Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
mer 30 lug. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Esperanto - 24 settembre 1998
Eventoj, 1-septembro-98, n-ro 155, retpo^sta versio
***************************************************

TITOLPA^GE

----------

Kulturoj ^san^gi^gas, ^cu ni rimarkas?

======================================

La forvoja^ginta usona ambasadoro en Finnlando diris dum televida

intervjuo, ke li admiris tion, ke li neniam a~udis reagojn kontra~u la

enpenetrado de usona kulturo en Finnlando. Li vidis la situacion tre

pozitiva - kompreneble. La~u liaj vortoj neniu kontra~ustaris ekz. la

trinka^jon Koka-kolao a~u hamburgerojn kiel imperiismaj a^joj! Kiel

esperantisto oni devas miri, ^cu la ambasodoro vere nenie rimarkis reagojn

a~u ^cu li nur ne volis konfesi tion? Almena~u mi a~udis reagojn ekz.

kontra~u la angligo de la nomoj de firmaoj kaj vendejoj en Finnlando, e^c

el la bu^so de britoj kaj usonanoj mem.

La~u mia opinio oni devas esti blinda por ne vidi la minacon al la

neanglosaksaj kulturoj, kiun prezentas la tute anglalingva junulara kulturo

ofertata pere de diversaj amaskomunikiloj ktp. Estas facile vidi, ke oni

tute sciante vastigas tian kulturon ^guste pere de junularo, ^car ^gi estas

la plej adaptema a^ggrupo. Kaj nun, kiam ne plu ekzistas grava konkuranto

por usona kulturo, la situacio ^sajnas e^c pli dan^gera. Anka~u en

Finnlando ni devus esti aparte maltrankvilaj, ^car finnoj ^generale havas

malfortan memkonscion kaj emas akcepti ^cion, kio venas de iu "pli

civilizita" lando.

Mi ne asertas, ke la usona kulturo en si mem enhavus trajtojn, kiujn oni ne

akceptu. Nek mi asertas, ke finnaj kutimoj kaj nia kulturo estas LA ^gusta.

Tamen mi asertas, ke estas nejuste klopodi anstata~uigi ekz. ^generalajn

festokutimojn, esprimojn, man^ga^jojn kaj vestadkutimojn, ^car tiusence

neniu kulturo estas pli bona kaj akceptinda (a~u akceptenda) ol la aliaj.

Ni esperantistoj devus miaopinie vastigi kontaktojn kun aliaj homoj kaj

organizoj, kiuj laboras por la varieco de la monda kulturo kaj la

konservi^gon de la finna kulturo en la nuntempa mondo. En tiu senco ni ne

rajtas esti nepartiaj. Por ni ja estas memklare, ke ^ciuj kulturoj estas

valoraj kaj ke ^ciuj homoj havas la rajton transdoni sian kulturan

hereda^jon kaj siajn kutimojn kaj ritojn al venontaj generacioj. Por ni

estas maljuste, ke iu ajn popolo subpremas alian politike, religie, rase

a~u kulture. Same por ni devus esti memklare akcepti la diversecon de

homoj, kiuj vivas ^cirka~u ni.

Esperantismo signifas strebadon al varie, egaleca kaj harmonia mondo.

Jukka Laaksonen

el Vekilo 97-4.

**************************************************************************

Esperanto en la telefonlibro!

=============================

Esperanto ekzistas por ke oni uzu ^gin en la praktiko!

^Guste tion ekzemplas la ^jusaperinta nova telefonlibro en Budapest,

Hungario, kie sur la p. 15. inter la fremdlingvaj ^generalaj informoj

aperas anka~u la tutkolumna Esperantlingva teksto (krom la angla, germana,

franca, itala kaj rusa).

La apero de E-lingvaj informoj estas grava ne nur pro la fakta utilo, sed

anka~u pro ^gia modela valoro. (Kie oni uzas vian Esperanton? - Ekzemple en

fervojaj horaroj en 9 landoj, kaj ekz. en la budape^sta telefonlibro...)

Surbaze de tio ni povas peti la aperigon de E-lingvaj materialoj anka~u en

aliaj eldona^joj, kaj alilandanoj povas mencii ^gin kiel jam ekzistantan

fakton kiam ili petas la uzon de E-o ^ce siaj telefonkompanioj.

Por esprimi la internacian atenton al la uzo de la Internacia Lingvo estus

utile sendi dankesprimon al la eldonejo:

Magyar Telefonkonyvkiado Kft, Merkatika Direktoro,

Baross u. 89, HU-2040 Budaors, Hungario.

**************************************************************************

FAKA APLIKADO

-------------

Restrukturi^go en ISAE

======================

Internacia Scienca Asocio Esperantlingva, ISAE okazigis sian jarkunvenon

dum la UK en Montpellier. La financa raporto montris, ke la unuan fojon

post multaj jaroj havas sen^suldan staton - e^c ioman pozitivan bilancon.

La redukti^go de la membronombro postulas la adapton de la statuto al la

realo. Ekz. estas planata redifini la taskojn kaj funkcion de la estraro,

komitato kaj la planata novfondota Konsilio (kies membroj ekz. ne havus la

taskon de kotizkolektado).

**************************************************************************

UMEA: 90-jara

=============

Dum la UK en Montpeliero UMEA festis sian 90-jaran fondi^gdatrevenon en

kadro de jarkunveno, kie aperis 62 gekolegoj el 21 landoj.

En la jaro 1908 en Dresden fondi^gis oficiale la Tutmonda Esperantista

Kuracista Asocio, TEKA. Mejlo^stonon signifis la jaro 1960, kiam dum la UK

la ^ceestantaj medicinistoj decidis prilabori novan statuton kaj ^san^gis

la asocian nomon al Universala Medicina Esperanto-Asocio, UMEA. La asocio

kunigas kuracistojn, dentkuracistojn, farmaciistojn, veterinarojn,

flegistojn. Landaj delegitoj funkcias en 30 landoj. La oficiala organo

estas La Medicina Internacia Revuo, MIR.

Ekde la jaro 1977 UMEA okazigas en ^ciu dua jaro internaciajn medicinistajn

E-konferencojn "IMEK", ekde 1977 oni nomas ^gin kongreso. La unua okazis en

Krakovo, Polio, venontjare ^gi okazos anta~u la UK en Opava, ^Cehio.

En Krakovo funkcias UMEA-SHINODA KURACEJO sub gvido de D-ro Vladimiro

Opoka. Oni uzas ^ci tie la mondfaman orientan Yumeiho-terapion. Pri la

metodo jam aperis videokasedo kaj faka libro verkita de D-ro Saionji

Masayouki (Japanio) en pluraj lingvoj krom Esperanto. Jam en la lastaj

jaroj aperis kelkaj medicinaj fakterminaroj, sekvajare aperos la angla-

Esperanta medicina terminaro verkita de Prof. D-ro Saburo Yamazoe

(Japanio). Cetere li estas la estrarano de UMEA kaj dum la ^ci-jara UK la

Komitato de UEA distingis lin honora membro de UEA.

UMEA kunlaboras kun aliaj fakaj E-organiza^joj kaj jam estas ligita la unua

kontrakto kun IFEF por inter^san^gi eldona^jojn, komune organizi

lingvokursojn, reciproke partopreni kongresojn, konferencojn.

Imre Ferenczy

prez. de UMEA

**************************************************************************

Libroteno en e~uroj

===================

La ^generalan jarkunvenon de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia

Fakgrupo) dum la UK en Montpellier partoprenis 48 personoj, inter ili 22

membroj. La membroj aprobis la jarraporton kaj la financan raporton pri

1997.

Estis reelektita Franz Josef Braun kiel prezidanto kaj d-ro Rainer Kurz

(amba~u el Germanio) kaj s-ro Wang Tianyi (^Cinio) kiel novaj estraranoj.

La membroj post diskuto aprobis la projekton de laborplano 1998 ^gis 2000

kiu aperis en La Merkato 61 (vidu Eventoj 2-jun) kaj la proponon por ekde

1999 libroteni en e~uroj.

**************************************************************************

^Cu vi jam ali^gis al la

seminario pri sciencteknika aplikado de Esperanto?

**************************************************************************

Psikokibernetiko

================

^Cu iu scias, ^cu en Esperanto jam io estas havebla pri psikokibernetiko?

Psikokibernetiko estus metodo por plibonigi sin (kaj aliajn) mense,

ellaborita fare de kuracisto en estetika kirurgio Maxwell Maltz. En la

franca ekzistas libro "Psycho-Cybernetique" de Maxwel Maltz ^ce eldonejo

Godefroy kaj eldonejo Editions Dangles (bro^surforme).

Herman Deceuninck

Kluisstraat 22, BE-1500 Halle, Belgio

herman.deceuninck@vlaanderen.be

**************************************************************************

INTERRETO

---------

Ma^sina traduko

===============

^Ce la URL http:--babelfish.altavista.digital.com-cgi-bin-translate oni

trovas la ege interesan programon Babelfish por traduki a~utomate en la

reto. Inter la lingvo-paroj estas angla-franca, angla-itala, angla-

germana... kaj reen el tiuj kaj pliaj lingvoj al la angla.

Dum foje la traduko ^sajnas esti ege bona, alifoje ^gi pli forte ridigas ol

admirigas.

Ziko M. Sikosek

a2983826@smail.Uni-Koeln.de

Rim: Aaron Irvine en "ret-info" informas, ke plena listo de senpagaj

ciberaj tradukiloj trovi^gas ^ce:

http:--rivendel.com-~ric-resources-dictad-2.html#freetrans

**************************************************************************

Kio okazas en Esperantio?

RET-INFO: retpo^sta nova^jservo pri E-aferoj!

Detalojn petu ^ce ret-info@esperanto.org

**************************************************************************

Dissendolisto pri Linukso

=========================

Oni ^jus kreis novan Esperantan dissendoliston por diskuti:

- la Esp-igon de linuksaj dokumentoj;

- la uzadon de Esperanto kun Linukso;

- en Esp-o, pri iuj aliaj linuksaj demandoj.

Linukso (LINUX) estas libera unikso-kongrua mastruma sistemo por diversaj

komputiloj inkluzive IBM-kongruajn PC-ojn. "Libera" signifas, ke iu ajn

rajtas kopii, ^san^gi kaj uzi la sistemon, sen peti permeson a~u pagi

monon. Tio estas ver^sajne la plej grava diferenco inter Linukso kaj

ekzemple Vindozo, kvankam Linukso havas anka~u aliajn avanta^gojn: ^gi

estas pli stabila kaj pli efika.

Linukso estas nur la "kerno" de kompleta, uzebla komputila sistemo.

Diversaj organiza^joj, komercaj kaj ne komercaj, proponas tiel nomatajn

"distribuojn", kiuj enhavas ^ciujn bezonatajn programojn kaj - tre grave -

instrukciojn por instali kaj funkciigi ilin. Debian estas unu el tiuj

organiza^joj, kaj ^gi eble estas tiu, kiu plej ali^gas al la "libera"

ideologio de Linukso kaj GNU.

Por aboni la novan dissendoliston sendu mesa^gon al "debian-esperanto-

request@lists.debian.org" kun la temlinio "subscribe".

Edmund GRIMLEY EVANS

edmund@esperanto.org

**************************************************************************

ARAN^GOJ

--------

TEJO-seminario en Budape^sto

============================

Inter la 11-a kaj la 18-a de oktobro Tutmonda Esperantista Junulara

Organizo, TEJO okazigos sian sekvan seminarion kun la titolo 'Lingvaj

rajtoj - lingvopolitiko'.

Seminarianoj en la TEJO-a^go (sub 30 jaroj) havos la eblecon diskuti kaj

sperti^gi kun la helpo de fakuloj pri la demandoj: kion signifas lingvo por

individuoj kaj grupoj, kiel aspektas lingvopolitikoj en diversaj ^statoj,

kiaj solvoj ekzistas por lingvaj konfliktoj. La ^cefa celo de la seminario

estas ellabori lingvopolitikan programon por TEJO.

La seminario okazos en la Budape^sta E~uropa Junulara Centro danke al la

financa subteno de la Konsilio de E~uropo. Partoprenkotizo estas nur 225

francaj frankoj kaj oni rericevas ^ciujn voja^gkostojn.

Pliajn informojn kaj ali^gilon petu ^ce:

Lariko Golden

Damjanich u. 1-c. I-8, HU-8200 Veszprem, Hungario

rete: golden@isis.elte.hu

**************************************************************************

KEF: 184 homoj!

===============

La sesa KEF, Kultura Esperanto-Festivalo allogis 184 partoprenantojn al

Lesjofors, Svedio. Unika en sia speco, ^car ^gi estas festivalo de

originala Esperanto-kulturo, KEF-98 povas fieri pri rekorda kvanto da

kulturinteresitoj, plejparte junaj.

La komencaj tagoj estis dedi^citaj al propra kreado en diversaj "uzinoj":

pri verkado, desegnado, kantado, dancado, ^jazo, ^jonglado k.a. Dum la

finaj tri tagoj la posttagmezoj kaj vesperoj estis uzataj por prezentoj,

plejparte muzikaj. Oni povis a~udi "KEF-veteranojn" kiel ^Jomart & Nata^sa

kaj Persone, kaj novajn KEF-artistojn kiel Ekvinokso, Massimo Manca kaj

Rolf Fantom. ^Ciun nokton funkciis krome diskoteko.

KEF-98 estis aran^gita de SEJU, Sveda Esperantista Junulara Unui^go.

Venonta KEF estas anta~uvidita por la jaro 2000.

Franko Luin, el NUN

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro

=========================

La kompleta jara listo de E-aran^goj da~ure aktualigata de ni, troveblas en

interreto http:--www.hungary.net-esperanto-. Korektoj, aldonoj estas

bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesa^gon (enhavo ne gravas)

al la a~utomato: kalendaro@esperanto.org

26-30.09. Seminario "Esperanto-2000" pri edukado, kulturo kaj turismo,

Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094

Bydgoszcz, Polio. Tel: +48-52-415744 a~u +48-52-3460082. Rete:

turismo@bydg.pdi.net

26.09-04.10. 24-a Internacia Esperanto-Forumo de Turismo kaj Kulturo,

Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094

Bydgoszcz, Polio. Tel: +48-52-415744 a~u +48-52-3460082. Rete:

turismo@bydg.pdi.net

01-04.10. Vina Seminario, Lechovice. Inf: Pavla Dvorakova, Ostravska 637,

CZ-19900 Praha 9, ^Cehio. Tel-falkso: +420-2-6282952.

02-04.10. 5-a Semajnfino de Esperanto Nederland, Mennonrode. Inf: Kees

Hoeijenbos, Narcisplantsoen 52, NL-2015 AK Harlem, Nederlando.

02-04.10. 11-a Kultura Festivalo, Usti nad Labem. Inf: Josef Kriz,

Druzstveni 411-11, CZ-40007 Usti nad Labem, ^Cehio.

02-04.10. A~utunaj rikoltoj, bieno Njegus, Hra^s^cina-Trgovi^s^ce, Kroatio.

Inf: Orbis Pictus, Vi^snja Brankovi^c, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste,

Italio. Tel-fakso: +39-40-767875. Rete: orbispictus@iol.it

02-04.10. Sa~urkra~uta kaj Ki^sa Semajnfino en Diebolsheim (sude de

Strasburgo). Inf: Magali Texier, Hafenstr. 39-301, DE-68159 Mannheim,

Germanio. Tel: +49-621-106862, fakso: +49-621-13739. Rete:

magali@rumms.uni-mannheim.de

02-04.10. Internacia Junulara Esperanta Renkonti^go, IJER-98. Inf: LEJL,

a-d. 193, LT-3000 Kaunas, Litovio. Tel-fakso: +370-7-231461. Rete:

ramunasn@takas.lt

03.10. Internacia Ago-Tago

03.10. Ago-Tago en Kampo Grende. Inf: Esperanta Kunfrati^go de Okcidenta

Regiono, Rua Colonel Agostinho 126, Campo Grande, BR-23050-360 Rio de

Janeiro RJ, Brazilio.

03-04.10. 85-a Japana Esperanto-Kongreso, Kanazawa. Inf: Japana Esperanto-

Instituto, Waseda-mati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokyo-to 162, Japanio. Tel:

+81-3-32034581, fakso: +81-3-32034582. Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

03-06.10. 6-a Internacia Esperanto-Semajno, Calafell (Tarragona). Inf:

Hispana Fervojista Esperanto-Asocio, Apdo 15027, ES-08080 Barcelona,

Hispanio. Tel: +34-3-7275021.

03-10.10. 6-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo,

Tarragona. Inf: Hispana Fervojista E-Asocio, Ap. 15027, ES-08080 Barcelona,

Hispanio. Tel: +34-93-7275021. Rete: jserrano@oc6.es

04-10.10. Hungaria Esperantista Semajno, regiono Balaton, Szekszard kaj

Villany. Inf: Voja^goficejo Espertur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest,

Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331. Rete:

esperantohea@mail.c3.hu08-11.10. Ekskurso en Norda Hungario, departamento

Zemplen. Inf: Voja^goficejo Movilo, Soroksari ut 117-D, HU-1095 Budapest,

Hungario. Tel: +36-1-1782793.

08-11.10. Metodika Seminario, vilao Amfora Rijeka, Kroatio. Inf: Orbis

Pictus, Vi^snja Brankovi^c, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio.

Tel-fakso: +39-40-767875. Rete: orbispictus@iol.it

09-11.10. Kavalira Konkurso, Gemenc. Inf: Kalman Romcsek, Olto u. 10. II.

9, HU-1108 Budapest, Hungario.

09-11.10. 30-a Korea Kongreso de Esperanto, Taejon. Inf: Korea Esperanto-

Asocio, Kang Byeon Han Shin Core B-D, No 601 Mapo-Dong 350, Mapo-ku,

Soeul, Korea Respubliko. Tel: +82-2-7176974, fakso: +82-2-7176975. Rete:

keast@soback.kornet.nm.kr

09-12.10. 52-a Argentina Kongreso de Esperanto, Saezpenja. Inf: Loka

Kongres Komitato, Calles 119 y 122, AR-3700 Pcia. R. Saenz Pena, Chaco,

Argentino.

10.10. 11-a "Kiso de la Fi^so" en Villingen. Inf: Josef Schiffer,

Wilstorfstr. 58, DE-78050 VS-Villingen, Germanio. Tel: +49-7721-58991

10-11.10. 3-a Zmijiva Esperanto Renkonti^go (ZER-o), Zmijiv. Inf: Alina

Shidahova, ul. Kalinina 11, UA-313720 Zmijiv, Ukrainio. Tel: +7-5747-37499.

10-12.10. 5-a Internacia Semajnfino Esperantista en Ludlow, Vermont, Usono.

Inf: Esperanto-Societo Kebekia, 6358-A, rue de Bordeaux, Montreal, QC,

Kanado. Respondilo-Fakso: +1-521-2720151. Rete: esperanto@sympatico.ca

11-18.10. Lingvaj rajtoj... TEJO-seminario en Budape^sto. Inf: Lariko

Golden, Damjanich u. 1-c. I. 8., HU-8200 Veszprem, Hungario. Tel:

+36-88-424339, fakso +36-1-2828885. Rete: golden@osiris.elte.hu

16-18.10. Seminario de la provinca asocio Baden-Virtemberga, Oberkirch.

Inf: Germana Esperanto-Asocio, Immentalstr. 3, DE-79104 Freiburg, Germanio.

Tel: +49-761-289299, fakso: +49-761-289296. Rete: gea@esperanto.de

16-18.10. PostSomera Kla^c-Kunveno, PSKK en Mol, Belgio. Inf: Joost

Witteveen, Ir. Driessenstraat 127, NL-2312 KZ Leiden. Tel: +31-71-5125405

(nur vespere-semajnfine), rete: joosteto@esperanto.nu

19-25.10. LINGVA Festivalo en ^Ceboksari. Inf: Junulara E-Asocio ^Cuva^sa

Respubliko en Rusio, Aleksandr Blinov, a-ja 189, RU-428000 ^Ceboksari,

Rusio. Rete: jeachr@usa.net

22-23.10. Pana anta~u-semajnfino, Balague, Okcitanio. Inf: Sylvie Roques, 8

rue Jean Soula, FR-31240 St. Jean, Francio. Rete: sylvie.roques@wanadoo.fr

23-25.10. Mun^jetada Semajnfino en Tuluzo (Okcitanio). Inf: Sylvie Roques,

8 rue Jean Soula, FR-31240 St. Jean, Francio. Rete:

sylvie.roques@wanadoo.fr

24.10. 110-jara fondi^gjubileo de Esperanto-Grupo, Nurnbergo. Inf: Anny

Hartwig, Pirckheimerstr. 11, DE-90408 Nurnberg, Germanio. Tel-fakso:

+49-911-359658.

24-25.10. E~uropa Unio: al kio ^gi evoluas? (kun fakulo pri EU), La Chaux-

de-Fonds. Inf: Kultura CentroEsperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-

Fonds, Svisio. Tel-fakso: +41-32-9267407.

**************************************************************************

MOVADAJ AFEROJ

--------------

Subteno al E-bibliotekoj - denove!

==================================

En 1997 okazis la unua alju^go de subvencioj el la Biblioteka Apogo Roma

kaj Poul Thorsen, kies bazan kapitalon ges-roj Thorsen disponigis al UEA

por apogi la plivastigon de la libro-kolektoj de Esperanto-Bibliotekoj.

UEA nun akceptas subvencipetojn por la dua alju^go fine de tiu ^ci jaro.

La Biblioteka Apogo helpas Esperanto-bibliotekojn, kiuj ne estas financataj

el ^stata, urba a~u alia nemovada fonto. Privataj bibliotekoj povas esti

konsiderataj nur escepte, se tio estas pravigebla la~u ilia kvalito kaj se

ili estas ^generale alireblaj. La subvenciojn oni ricevos en formo de

libroj. Tial la subvencipeto devas esti akompanata de listo de dezirataj

libroj, ordigitaj la~u prefero.

En 1997 sume 3500 NLG estis dividitaj inter 11 el 21 petintaj bibliotekoj.

La subvencioj variis de 200 ^gis 600 NLG. Unuopaj subvencioj ver^sajne

estos de sama grandeco anka~u ^ci-jare, sed la tuta disponebla sumo estos

^c. 4250 NLG.

La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ^gis la 15-a de

oktobro 1998.

**************************************************************************

Esperanto-kafejo

================

La 31-an de a~ugusto malfermi^gis en Montrealo "Cafe' Esperanto" Esperanto-

Kafejo. La posedantino, s-ino Julie Martel, elektis tiun nomon por emfazi

sian emon oferti man^ga^jojn kaj trinka^jojn el diversaj partoj de la

mondo. Kvankam neesperantistino, nek membro de E-organiza^jo - ^si apogas

nian movadon; la nomo mem de la kafejo funkcias kiel reklamilo sur grava

strato de Montrealo.

Nun en ^gia starta fazo, la kafejo ofertas nur trinka^jojn. Post kelkaj

semajnoj, ^gi vendos anka~u sandvi^cojn (en granda sortimento), bulkojn kaj

kukojn, kio ebligos ricevi man^gon en ^gi - anka~u matenman^gon. La

montrealaj esperantistoj intencas regule kunveni en la kafejo.

Ni invitas vin gratuli al s-ino Martel, sendante al ^si po^stkarton kun

bildo de kafejo de via urbo a~u lando, al la jena adreso: Cafe Esperanto,

250, av. du Mont-Royal Est, Montreal QC H2T 1P5, Kanado

Sylvain Auclair

silvano@cam.org

**************************************************************************

Prilep - la urbo de Esperanto

=============================

Tuj post la 83-a UK mi, invitite de la E-societo "La progreso", vizitis la

urbon Prilep en Makedonio - la urbon de Esperanto. Tie mi ^ceestis la

ceremonion pri ^gemeli^go de la Changsha-a Esperanto-Asocio, ^Cinio, kaj la

E-societo "La progreso" de Prilep, poste estis akceptita de la tiea

urbestro kaj intervjuita de la urba televidstacio.

Aparte min surprizis la abundaj fruktoj de tiea E-movado. La E-biblioteko

de la societo posedas e^c kelkmilojn da valoraj E-libroj, kompletojn de E-

revuoj, pli ol dudek tre valorajn E-albumojn. ^Cio estas zorge ordigita kaj

klasifikita danke al la multjara penado de la prezidanto de la societo s-ro

Metodi Galeski. Krome, en la 20 ^srankoj konservi^gas multe da diversaj

esperanta^joj, e^c cigaredoj "Esperanto" ... ktp.

Kiam mi promenis en la centro de la urbo, mi vidis marmoran Zamenhof-buston

altan je pli ol du metroj anta~u la banko kaj montrofenestron pri Esperanto

anta~u la ^gardeno apud la strato. Kiam mi vizitis iun esperantiston, ^ce

lia privatdoma enirejo sur la muro vidi^gas la statuo de Zamenhof, super la

pordo de okulkliniko de granda hospitalo pendas ^sildo kun "L. Zamenhof",

sur la privata a~utomobilo de esperantisto algluita estas E-a emblemo, e^c

trovi^gas tomboskribo kun teksto en Esperanto.

La~udire anta~u kelkaj jaroj ekzistis la motelo "Esperanto", la

dol^ca^jejoj "Esperanto" kaj "Amikeco", la vendejoj "Libero" kaj "Verda

Stelo", la trinka^jo "Esperanto", la ^sildo "mon^san^gejo" ^ce popola

banko, en turisma agentejo kaj en hotelo, florvendejo "Esperanto" ... k.s.

Beda~urinde, ke pro iuj kialoj ili nun malaperis. La urbo Prilep estas ne

granda kun siaj nur ^c. 60.000 lo^gantoj, sed la ri^caj E-fruktoj estas ja

admirindaj.

JIANG Zu-yue

Rim: Kontaktadreso en Prilep: s-ro Metodi Galeski (sekr. de la loka E-

societo kaj prez. de la landa E-asocio): ul. Cane Ilieski 39-B, MK-97500

Prilep, Makedonio. Tel. +389-(0)98-27-188

**************************************************************************

Mallonge

========

La 18-an de julio, Campos Esperanto-Klubo disdonis al 19 personoj (^ciuj

virinoj) atestilojn pri partopreno en la unua parto de Esperanto-kurso por

spiritistoj. Spiritismo estas la religio kiu plej forte apogas Esperanton

en Brazilio.

2 regionaj televidkompanioj, 2 ^jurnaloj kaj la regiona radiostacio

raportis pri la memorfesto, okazigita de la Regiona Societo de Esploro de

Amura Regiono (Vladivostok, Rusio) dedi^cita al la 90-a datreveno de UEA

kaj la 60-a datreveno de TEJO. Partoprenis ^gin pli ol 40 gastoj.

Por helpi la bosnian E-movadon kataluniaj esperantistoj en Sabadell,

Katalunio lan^cis la gazeton "Bosnia Lilio". Organo de E-Ligo de Bosnio-

Hercegovino. - el Kulturaj Kajeroj 1-98

La 28-an de septembro la Esperanto-Klubo Munchen festos 30-jaran jubileon

kiel registrita asocio. Lige al tio la 27-29-an de novembro okazos festo en

kadro de la Bavara Ligo-Tago. Pliaj informoj ^ce Fritz Hilpert

"vitoria@metronet.de"

Lige al la novproduktita E-filmo "En Somera Vilao", la japana gazeto "The

Japan Times" aperigis ampleksan, pozitivan artikolon pri Esperanto kaj pri

la filmo mem.

**************************************************************************

Pri la komitatkunveno en la 54a IJK

Viglaj diskutoj en TEJO

=======================

Nova kasisto, nova sistemo por elekti estraranojn kaj komitatanojn B kaj

nova landa sekcio estas la ^cefaj rezultoj de la komitatkunvenoj de TEJO

kadre de ^gia 54a IJK, en Rijeka.

Dum kvar tagduonoj kunsidis la komitato de TEJO, post neformala renkonti^go

en la unua tago de la kongreso. Krom la kutimaj formala^joj kiel aprobo de

jarraporto, la komitato en sia unua kunsidotago akceptis la ali^gon de

Litova Esperantista Junulara Ligo (LEJL), tiel altigante la nombron de

landaj sekcioj de TEJO al 40.

Pro la demisio je la unua de a~ugusto de la ^gistiama kasisto, la komitato

nomumis novan kasiston, Anna-Lena Eriksson el Svedio, kio ka~uzis la unikan

situacion ke dum tri tagoj TEJO formale havis du kasistojn... La komitato

fondis financan komisionon, kun la celo subteni la kasiston. La komisiono

ne nur provizos praktikajn kaj teoriajn konsilojn, sed anka~u tre konkrete

helpos ekzemple en la revizorado de la librotenado de la IJK-oj.

Por certigi kunordigadon kaj inter^san^gon pri laborbrigadoj, la komitato

nomumis komisiiton pri tiu fako. Ankora~u estas ser^cataj homoj, kiuj

^satus organizi laborbrigadon en Portugalio, por kiu konkreta propono jam

ekzistas.

Du komitataj laborgrupoj pritraktis la ontan strategion de la organizo. Unu

laborgrupo faris la unuan pa^son en strategia planado por TEJO, dum alia

grupo poste specife ellaboris strategion pri seminarioj.

Grava ^san^go okazis en la maniero la~u kiu estonte prezenti^gu kaj

trejni^gu kandidatojn al la estraro. Por pli efektivigi la laboron precipe

de novaj estraranoj, nove kreita elekta komisiono konstante ser^cos

ta~ugajn kandidatojn, prizorgos trejnkursojn, kaj fine prezentos ta~ugajn

kandidatojn al la komitato. Celo estas evito de spontaneaj elektoj de homoj

malbone preparitaj a~u neta~ugaj. Samtempe oni forte malrekomendas ke

estraranoj de TEJO havu tro temporabajn aliajn postenojn.

Anka~u la elektoproceduro de komitatanoj B ^san^gi^gis, parte la~u la

modelo de UEA. Por kandidati^gi, interesitoj ekde nun devos kolekti

subskribojn a~u rekomendojn de minimume 5 individuaj membroj el du landoj,

konforme al la ideo ke komitatano B reprezentas ^guste la individuajn

membrojn.

^Generale la komitatkunvenoj estis karakterizitaj de viglaj diskutoj kaj

intensa laboro anka~u ekster la kunvenoj.

Sjoerd Bosga

TEJO-Estrarano pri informado

**************************************************************************

OSIEK-PREMIO 1998

=================

^Ci-jare la OSIEK-anoj proponis 24 verkojn premiindajn, ^ciuj prezentitaj

en la junia numero de La Gazeto. La 24-an de julio, dum la Internacia E-

Konferenco deOSIEK en Trieste, Italio, sekreta vo^cdonado atribuis la

premion al

Claude Piron

pro lia libro "La bona lingvo". Gratulon!

La premio, kies nuna valoro estas 400 e~urooj, rekompencas vivantan

a~utoron pro publikita verko ne fikcia a~u pro grava traduklaboro. Krome,

la asembleo decidis atribui honordiplomon al Maria Becker-Meisberger pro

^sia libro Internacie kuiri kiu dum 3 sinsekvaj jaroj alvenis ^gis la fina

balotado.

La Gazeto, FR-55210 Creue,

info@osiek.org, http:--osiek.org

**************************************************************************

Liaoning

========

Dum la 7-a Liaoninga (^Cinio) E-Kongreso - krom la elekto de nova estraro -

la pli ol 50 partoprenantaj delegitoj pridiskutis la okazigon de la 1-a E-

kongreso de Nordorienta Azio en la venonta jaro.

La kongreson ^ceestis anka~u reprezentantoj de la provinca komitato de

Komunista Partio de ^Cinio kaj respondeculo de Radia Administrado de la

provinco. Surloke ekfunkciis speciala radioamatora stacio BY2QVS, kaj du

raportistoj de ^Cina Radio Internacia faris plurajn intervjuojn.

cri@gjdt.cri.cngb.com

**************************************************************************

Pro Esperarto

=============

La perpo^sta adreso de la societo Pro Esperarto estas: Keiturintie 274,

FI-16510 Luhtikylae, Finnlando. Kontaktpersono estas Borje Eriksson, adreso

la sama (vidu Eventoj 2-julio, p. 4.)

La societo ankora~u ne estas registrita, tamen la 22-23-an de a~ugusto

estas aran^gata la unua ESPERARTO-semajnfino - nun ankora~u malgrandskale.

**************************************************************************

Fari^gu gastiganto kaj gajnu premion!

=====================================

En 1999 Pasporta Servo festos sian 25-jaran jubileon: la unua listo aperis

en 1974. Tiun jubileon ni ^satus festi per rekorda eldono: ni volas atingi

la magian nombron de 1000 gastigantoj!

Pro tio ni ^ci-foje - se ni havos 1000 gastigantojn ^ce la limdato -

lotumos TRI LIBRO^CEKOJN de 100 NLG - inter la gastigantoj de Pasporta

Servo!

Fari^gu gastiganto nun, kaj eble vi gajnos premion. Jen la reguloj:

1. Unu premion ni lotumos inter novaj gastigantoj en landoj kiuj en eldono

1998 havis tri gastigantojn a~u malpli;

2. unu inter gastigantoj en eldono 1998 kiuj varbis almena~u unu novan

gastiganton;

3. kaj unu inter ^ciuj gastigantoj de eldono 1999!

Se vi nun fari^gas gastiganto, kaj se ni atingos la rekordan nombron de

1000 gastigantoj, vi partoprenos la lotumadon en kategorio 3. Se vi lo^gas

en unu el la 'malgrandaj landoj' de Pasporta Servo, vi partoprenos en

kategorioj 1 kaj 3 samtempe!

Limdato por sendi vian ali^gilon estas la 1-a de novembro 1998. (TEJO,

Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando)

Derk Ederveen

kompilanto de Pasporta Servo

pasporta.servo@esperanto.nu

**************************************************************************

Bahaismo kaj Esperanto

======================

Bele ilustrita, 60-pa^ga bro^suro:

25 jarojn - Bahaa Esperanto-Ligo,

historio de kontaktoj inter bahaanoj kaj e-tistoj, du eseoj de Lidia

Zamenhof, Bahaismo pri IHL, ampleksa enkonduko en Bahaismon ...

Mendu (la~ueble kontra~u 3 IRK) ^ce:

Bahaa E-Ligo,

P.O.Kesto 500133, DE-60391 Frankfurt, Germanio,

T-F +49-(0)69-95294811,

Rete:

**************************************************************************

Kune kreskantaj infanoj

=======================

Ni estas ^cinaj e-istoj, kaj iniciatis projekton internacie praktikeblan

por popularigi la uzadon de E-o inter la infanoj diverslandaj, kun la

titolo "Kune Kreskantaj Sur la Terglobo (KKST)".

Ni jam laboras en kelkaj urboj ^cinaj funkciigante E-kursojn por tieaj

infanoj. Ni volonte ricevas de vi ian helpon subteni la projekton:

1. ^Cu trovi^gas ^ce vi infanoj 9-16-jaraj kiuj lernas kaj uzas E-on? Se

jes, ^cu ilin interesas korespondado kun ^cinaj sama^guloj?

2. ^Cu vi eble povus donaci al la projekto iajn materialojn kiel sonkasedo,

videofilmo, laserdisko, foto, libro, afi^soj kaj similaj, kiuj povas esti

uzataj por instigi ^cinajn infanojn lerni E-on?

3. ^Cu vi interesi^gus esti regiona organizanto de la projekto KKST?

Ni esperas ke ni povus kunlabori en la projekto por ke pli multaj infanoj

sur al tero kresku kune kun Esperanto, precipe por infanoj en ^Cinio, kie

estas kun la plej multa nombro da lo^gantoj. Jen nia koresponda adreso:

s-ro Zhang Jiping, Gong Nong Dalu 16-1, 5678 Chuanhu-tai, CN-130021,

Changchun, ^Cinio".

Niaj retadresoj:

kokosoto@163.net

kaj ccxt@public.cc.jl.cn

**************************************************************************

MUZIKO

------

KD: Unu vo^c'

=============

Rob De Nijs - fama nederlanda kantisto - kantis en la okdekaj jaroj kun la

edzino kanzonon parte Esperantan sub la nomo "Tutmonde unu vo^co". Tiutempe

estis malfacile akiri tiun mini-KD-n. Nun aperis KD-kofro kun 5 diskoj sub

la titolo "35 jaroj nederlandlingvajn furorkanzonojn - 1962-1997" en kiu

aperas anka~u "Unu vo^c' tutmonde" kune kun ekskluzivaj fotoj, kompleta

diskografio, foliumilo Internet Explorer, 28 pa^ga libreto kaj intervjuoj

sur KD (1845 BEF), eldonejo: EMI.

Herman.Deceuninck@vlaanderen.be

**************************************************************************

INSTRUADO

---------

Poznan: 10 studentoj

====================

Fine de a~ugusto dek gestudentoj (el Germanio, Nederlando, Belgio,

Makedonio kaj Polio) komencis interlingvistikajn studojn en la Lingvistika

Instituto de la Universitato Adam Mickiewicz. La unuan sesion malfermis mem

la dekano de la Novfilologia Fakultato.

Pri la starto de la nova fako raportis la lokaj amasmedioj (regiona gazeto

Glos Wielkopolski, la urba kabla televido, 3 lokaj radiostacioj).

La partoprenantoj post sia orientiga testo intense okupi^gas pri la

problemoj de komunikado (I. Koutny), E-a kulturo (d-ro Zbigniew Galor),

fonetiko (prof. Wells) kaj malkovros la unuan periodon de E-a literaturo

kun Lidija Ligeza.

D-rino Ilona Koutny

ikoutny@main.amu.edu.pl

**************************************************************************

Novaj Cseh-instruistoj

======================

Kadre de la ^cijara ILEI-Konferenco okazinta en Montpellier (Francio) 5

kandidatoj el 4 landoj ekzameni^gis por esti Cseh-instruistoj. El ili 3

sukcesis: s-ro Licio de Almeida Castro el Brazilio, S-ino Monique Noel el

Francio kaj S-ino Sabine Trenner el Germanio.

Per tio la nombro de diplomitaj Cseh-instruistoj kreskis al 32. Aktuala

listo estas trovebla en Eventoj 148, a~u estas havebla ^ce Internacia E-o

Instituto (Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando).

Atilio Orellana Rojas

iei001@worldonline.nl

**************************************************************************

Universitata E-kurso

====================

En februaro komenci^gis baza E-kurso en la Scienca Fakultato de Ferdosi

Universitato de Mashad. La kurson iniciatis s-ro Moafi, esperantisto kaj

studento pri matematiko de la sama fakultato, kaj li mem estas ties

instruisto. Nun partoprenas pli ol 30 lernantoj en la kurso.

inf: Keyhan Sayadpour

**************************************************************************

LIBROJ

------

Der esperantist

===============

La revueto "der esperantist" estis la organo de la E-Asocio en Germana

Demokratia Respubliko (GDR), kiu aperis kun entute 164 kajeroj inter

1965-1990. La revueto precize reflektis la movadon en GDR kaj enhavis

multajn artikolojn pri la E-movado en la oriente~uropaj landoj.

Anta~unelonge aperis duvoluma registro (A-4 po 120 p.) kiu krom la ampleksa

temindekso havas indeksojn pri E-revuoj, landoj, GDR-FRG- kaj alilandaj

esperantistoj, personoj neesperantistaj, elekta bibliografio de artikoloj

el "der esperantist" kaj de la aparte luksaj GDR-eldonoj de "Paco"

(1966-1989), ktp.

La du kajeroj (verkitaj de Ino Kolbe kaj Linde Knoschke) kostas po 20 DEM

resp. po 25 guldenojn kaj haveblas ^ce UEA a~u ^ce

Detlev Blanke

Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin

blanke.gil@berlin.snafu.de

**************************************************************************

Anka~u en la persa

==================

Aperis la persa traduko de la libro "Esperanto" de Pierre Janton. La

tradukon faris s-ro Kamali el urbo Mashad, Irano, kiel sian universitatan

disertacion.

La libron eldonis eldonejo Atai en Tehran post kelkjara prokrastigo ^gis

fine la eldonisto kura^gis eldoni ^gin. La traduko multe helpas konigi nian

lingvon kaj kreskigi nian movadon por la perslingvanoj.

Keyhan Sayadpour

sayad@www.dci.co.ir

**************************************************************************

OPINIOJ

-------

Prezenti pozitive!

==================

Tiun ^ci intervenon - valida anka~u por alilandanoj - ni trovis en Franca

Esperantisto nov-97. La verkinto estas dano, lo^ganta en Francio. Mi ege

mal^satis la enkondukajn vortojn: "Esperanto estas lingvo ne~utrala, kiu ne

apartenas al iu lando, kaj tial ne peras ideologion a~u kulturon, riskante

sufoki la aliajn." Kaj la propaganda koverto e^c deklaras, ke "Esperanto

apartenas al neniu".

La~u psikologia vidpunkto oni devas neniam karakterizi sian "produkton" per

negativa^joj, ^car tia sinteno donas la impreson, ke ne valoras atenton la

koncerna afero. Se Esperanto apartenas al neniu lando kaj se ^gi peras

neniun kulturon (jes, mi scias ke sekvas kvalifika frazo en la franca

teksto), eksterulo tuj konkludas, ke la lingvo estas socie kaj kulture

senradika kaj tial, kiel sen radika planto, nevivipova.

Mi tiel preferus ke miaj francaj amikoj estonte kvalifiku nian lingvon en

pozitiva maniero, ekzemple proksimume tiel:

"Esperanto, lingvo sen landlimoj, apartenas al ^ciuj popoloj kaj ^ciuj

nacioj tra la mondo. ^Gi kapablas senpartie peri inter diversaj lingvoj,

kulturoj kaj kutimoj kaj tiel kontribui al la kreo de vere internacia

toleremo kaj transnacia edukado."

Eskil Svane

la~u Norvega Esperantisto 6-97

**************************************************************************

Esperanto sen mono

==================

Se ni konsideras, ke mono estas instrumento de inter^san^go de varoj, kiu

en ideala sociordo ne devus esti trezorigebla, kaj ke E-o mem estas

ideala^jo ankora~u ne sufi^ce uzata en niaj normalaj aktiva^joj, mi opinias

ke neniu devus pensi pri gajno de mono per Esperanto.

Evidente Esperanto, kiel ^ciuj lingvoj rilatas al mono por ties funkcia

celo, sed ne estas moncela. ^Car Esperanto ankora~u, kiel dirite, ne estas

^generale aplikata, ^gi estas en fazo de "investado", t.e. ^gi elspezigas

nin por krei tiujn eblecojn de funkciado. Ni devas informi lernigi kaj

uzigi ^gin, do tio kostas. Ni apartenas al kluboj, asocioj, abonas revuojn,

iras al kongresoj, sekve multe da mono envolvi^gas en tiujn procedojn.

Alia karakterizo de la esperantistoj estas, ke ili apartenas al malri^ca

mikrosocio de idealistoj. La homoj kiuj nur celas gajni multan monon (kies

idealo estas la mono mem) tute ne havas intereson pri Esperanto. Povas

ekzisti esceptoj kiel Internacia Rondo Esperantista Prospero sub gvido de

ambicia Zinovi Kurolap (vidu la lastan kovrilon de UEA-jarlibro 1997).

Anka~u TAKE - La Domo, IKEF k.a. volas prave apliki Esperanton por komercaj

celoj. Temas pli pri praktikado ol celo al pergajno kvankam la

esperantistoj ne devus esti tiom stultaj, ke ili ne kunigas la utila^jojn

al la agrabla^joj.

Pri eldonado, kiun mi persone praktikas je perdita fonduso, ^car mi donacas

la tuton je dispono de la Esperanto-Asocioj, mi ne kredas ke iu sukcesas

havi profiton. ^Cu Kribo kun "La~ute" kaj la bro^suroj eblas a~u povas havi

ioman profiton? Same ^cu Bays el "Fonto" kun tiuj belegaj literatura^joj en

merkato, kiu statistike indikas e^c ne 300 a^cetantojn por ^ciu verko,

povas atingi plusvaloron? Profiton povas doni nur gravaj eldona^joj kiel

PIV a~u bonaj lernolibroj kiel la fenomeno "Gerda malaperis" de Claude

Piron.

Ni scias, ke asocioj kun malpli ol 1000 membroj, kiuj ankora~u pagas tiujn

mizerajn kotizojn kaj kun pli kaj pli da peno pro la "ekonomika hororo" ne

povas pagi dungitan oficiston por la mastrumado de la asocio. Tipa ekzemplo

estas SAT mem, kiu malfacile eltenas la ^sar^gon. Sekve ne estas dubo, ke

la bonvola kaj volontula Esperanto-laboro ne povas esti pagata en la nuna

strukturo de la asocioj. Estas tamen bone atenti, ke bonvolemo kaj

volontemo ne senigas la koncernatojn je kompetento kaj kapablo, kaj mi dum

mia tuta vivo baraktis por ke homo kiu akceptas taskojn kaj postenojn havu

la devon efike, zorge plenumi tiujn taskojn sendepende de pago a~u aliaj

avanta^goj; temas pri la minimuma kohereco kaj honesteco, anka~u ^ce

idealistoj.

La sperto montras, ke kursoj ^cu senpagaj ^cu pagitaj ^guas la saman sorton

flanke de la lernantoj. Nur restas tiuj, kiuj estas trafitaj de la mikrobo,

Esperanto-idealo kun konvinko.

Garolo, Brazilio

el La~ute, n-ro 133

**************************************************************************

KONKURSOJ

---------

Internacia poentokolekta konkurso

=================================

Taskofolio-1 por progresantoj

-----------------------------

La konkurson povas partopreni iu ajn. La regularon vi trovas en la a~ugusta

numero de Eventoj.

1. En kiu lando vivas Maorioj? (2 poentoj)

2. Kiom da Esperantaj poemoj verkis Zamenhof?

(Helpo: Tiom, en kiom da UK li partoprenis.) (3 poentoj)

3. "Ne helpas spegulo al ...". Kompletigu la proverbon! (2 poentoj)

4. Faru el la kli^so "sen...ulo" almena~u ses sencohavajn vortojn

intermetante diversajn radikojn. (3 poentoj)

5. Kiel inviti gastojn al metita tablo? (3 poentoj)

6. En kiu lando aperis la unua E-po^stmarko? (2 poentoj)

7. Kiu rano(!) povas flugi? (2 poentoj)

8. Kampanjo-2000 havas tri ^cefajn celojn. Kiujn? (3 poentoj)

Taskofolio-1 por komencantoj

----------------------------

1. Kio estas la titolo de la finna nacia epopeo? (2 poentoj)

2. La~u signifo kiu vorto estas fremda?

fajlo, rabato, printilo, servilo, vin^cestro, dosiero (2 poentoj)

3. Klarigu la diferencon:

Infano kuras en la parko - ...en la parkon. (2 poentoj)

4. Ordaran^gu la literojn por ricevi sencohavajn Esperantajn vortojn:

tazoge, torkevo, subperkoli (3 poentoj)

5. Prezentu vin al nekonato en Esperanto. (3 poentoj)

6. Kolektu ses fi^sonomojn en E-o. (3 poentoj)

7. Kial ^girafo neniam estas sola (!)? (2 poentoj)

8. Kiu Servo helpas al vi trovi leteramiko(j)n en Esperanto? (3 poentoj)

Limdato por sendi la solvojn en amba~u kategorioj: la 5-a de oktobro 1998.

La solvofoliojn sendu al:

Geza Kurucz,

Hitel u. 10. fszt. 16, HU-6000 Kecskemet, Hungario

Rete: suli267@szeged.sulinet.hu

**************************************************************************

Rezultoj - 1998

===============

Jen la rezultoj de Belartaj Konkursoj de UEA, anoncitaj dum la UK en

Montpellier:

POEZIO

------

1-a premio: Anja Karkiainen (Finnlando) pro "Sor^ca hor' de kreiveco";

2-a premio: ne alju^gita; 3-a premio: Jorge Camacho Cordon (Belgio) pro

"Anastasio";

Honora mencio: Jorge Camacho Cordon pro "Kavernaj pensoj.

PROZO

-----

1-a premio: Stefan MacGill (Hungario) pro "Anta~u la Di-servanto";

2-a premio: Jorge Camacho Cordon pro "Atesto" kaj Sten Johansson (Svedio)

pro "Meti limon";

3-a premio: Jorge Camacho Cordon pro "Familio Pork".

Honora mencio: Lena Karpunina (Germanio) pro "Mi^ska Voropajev" kaj "Bela".

Partoprenis 34 verkoj de 19 a~utoroj el 15 landoj.

TEATRA^JO

---------

1-a premio: Stefan MacGill (Hungario) pro "La Martelo";

2-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro "Atendejo Esperantujo";

3-a premio: Paul Gubbins pro "Rubrike".

Partoprenis 6 verkoj de 4 a~utoroj el 4 landoj.

ESEO

----

Premio "Luigi Minnaja": Gerrit Berveling (Nederlando) pro "Inter religia

toleremo kaj socia akcepti^go: pri la islama minoritato en Nederlando";

2-a premio: ne alju^gita;

3-a premio: Zlatko Ti^sljar (Slovenio) pro "E~uropa ideologio".

Partoprenis 6 verkoj de 5 a~utoroj el 5 landoj.

KANTO

-----

Premio "Ahn Song-san pri kanto": Alejandro Cossavella (Argentinio) pro "^Ce

Montpellier";

2-a premio: Martin D. Cziesla (Germanio) pro "Prediko pri bona sinteno";

3-a premio: Aldo kaj Fiorello Fiorentin (Italio) pro "Igu Sinjoro!" kaj

"Suferinte, oni esperas". Honora mencio: Flavio Fonseca (Brazilio) pro

"Rozkolora" kaj Flavio Fonseca kaj Valeria Fajardo (Brazilio) pro "La

esteco".

Partoprenis 11 kantoj de 6 a~utoroj a~u a~utoraj duopoj el 6 landoj.

INFANLIBRO

----------

Premio "Infanlibro de la jaro 1997": Germana Esperanto-Asocio kaj Inter-

Kulturo pro "La sen^cesa rakonto" de Michael Ende, tradukita de Wolfram

Diestel, ilustrita de Ulrike Diestel.

Partoprenis 7 libroj.

**************************************************************************

INTERESE

--------

KGB, Esperanto, atom-spionado...

================================

Semajna gazeto de rusiaj verkistoj "Literaturnaja Rossija" en la numeroj

34-39 1997 en la rubriko Absolute sekrete publikigis rememorojn de Vladimir

Hristoforov "La nigra truo inter KGB (1) kaj GRU (2)". Tiujn rememorojn oni

povus taksi kiel plumprovon de iu "bervala senta~ugulo", pli ^guste

"semipalatjinska James Bond" kaj preterlasi - se en tiu teksto inter

diversaj amindum-spionaj aventuroj ne estus ofte menciita anka~u Esperanto.

En la unua pa^go iu generalo Ivolgin el Strategia Informservo de Sovetia

Armeo rakontas:

"Tiutempe ni kontrolis ^ciujn esperantistojn, ili donis al ni neimageblajn

zorgojn. La~u nia opinio, tiu movado estis preska~u legala kanalo de

informfluo. Venis e^c anka~u la "degelo" ... kaj tiu unua Internacia

Festivalo de Junularo kaj Studentoj en Moskvo (3), al kiu anka~u li (t.e.

V. Hristoforov) havis ian rilaton. Kiam en la Esperanta revuo "Nuntempa

Bulgario" aperis lia adreso kun korespondpropono (4), ^gi ekinteresigis

multajn spioncentrojn en la mondo, ^ciuj deziregis informi^gi, kion oni

faras en Semipalatjinska nuklea pafkampo. Mi komencis la esploradon,

transloki^gis portempe kun familio al Semipalatjinsk. Apartan atenton

elvokis esperantisto el Romo tiu Daniel... Ekstera informcentro donis pri

li interesajn donita^jojn. Pri la celo de mia oficvoja^go sciis nur unu el

la gvidantoj de KGB..."

Sekvas aventurplena rakonto de V. Hristoforov mem pri la bolanta agado en

Semipalatjinsk, Sofio, Milano, Romo, Moskvo, Jalta. Partopreno de

esperantologia konferenco en redakcio de "Nuntempa Bulgario" organizita de

KGB kun prelego: "Problemo de metaforoj ^ce Pu^skin enkadre de Esperanto",

flirto kun turka esperantistino sendita de Daniel Perardo el Romo por

kontakti^gi kun Hristoforov kaj transdoni al li sekretajn ^cifrojn uzante

la Esperantan alfabeton. Ni ekscias, ke patro de Hristoforov estis

esperantisto, kaj en la 20-aj jaroj korespondis kun a~ustra samideanino, ke

en la samaj jaroj en Sovetio estis "disfloro de demokratio kaj de

^cionpermeseco", oni eldonadis verkojn de Freud kaj de diversaj reakciaj

filozofoj, plenfloradis kaj ^cie enstabili^gis artefarita internacia lingvo

Esperanto inventita de doktoro Zamenhof, ^ciuj sin ^jetis al korespondado

kun eksterlando, en popolkulturdomoj kune kun rondetoj de fasontondado kaj

de kudrado oni parkere studis Esperanton, oni kunvokis kongresojn, eldonis

vortarojn kaj konversacilibrojn. Poste tiun bakhanalion de demokratio oni

klakfermis kaj esperantistoj per harmoniaj vicoj mar^sis en la

koncentrejojn.

Tiu cita^jo el rememoroj de Hristoforov eble la unuan fojon malka^se

montras la pritakson de esperantista movado flanke de la ^cionpova politika

polico, kia estis KGB kaj ^gia filio GRU: "kanalo de informfluo...

bakhanalio de demokratio..." Pri la trista sorto de sovetiaj E-aktivuloj en

la 30-aj jaroj ni bone scias el la libro de Ulrich Lins "La dan^gera

lingvo" (nun estas preparata la ruslingva eldono). Esperantistoj en

Sovetio, kiuj partoprenis la movadon en la 50-60-aj jaroj certe ne dubis ke

ilia agado estas kontrolata de t.n. "kompetentaj organoj".Tamen el al

rememoroj de tiu Hristoforov sekvas, ke oni pretigis grandan provokon,

ligante esperantistojn kun sekretaj atombomb-esploroj en Semipalatinsk.

Feli^ce tion oni ne sukcesis. La rememoroj de Hristoforov aldonas al la

historio de Esperanto en Sovetio, tiu oficiale porpaca movado, kelkajn

novajn nuancojn.

Le V

1. KGB - Komitet Gosudarstvennoj Bezopasnosti (Komitato pri ^Stata

Sekureco)

2. GRU - Glavnoje Razvedivatelnoje Upravlenie (^Cefa Esplorinforma Oficejo

en la sovetia armeo)

3. 6-a Tutmonda Festivalo de junularo kaj studentoj en Moskvo, julio-

a~ugusto 1957. Enkadre de tiu festivalo okazis esperantista konferenco

dum 2 tagoj.

4. Nuntempa Bulgario, 1960, n-ro 5, p. 47: Voldemaro Hristoforv (19 jara)

str. Kalinina, Semipalatinsk - kun ^c.l., PM, gaz, fotoj.

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS

------------------

Junpensiulo (57 jara) deziras korespondi kun samideanoj. M. JOVE Marcel,

222. Chemin de Pascal, FR-83140 Six Fours les Plages (VAR), Francio.

38 jarojn mi havas kaj ^satus korespondi pri kristanaj temoj. Thomas

Heberlein, Kuckuck 3, De-31789 Hameln, Germanio.

Pensiulino korespondus pri ^ciuj temoj. Zofija Baboniene, Lauko 11-4,

LT-4430 Jurbarkas, Litovio.

20-jara komencanto-fra~ulino deziras korespondi pri libroj, voja^goj,

bestoj ktp. Aneta Chytek, ul. Targowa 7 m 6, PL-08-110 Siedlce, Polio.

Deziras korespondi tutmonde kaj inter^san^gi bildkartojn, monerojn kaj

telefonkartojn Jose Sergio Carvalho da Silva. Av. N-ro S-a Aparecida, 356;

Werneck; P. do Sul-RJ. BR-25850-000, Brazilio.

Kun junulinoj korespondus pri aerobiko kaj pri ^cio kio estas bela: ^Cepas

Eduardas, Kauno 23-38, LT-4430 Jurbarkas, Litovio.

S-rino deziras inter^san^gi bildkartojn. Maria Cristina M. Macedo. R.

Antonor Barbosa Rego, 214, Ilha Joaquim Duarte; Barra do Pirai-RJ.

BR-27110-250. Brazilio.

Kun esperantistaj familioj korespondus Stasys kaj Laimute Raulynai^ciai,

Kudirkos 8A-21, LT-4430 Jurbarkas, Litovio.

18 jara studentino korespondus kun vi pri muziko, turismo, historio kaj

sporto. Jurga Rainyte, Kur^siu 60-50, LT-3040 Kaunas, Litovio.

Tutmonde deziras korespondi pri ^ciu temo kun junulinoj 21-jara Julio Cesar

Rodrigues Martins (R. Moreira Cesar, 339; Paraiba do Sul-RJ. BR-25850-000,

Brazilio) kaj 19-jara Elder Oliveira Judice Carvalho (R. Capitao Garrido,

5; Paraiba do Sul-RJ. BR-25850-000, Brazilio).

**************************************************************************

ANONCETOJ

---------

Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj

===================================

Bonvolu noti, ke la nova e-po^sta adreso por Libroservo de AEA kaj Tom kaj

Mavis Elliott estos "tmelt@nextcentury.com.au" post 29-a de septembro 1998.

Balda~u la hejmpa^go de Libroservo de AEA estos ^ce

http:--www.nextcentury.com.au-~tmelt-

Mi translo^gi^gis. Mia nova adreso: Harsanyi Katalin, 2049 Diosd, Gardonyi

G. u. 1, Hungario. La nova retadreso: harsak@freemail.c3.hu

Nova hejma telefonnumero de Sandor Hideg: 291-1080

La telefonnumeroj de Irana Esperanto-Centro estas ^san^gitaj al: -8403550

kaj -8410529

Reza Kheir-khah ne plu laboras ^ce la japana Yumeiho-kliniko, kaj estas

atingebla per nova retadreso: rezamenhof@yahoo.com

**************************************************************************

**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 155, 1-septembro-98

Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.

Reg.nr: B-TSZL-85-1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.

H-1675 Budapest, pf. 87.

Tel.-fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@hungary.net

Aperas dusemajne

Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17-A

Respondeca eldonanto kaj ^cefredaktoro: Laszlo Szilvasi.

Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros

La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj,

kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.

Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

**************************************************************************

**************************************************************************

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail