Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
gio 31 lug. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Esperanto - 5 ottobre 1998
Karaj geamikoj,
kunlige al la alvenitaj sugestoj mi opinias absolute esenca dividi en du stadioj la konstruon de la funkciado de nia Komisiono. La unua stadio estas tiu kiu rilatas la instrumentojn por funkciigi nian Komisionon kaj la dua tiu de la regularo mem cxar gxi originas el ili.

Pri kio koncernas la stadion rilatanta al funkciado, tiuj estas la instrumentoj, kiujn ni ekfunkciigis: "cxambro" en TTT (Web) de Interreto nomita "Diskutejo" (malfermita nur al la gemembroj de EKO: por eniri estos necesa subskribo (nomo) kaj sxlosilvorto, tiel ke auxtomate oni ekskludos la nekomisionanojn); kaj "news group" (diskutgrupo) nomita "agora.politica.evolukomisiono", malfermita al cxiuj.

Kiam la stadio "Funkciado" estos aprobita el la Komisiono, ambaux instrumentoj farigxos funkciantaj por cxiuj kaj, pri kio rilatas la "cxambro" en TTT, estos liveritaj, al cxiuj komisionanoj, la sxlosilvortoj por gxin eniri.

Mi esperas ke vi cxiuj kapablos respondi ene de unu semajno; ne, kiel okazis pasintfoje, ecx post dudek tagoj.

Mi opinias neproponebla la sugeston, alvenita de kelkaj membroj, funkciadigi la Komisionon ankaux per telefakso. Efektive tio estus nefunkciado, kun tempoj terure longaj kaj neakcepteblaj kaj, ankaux, kun kostoj certe signifaj por cxiu komisionano (la tasko de EKO estas nur tiu transsendi la oficialajn dokumentojn de la Komisiono, do tiujn jam aprobitajn). Aldonindas ke, hodiaux, imagi Parlamenton aux Registaron de Esperantio kiuj kunvenas en la mondo, eblas nur pere de Interreto (Internet); kontrauxe oni suferus la senutilecon de laboro por konstitucia Cxarto kiu antauxvidas organismojn kiuj - en la realo - estus entute nepovigitaj tauxge labori.

Kun tiuj antauxkondicxoj, sxajnas al mi almenaux nekonvene, proponi personan renkonton, kiam ankoraux oni ecx ne komencis montrigi la funkciecon de la Komisiono.

Oni rememorigxu, ankaux, ke la Forumo decidis elekti Romon, kiel sidejo de la Komisiono, kaj ke ERA jam disponigis al EKO lauxcelan ejon (kaj malsaman de sia sidejo!) dotita de telefono, telefakso, sekretejilo, komputiloj - kun ambaux operaciaj sistemoj Mac (McIntosh) kaj Vindozo (Window). Oni ne komprenas, do, kial la Komisiono devus kunveni en persona cxeesto, ekster gxia sidejo, almenaux se ne temas pri eksterordinaraj okazoj, kun esceptaj kialoj, kiuj, sekve de ilia escepteco, estus ricevintaj la unanimecon de aproboj.

Mi trafas, fine, la okazon por atentigi vin, ke la Evolukomisiono, gxia agado, kaj la agado - en ilia funkcio - de la komisionanoj, estos objekto de granda atento, ofte kritika, fare de pluraj esperantistoj kaj aliaj organizoj; estas pro tio nepre grave esti modelo de seriozeco, praveco kaj, precipe, de demokratio.

Mi esprimas la deziron ke, estonte, ne plu okazu ke dokumento, ne submetita al aprobo (aux malaprobo) de cxiuj komisionanoj estu enmetita en la cirkulado kiel gxi estus oficiala dokumento de EKO.

En atendo de via baldauxa kaj definitiva respondo, mi sendas korajn salutojn.

Daniela Giglioli

----------------------------------

EVOLUKOMISIONO

STADIO DE FUNKCIADO

1. SIDEJO

La Evolukomisiono havas sian Sidejon en Romo (Italio), via Ferdinando Ughelli 20E, IT-00179; telefono (kun sekretejilo) kaj fakso 39-0678346910. Retposxto: evolu.komisiono@agora.stm.it

2. RENKONTIGXOJ DE LA KOMISIONO

EKO renkontigxas konstante pere de Interreto (Internet) cxe la adreso http://www.esperanto.stm.it/eko

2.1 Renkontigxoj en persona cxeesto okazas en la sidejo de EKO.

2.1 En kazoj specife esceptaj la komisionanoj, unuanime, povas ankaux decidi eksterordinarajn personcxeestajn renkontigxojn ekster la sidejo de EKO.

2.3 La EKO dialogas kaj kolektas konstante sugestojn el organizoj kaj unuopuloj en "news group" (diskutgrupo), specife kreita en Interreto, nomita: agora.politica.evolukomisiono.

2.4 Estas sxargxo de la stabo de la Evolukomisiono (Romo) la transsendo de la tuta dokumentaro de EKO.

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail