---------------------------------------------------------------"Heroldo" reiros al sia legitima posedanto
Nia neprofitcela societo "Heroldo de Esperanto", ricevis la samnoman
gazeton de la fondinto Teo Jung en 1960 kaj daùrigis gxian eldonadon gxis
1996 sub la 36-jara redaktado de Ada Fighiera-Sikorska.
1. En 1996 nia asocio transdonis la gazeton al la Itala Interlingvistika
Centro (Milano) sub la nepra kondi o -trifoje ripetita en la protokolo de
la 17-a de julio 1996, subskribita ankaw de Ada en drama viv-cirkonstanco,-
pri "respekto de la tradicio kaj principoj" de la gazeto. La tradicio kaj
principoj estis, i.a. el: la gazeto havas CXefe informan karakteron pri la
disvastigo de Esperanto; gxi estas sendependa kaj supertendenca pri
movadaj ideologioj kaj internaj konfliktoj.
2. Kiel CXiuj povas konstati, la supraj kondiCXoj neniam estis respektataj
de la nova redakcio. Jam fine de 1966 en la "rawmisma" gazeto "Literatura
Foiro" (LF) oni povis legi, ke post la akiro de "Heroldo" la rawmistoj
(malgranda tendenca grupo, preskaw nur ewropa, kiu opozicias al la
gxenerala Esperanto-Movado, negative jugxas la Universalajn Kongresojn kaj
proponas alternativan Esperanto-komunumon) posedas du gazetojn: la diritan
LF kaj Heroldon mem. Konforme al la supre citita deklaro, la novaj
redakcianoj, kunawtoroj de la rezolucio de Rawmo (Finnlando) en 1980,
senrajte transformis la gazeton en personan organon de ra'misma ideologia
propagando kaj de siaj privataj kvereloj; en CXiu numero la redakciaj
geedzoj dawre kaj grandspace aperigadas tendencajn artikolojn sub propra
nomo, sub aliaj kromnomoj aw prunteprenitaj aw elpensitaj subskriboj
(Valerio Ari, Giorgio Silfer, Nicolas Vanof kaj aliaj estas la sama
persono; ankaw pluraj surpaperaj E-societoj estas ligitaj al tiu persono).
La lukto de la nuna redakcio kontraw nia Movado, kontraw personaj
kontrawuloj kaj kontraw aliaj Esperanto-gazetoj eskaladis gxis
senprecedence granda nombro da artikoloj kun ripetitaj en CXiu numero
klaCXoj, pikoj, subfosoj, rezolucioj,manifestoj, polemikoj, atakoj,
provokoj kaj personaj skandaloj; sen paroli pri la utiligo de la gazeto
fare de la redaktorino por propagandi sian propran kandidatigxon CXe
Akademiaj elektoj.
Cxio tio semas malharmonion inter la esperantistoj kaj montras, ke
"Heroldo" estas nun redaktata ekzakte law la malaj principoj ol tiuj, kiuj
inspiris Teo Jung kaj Ada, ambaw amataj, pacemaj, lojalaj agantoj en nia
Movado dum entute pli ol 70 jaroj. Evidente, la rawmistoj rajtas diskonigi
siajn teoriojn, sed ne rajtas eluzi tiucele Heroldon.
3. Dum la pasintaj du jaroj nia societo vane provis per dekoj da privataj
kaj publikaj atentigoj konvinki la novan redakcion de la gazeto respekti la
fundamentan kondiCXon ligitan al la transdono de la gazeto, t.e. la
respekto de gxiaj tradicio kaj principoj.
4. Cxar la supre citita kondiCXo de la transdono estis kaj estas
malrespektata de la novaj eldonantoj, la transdono mem farigxis senvalora
kaj awtomate nuligxis. Tial, nia Societo decidis repreni CXiujn siajn
antawajn rajtojn ek de 31-a de decembro 1999, dato je kiu -law sciigo en la
kolofono de la nuna "Heroldo"- finigxos la dejxoro de la nuna redaktorino.
Ek de nun, la eldon-kaj vendorajtoj de la nacilingvaj lernolibroj eldonitaj
de nia societo iras senpage al landaj asocioj de la koncernaj lingvoj.
5. Fine, per la nuna komuniko la subkribinto nuligas sian alvokon (lasta
numero de "Heroldo" de 1996), en kiu li petis abonantojn de "Heroldo" resti
fidelaj al la nova redakcio. La esperantistoj laboru por la disvastigo de
Esperanto, for de ideologioj, kiuj senhalte semas malkonkordon per la mono
de la abonantoj de "Heroldo".
6. Nia societo sendos al CXiu petanto kopion de la supre menciita protokolo
de 1996 pri la transdono de "Heroldo" kaj la koncernan postan
korespondadon.
Torino, la 1-an de oktobro 1998
G. C. Fighiera,
prezidanto de la legxe registrita societo sen profita celo
"Heroldo de Esperanto".