reformado de la lingva politiko. Alig^is 36 parlamentanoj, el c^iuj politikaj grupoj, escepte de la ekstrema dekstro.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail