Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 29 lug. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Giorgio - 23 agosto 1998
UNUA REZOLUCIO
==============

La unua Forumo por la Esperanta Civito

Kunveninta cxe "La Chaux de Fonds" la 9-an kaj la 10-an de auxgusto 1998

KONSIDERINTE KE

La esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato al kiu homoj apartenas pro libera elekto, aux pro libera konfirmo kaze de denaskaj esperantistoj.

La lingvokono estas la sola komuna distingilo de la anoj de ci tiu komunumo. Cxiu alia karakterizo (rasa, religia, etna, klasa, seksa...) ne gravas por difini la apartenon al la komunumo.

Konsekvence, laux la propra naturo, la esperanto-komunumo respektas cxiun religian (ne)kredon, cxiun politikan opinion demokrate esprimitan kaj cxiun kulturan tradicion.

La esperanto-komunumo ne povus evolui se gxi konsistus nur el disigitaj eroj, indiferentaj unu al la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj kutimojn, engagitaj je nura kunekzistado. Civito ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: gxi estas ankaux realajxo kun komuna destino.

Cxi tiun komunan destinon forgis la jam 110-jara historio de la lingvanaro. Gxin atestas la originala esperanto-literaturo kaj la komunaj kulturaj trajtoj. Gxin firmigas la oficialaj renkontoj de la lingvanaro mem, sub ciu formo, de la kurso gis la kongreso. Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la sancon reciproke edukigi kaj integrigi, lerni vivi kune kaj respekti unu la alian. Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas apartan signifon kaj specifan mision.

KONSTATINTE KE

Hodiaux la teknologio je malalta kosto, ebligas komunikojn kaj decidojn en reala tempo inter la plej malproksimaj lokoj en la tuta mondo, kio fakte ebligas konkretan organizan kaj decidan evoluadon tra la tutmonda Esperanto-Komunumo.

DECIDAS

Doni al sia realo de "diaspora lingva minoritato" formalan civitan konstitucion, kiu havas el fundamentaj konstituciaj inspiraj modeloj, tiujn de la federaciisma demokratio.

TASKIGAS

La Eko (Evolukomisiono)antauxviditan de la propono de Pakto por la E-a civito,

a) studi kaj proponi al la Forumo gxis la 10-a de auxg 1999 projekton de Konstitucia Cxarto de la Esperanto-komunumo.

La tuta Esperanto-komunumo vocxdonos cxi tiun projekton post gxia debato kaj aprobo.

b) arangxi gxis 6 monatoj ekde hodiaux, studon pri efektivigebleco de la starigo de "registro" de la esperanto-civitanoj.

Tia registro konsideru la utiligon de la novaj teknologioj krome la financaj kostojn kaj oni prezenti cxi tiun studon al la Forumo por ke gxi povu decidi gxustatempe pri la konkreta starigo de la "registro".

Tivokaze oni povos prezenti ankaux gxisdatigon de la konstituciaj estantaj laboroj.

ENGAGXAS

La estantajn kaj la estontajn organizojn, kiuj aligxis/os al la Pakto financi supre menciitajn laborojn, laux la propraj eblecoj.

Fine, por doni tujan konkretecon kaj forton al la decidita vojo, instigas la aligxantajn Organizojn subskribi "aliancan kaj garantian Pakto", tia Pakto sekvu la laboron de la menciitaj organizoj kaj per helpo de "Jugxa Kortumo", gardu gxin kaj gxiaj individuaj membroj kontraux eventualaj atakoj, kiuj celus malsukcesigi la cxi tie iniciatitan vojon.

PAKTO POR LA ESPERANTA CIVITO

=============================

1) Estas difinita la Pakto por la Esperanta Civito.

Gxi engagxas la subskribintojn de la Pakto nur se la suverena instanco (la gxenerala Asembleo) de la respektivaj establoj ratifas gxin.

2) Se la establo ne havas propran juran personecon (ekz. redakcio de gazeto) necesas la ratifio de la kolektivo aux individuo kun jura personeco aux civilaj rajtoj kiu posedas gxin.

3) Al la Pakto eblas aligxi en kiu ajn momento, laux la proceduro en la artikolo 1, 2. La aligxo ekvalidas nur se la absoluta plimulto (duono plus unu) de la jam aligxintaj aprobas.

4) El la Pakto eblas retirigxi nur pro:

a) pruvita malfondo de la establo;

b) verdikto de la arbitracia instanco (kortumo);

c) novaj artikoloj kaj amendoj en la Pakto, kiuj sxangxus gxian nunan strukturon kaj celaron.

5) La Pakto celas:

a) firmigi la rilatojn inter la paktintoj, favore al reciproka helpo kaj respekto;

b) formi la kernon de la Esperanta Civito;

c) solvi eventualajn konfliktojn per arbitracio.

6) La rimedoj por plenumi la celojn de la Pakto estas:

a) La Evolukomisiono (Eko);

b) La Kortumo de la Esperanta Civito (Kortumo).

7) La Evolukomisiono (Eko) plenumos la sekvajn taskojn:

a) cxiujare, prepari raporton pri la evoluo de Esperantio;

b) lauxbezone, fari proponojn, ankaux organizajn, por la progreso de Esperantio laux la Kvintezo;

c) kunvoki, ene de minimumeunu kaj maksimume du jaroj, la sekvan Forumo por la Esperanta Civito;

d) legitimi lokajn kaj fakajn konferencojn en la spirito de la Esperanta Civito;

e) prepari la Konstitucian Cxarton de Esperantio, cele al la strukturigo de demokrata reprezentejo de la Esperanta Civito.

8) Eko konsistas el kvin membroj kaj tri vicmembroj, elektitaj de la unua Forumo por la Esperanta Civito.

9) La sidejo de Eko estas en Romo.

Ekon financas libervole la Paktintoj.

10) La Kortumo estas la arbitracia instanco de la Pakto, kun paciga rolo.

Gxi konsistas el tri membroj kaj du vicmembroj, elektitaj de la paktintoj, kun dujara mandato, inter la esperantistoj konataj pro sia honesteco kaj ekvilibro.

11) La sidejo de la Kortumo estas en La Chaux de Fonds.

La Kortumon financas la establoj kaj homoj kiuj sin turnos al gxi por arbitracio.

12) La verdiktoj de la Kortumo estas neapelacieblaj. Se iu ne estas kontenta pri la verdikto, tiu povas sin turni al la kunveno de la Paktintoj (Forumo por la Esperanta Civito), kiu povas peti (je absoluta plimulto) la Kortumon reekzameni unu fojon la kazon.

13) La Kortumo verkos iom post iom komunan kondutkodon, kiu estos parto de renovigota Pakto. Provizora referenco por la Kortumo estas la Svisa Civila Kodo.

14) Por cxiu dokumento, unuavice por la interna regularo ellaborata de Eko, la cxeflingvo estas esperanto.

DUA REZOLUCIO

=============

La partoprenantoj en la unua Forumo por la Esperanto Civito, subskribinte la Pakton por la Esperanto Civito, kiu establigas Evolukomisionon kaj Kortumon;

KONSIDERINTE

La celoj de la Evolukomisiono, kaj specife la punkton 7.b;

KOMISIAS

al la Evolukomisiono

a) prioritate atingi la agnoskon pri Esperantio fare de la "Buroo pri la malpli disvastigitaj lingvoj" (Bureau pour les langues moins répandues"), kies sidejo estas en Dublino.

b) Diskonigi la rezultojn de la Forumo kiel eble plej vaste;

c) Starigi subkomisionon pri la surmerkatigo de Esperantio laux la principoj de la Forumo.

d) Studi la demandon pri la ebleco havi individuajn aligxojn al la Pakto

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail