Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
gio 24 apr. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Taddei Edo - 5 gennaio 1997
Romo, 1996.12.14

La Gxenerala Konsilio de E.R.A., "Esperanto" Radikala Asocio, eksterordinare kunsidanta en Romo la 14.an de decembro 1996,

KONSTATAS, kun kontento, la vivan sxatdeklaron de la Prezidento de la Itala Respubliko Oscar Luigi Scalfaro en mesagxo de li adresita al E.R.A., por gxia engagxigxo favore al la interkompreno de la civitanoj de Ewropo kaj de la mondo, kaj por la efektivigo de projekto rilatanta "La kostoj de la ewropa lingva (ne-) komunikado";

FARAS KONSTATON, plie -- rilate al la projekto finance eltenita de Ewropa Unio -- de gxia bona disvolvigxo, de la preskaw 30 milionoj (da italaj liroj) jam kolektitaj kaj de la prokrasto de la limo al la 30.a de junio 1997, konsentita de la Ewropa Unio, fronte al la neceso rikolti la restantajn 55 milionojn;

RENOVIGAS varme la inviton, al cxiuj, kiuj partoprenas en la "esperantismaj" idealoj, garantii la plian kaj necesan apogon, morale kaj finance, por la kompleta plenumo de la iniciato ankaw pere de gxustatempa membrigxo kaj kontribuo al E.R.A.

RIMARKAS kun bedawro la tutklara apartigxo el la Ewropa Projekto, de Universala Esperanto Asocio, kiu taksis oportune evidentigi -- ankaw gazetare -- nemotivitajn kontrastojn, gxuste okaze de sukceso de E.R.A., sukceso kiu, cetere, engagxas gxin en grandega strebo por respondi al la esperoj de tiuj, kiuj sin deziras la atingon de la komunaj idealoj;

MALAKCEPTAS, indigne, la duondirojn, faritaj de UEA, pri nepublikeco de la bugxetaj financaj ERA-projektoj, duondiroj kiuj falas ankaw sur la kontrolaj organoj de Ewropa Unio;

KONSTATAS la atingon de 5000 subskriboj, kolektitaj en 30 landoj de la mondo, al la "Apelacio pri la rajto al la lingvo", DANKANTE la E.R.A.-membrojn por la montrita engagxigxo;

TASKAS sian Sekretarion -- enkadre de la iniciato, siatempe interkonsentita kun R.P. (Radikala Partio) -- pri la transdono de la kolektitaj subskriboj al la adresitoj: (internaciaj:) Prezidanto de la Internacia Homrajta Komitato, Gxenerala Direktoro de UNESKO, Gxenerala Sekretario de Ewropa Konsilio, Prezidanto de Ewropa Konsilio, Ewropaj parlamentanoj, Ewropaj Komisiono kaj Konsilio; (italaj:) Cxefestro de la Itala Sxtato, Prezidantoj kaj membroj de la "Komisiono de eksterlandaj kaj komunumaj aferoj" kaj de la "Kultura komisiono" de la Deputita kaj Senatana Cxambroj, Prezidanto de la Ministrkonsilio, Ministro pri Publika Instruado kaj Universitato, Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Prezidanto de la Nacia Komisiono de UNESKO, Rektoroj de la Italaj Universitatoj, Ewropa Universitato de Florenco, Gxeneralaj Direkcioj de la Ministerio pri publika instruado, Instituto "IRRSAE", Provincaj Studestroj;

KONSTATAS la rezultojn de la renkontigxo de 1996.11.19 en Novjorko pri la internacia helplingvo, inter U.E.A., Monda Federalisma Movado, Bahaa Spirita Konferenco kaj Transnacia Radikala Partio, substrekante la neceson de forta kaj formala kuntrenado de "Esperanto" Radikala Asocio, kies kontribuo kaj specifa sperto, enkadre de Radikala Partio, igas gxin decida komponanto por la plej granda sukceso de la proponitaj iniciatoj;

DEZIRAS la superon, ankaw pere de komunaj projektitaj iniciatoj, de cxiu kontrasto inter organizoj kaj personoj, kiuj sincere partoprenas la celon de la ewropa kaj monda sukceso de Esperanto;

INSISTE PETAS cxiujn organizojn, interesitaj al tiuj iniciatoj, intensigi la reciprokajn kontaktojn, kaj komisias la Sekretarion de E.R.A., Giorgio Pagano, -- rekte aw per liaj delegitoj -- promocii la necesajn pasxojn por krei striktan unuigxon de politikagado kun Transnacia Radikala Partio.

Unuanime aprobita.

Cxeestantoj: Leo Solari, Giorgio Pagano, Daniela Giglioli, Edo Taddei, Gabriella Fanello Marcucci, Guido Ferretti, Davide Tutino; ekskuzitaj necxeestantoj: Silvia Bergamini, Lapo Orlandi, Marco Perduca.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail