Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mar 29 lug. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Daniela - 20 settembre 1998
108, 7-Set-98, 13:07, E.R.A., ljubcho@bitex.com, , 1744,
---------------------------------------------------------------

Al la gemembroj de la Evolua Komisiono

DAVID BUHLMANN

JUDIT FELSZEGHY

MARCO PICASSO

LJUBOMIR TRIFONCOVSKI

Karaj geamikoj, mi informas vin ke mia organizo jam provizis ekstari adreson de retposxto je nomo de Evolua Komisiono, kiu estas:

evolu.komisiono@agora.stm.it

Krom tiu informo la Organizo, kiun mi reprezentas, sxargxita de la Sekretario, disponas, por la sidejo de la Komisiono, du adresojn. La unua adreso: via di Torre Argentina 76, IT-00186 Roma, la alia: via Ferdinando Ughelli 20/e IT-00179 Roma. La diferenco estas ke, en la unua adreso cxeestas konstante respondeculo el la 9.a matene gxis la 21.a vespere (kvankam ne esperantoparolanta). En la alia estas nur telefona sekretario kiun oni ne povas kontroli cxiutage. En ambaux adresoj funkcias faksoj. En via di Torre Argentina faksa numero estas 39 06 68805396; en via F. Ughelli gxi estas 39 06 78346910. Estus bone ke vi indiku al ni kiun el la du vi preferas uzi.

Jam nun mi liveras al vi skizon pri Regularo. Temas nur pri tri artikoloj, kiuj tamen permesas al ni startigi nian laboron kaj mi esperas ke ili evitos estonte malagrablajn "miskomprenojn".

PROPONO PRI REGULARO DE "EKO"

1. La membroj de EKO, gxenerale, interkomunikas, decidas kaj vocxdonas, pere de retposxto. En kazo de neposedo de elektrona adreso de iu membro estos sxargxo de la membro mem aux de lia reprezentata organizo liveri gxin.

2. En EKO decidoj estas prenataj per simpla plimulto. Ankaux eventualaj dokumentoj kaj gazetaraj komunikoj nome de EKO estos objekto de vocxdono.

3. Estos sxargxo de la sidejo de la Evolukomisiono (Roma) la transsendo de la tuta dokumentaro de EKO.

Atendante viajn respondojn mi samideane salutas vin

Daniela Giglioli

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail