Alvoko al la Unuig^intaj Nacioj por la rajto de c^iu homa estaj^o ne esti mortigita sekve de verdikto au^ jug^a dispono.Ni subskribintoj
opinias, ke la rajto de c^iu homa estaj^o ne esti mortigita sekve de verdikto au^ jug^a dispono, ec^ se elmetita respektante la leg^aron, estas asertenda en la kadro de c^iu jura sistemo kiel nova, fundamenta rajto de c^iu persono.
Ni turnas al la Unuig^intaj Nacioj la alvokon, ke ili tuj agu, per ellaborado de tekstoj kaj programoj kaj per ties internacinivela antau^enigo, por ke tiu c^i nova konkero en la kampo de la Juro kaj de la leg^oj realig^u, c^e la tagig^o de la nova jarmilo, c^ie en la mondo.
Ni petas, ke al la landoj, kiuj plenumigas mortkondamnojn kontrau^ malpliag^uloj, gravedulinoj, mens-kripluloj, maljunuloj, oni tuj urg^e postulu sindevigon akcepti au^ respekti la esceptojn antau^viditajn por tiaj kazoj fare de la internaciaj konvencioj, kaj jam konsistigantajn internacian kutimon.
Ni petas, ke okaze de s^tatrenversoj la Konsilio de Sekureco povu interveni por altrudi moratorion de la ekzekutoj por unujara tempodau^ro, akirante la plej vastajn procesajn garantiojn koncerne al la jug^otoj, postulante ties respekton ec^ je la kosto fornei internacian agnoskon kaj apliki sankciojn.
Ni petas, ke al la s^tatoj plutenantaj mortpunon oni altrudu trijaran moratorion de la ekzekutoj, por lasi la tempon politike necesan al la enleg^igo de la nova individua rajto.
Ni petas, ke, koncerne al la proponoj pri internacia tribunalo kompetenta jug^i pri gravaj krimoj, oni ekskludu c^iukaze la uzon de mortpuno.
(iniciate de la Radikala Partio kaj de la "Internacia Ligo por abolicio de mortpuno g^is la jaro dumil" - Komitato iniciata kaj kunordiga de la aktivecoj)