Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 28 apr. 2026
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Archivio Partito radicale
Partito radicale - 19 marzo 1993
Alvoko al la Unuig^intaj Nacioj por starigo de internacia kriminala Tribunalo.

Ni subskribintoj,

a) konsiderante ke la internacia komunumo estas minacata de malobeoj al la plej elementaj normoj de la intergenta juro kaj de la humaneca internacia juro, kiel militkrimoj, teritori-agresoj, terorismo, genocidoj, krimoj kontrau^ la homaro;

b) konsiderante la pligravig^on de tiaj malobeoj en la teritorio de la eksa Jugoslavio;

c) konsiderante ke necesas ilo de internacia kriminala sankcio, por puni la respondeculojn de tiaj kruelaj^oj, subordigante la principon de ne-interveno en la internajn aferojn de la s^tatoj al la respekto de la homaj digneco kaj rajtoj;

d) konsiderinte la rezolucion 808 de 22/2/1993 de la Konsilio de Sekureco de la Unuig^intaj Nacioj, kiu decidis starigon de Internacia Tribunalo por procesi la supozatajn respondeculojn de gravaj malobeoj al la internacia humaneca juro faritaj en la teritorio de la eksa Jugoslavio ekde 1991, kaj taskis la G^eneralan Seketarion submeti al g^i ene de 60 tagoj projekton por la aplikado de tiu sama rezolucio;

lanc^as solenan alvokon, por ke la Konsilio de Sekureco de la Unuig^intaj Nacioj,

post ricevo de la projekto de la G^enerala Sekretario, senprokraste decidu la starigon, la konsiston, la mandaton kaj la kompetentojn de la Tribunalo;

tuj ekirigu la enketajn procedurojn por identigo de la supozataj respondeculoj, kaj por akiro de c^ia pruvo utila al la senprokrasta okazigo de la procesoj;

instituciigu la Internacian Tribunalon.

Niaflanke ni devontigas nin, prezenti rezoluciojn en niaj respektivaj parlamentoj, por ke niaj registaroj subtenu tiujn c^i proponojn c^e la Organizaj^o de la Unuig^intaj Nacioj kaj kontrolu ties promptan kaj konsekvencan aplikig^on.

(alvoko iniciatita de la Radikala Partio)

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail