Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 23 lug. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Esperanto - 28 luglio 1998
69, 27-Lug-98, 09:50, morita@hum.nagoya-cu.ac.jp, E.R.A., *, 1375,
---------------------------------------------------------------

Estimatoj,

antaux preskaux unu jaro mi farigxis membro de

via Esperanto-Radikala Asocio pagante per VISA mian

jaran kontribuon. Depost tiam mi ricevas neniun informon

rekte de vi pri viaj respektindaj agadoj.

Cxu fakte ne ekzistas organo aux bulteno aux ecx interreta

heimpagxo, kiu ligas nin la membrojn? Kaj mi volas scii ankaux

pri la statuto de via asocio.

Estas tre dankinde, se vi bonvolos doni al mi tiurilate iujn

informojn.

Kun samideana saluto!

Akira MORITA

Yagotohonmachi 43-7-201

Showa-ku,

JP 4660825 Nagoya-shi

Japon

MORITA, Akira

morita@hum.nagoya-cu.ac.jp

=============================================================================

ALLA LETTERA ABBIAMO COSI' RISPOSTO IN DATA 28-7-1998

Estimata S-ro Morita,

vi certe pravas ke en la estonto de nia Asocio ni certe devos pli akurate klopodi la aperon de la bulteno "Translimen!".

Kiam ni sukcesos repreni gxian aperon en versio surpapera ne sendos gxin al vi. Tamen ni volas atentigi vin ke versio de "Translimen!" surreta ekzistas. Oni atingas gxin per TTT (tio estas WWW). Alvoku la adreson Web de nia Asocio:

< http://www.esperanto.stm.it > poste alklaku sur la desegno "translimen!". Tiel vi atingos la esperantlingvan version.

(Ekzistas ankaux itallingva versio kiu, versxajne ne interesas al vi).

Ni esperas ke ankaux en la venonta jaro vi volos renovigi vian membrigxon al nia Asocio. Aparte ni sendos al vi plidetalajn informojn pri nia lastatempa agado kaj ankaux la Statuton krom la lastatempaj modifoj, kiuj estis aprobitaj dum nia kongreso kiu okazis en Florenco (Italio) pasintmonate.

Ricevu niajn plej korajn samideanajn salutojn.

"Esperanto" Radikala Asocio

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail