Radicali.it - sito ufficiale di Radicali Italiani
Notizie Radicali, il giornale telematico di Radicali Italiani
cerca [dal 1999]


i testi dal 1955 al 1998

  RSS
lun 28 lug. 2025
[ cerca in archivio ] ARCHIVIO STORICO RADICALE
Conferenza ERA
Partito Radicale Esperanto - 17 ottobre 1998
Eventoj, n-ro 156, retpo^sta versio
***********************************

TITOLPA^GE

//////////

"Heroldo" reiros al sia legitima posedanto

==========================================

Nia neprofitcela societo "Heroldo de Esperanto", ricevis la samnoman

gazeton de la fondinto Teo Jung en 1960 kaj da~urigis ^gian eldonadon ^gis

1996 sub la 36-jara redaktado de Ada Fighiera-Sikorska.

1. En 1996 nia asocio transdonis la gazeton al la Itala Interlingvistika

Centro (Milano) sub la nepra kondi^co - trifoje ripetita en la protokolo

de la 17-a de julio 1996, subskribita anka~u de Ada en drama viv-

cirkonstanco - pri "respekto de la tradicio kaj principoj" de la gazeto.

La tradicio kaj principoj estis, i.a. el: la gazeto havas ^cefe informan

karakteron pri la disvastigo de Esperanto; ^gi estas sendependa kaj

supertendenca pri movadaj ideologioj kaj internaj konfliktoj.

2. Kiel ^ciuj povas konstati, la supraj kondi^coj neniam estis respektataj

de la nova redakcio. Jam fine de 1966 en la "ra~umisma" gazeto

"Literatura Foiro" (LF) oni povis legi, ke post la akiro de "Heroldo" la

ra~umistoj (malgranda tendenca grupo, preska~u nur e~uropa, kiu

opozicias al la ^generala Esperanto-Movado, negative ju^gas la

Universalajn Kongresojn kaj proponas alternativan Esperanto-komunumon)

posedas du gazetojn: la diritan LF kaj Heroldon mem. Konforme al la

supre citita deklaro, la novaj redakcianoj, kuna~utoroj de la rezolucio

de Ra~umo (Finnlando) en 1980, senrajte transformis la gazeton en

personan organon de ra~umisma ideologia propagando kaj de siaj privataj

kvereloj; en ^ciu numero la redakciaj geedzoj da~ure kaj grandspace

aperigadas tendencajn artikolojn sub propra nomo, sub aliaj kromnomoj

a~u prunteprenitaj a~u elpensitaj subskriboj (Valerio Ari, Giorgio

Silfer, Nicolas Vanof kaj aliaj estas la sama persono; anka~u pluraj

surpaperaj E-societoj estas ligitaj al tiu persono).

La lukto de la nuna redakcio kontra~u nia Movado, kontra~u personaj

kontra~uuloj kaj kontra~u aliaj Esperanto-gazetoj eskaladis ^gis

senprecedence granda nombro da artikoloj kun ripetitaj en ^ciu numero

kla^coj, pikoj, subfosoj, rezolucioj, manifestoj, polemikoj, atakoj,

provokoj kaj personaj skandaloj; sen paroli pri la utiligo de la gazeto

fare de la redaktorino por propagandi sian propran kandidati^gon ^ce la

akademiaj elektoj.

^Cio tio semas malharmonion inter la esperantistoj kaj montras, ke

"Heroldo" estas nun redaktata ekzakte la~u la malaj principoj ol tiuj,

kiuj inspiris Teo Jung kaj Ada, amba~u amataj, pacemaj, lojalaj agantoj

en nia Movado dum entute pli ol 70 jaroj. Evidente, la ra~umistoj rajtas

diskonigi siajn teoriojn, sed ne rajtas eluzi tiucele Heroldon.

3. Dum la pasintaj du jaroj nia societo vane provis per dekoj da privataj

kaj publikaj atentigoj konvinki la novan redakcion de la gazeto respekti

la fundamentan kondi^con ligitan al la transdono de la gazeto, t.e. la

respekto de ^giaj tradicio kaj principoj.

4. ^Car la supre citita kondi^co de la transdono estis kaj estas

malrespektata de la novaj eldonantoj,la transdono mem fari^gis senvalora

kaj a~utomate nuli^gis. Tial, nia Societo decidis repreni ^ciujn siajn

anta~uajn rajtojn ek de 31-a de decembro 1999, dato je kiu -la~u sciigo

en la kolofono de la nuna "Heroldo"- fini^gos la de^joro de la nuna

redaktorino.

Ek de nun, la eldon- kaj vendorajtoj de la nacilingvaj lernolibroj

eldonitaj de nia societo iras senpage al landaj asocioj de la koncernaj

lingvoj.

5. Fine, per la nuna komuniko la subskribinto nuligas sian alvokon (lasta

numero de "Heroldo" de 1996), en kiu li petis abonantojn de "Heroldo"

resti fidelaj al la nova redakcio. La esperantistoj laboru por la

disvastigo de Esperanto, for de ideologioj, kiuj senhalte semas

malkonkordon per la mono de la abonantoj de "Heroldo".

6. Nia societo sendos al ^ciu petanto kopion de la supre menciita protokolo

de 1996 pri la transdono de "Heroldo" kaj la koncernan postan

korespondadon.

Torino, la 1-an de oktobro 1998

G. C. Fighiera

- prezidanto de la le^ge registrita societo sen profita celo "Heroldo de

Esperanto"

giancarlo.fighiera@torino.ALPcom.it

***************************************************************************

Sciencteknika Di^gita E-Biblioteko

==================================

En la 2/julia numero ni skribis pri la startigo de la projekto

"Sciencteknika Di^gita E-biblioteko" (- redisponigi la fakan literaturon).

La projekto intertempe ne haltis, ni da~ure laboras pri ^gi, kaj klopodas

solvi la aperantajn problemojn. Pliaj detaloj: balda~u!

La red

***************************************************************************

ARAN^GOJ

////////

Kompleta monata kalendaro

=========================

La kompleta jara listo de E-aran^goj da~ure aktualigata de ni, troveblas en

interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas

bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesa^gon (enhavo ne gravas)

al la a~utomato: kalendaro@esperanto.org

16-18.10. Seminario de la provinca asocio Baden-Virtemberga, Oberkirch.

Inf: Germana Esperanto-Asocio, Immentalstr. 3, DE-79104 Freiburg,

Germanio. Tel: +49-761-289299, fakso: +49-761-289296. Rete:

gea@esperanto.de

16-18.10. PostSomera Kla^c-Kunveno, PSKK en Mol, Belgio. Inf: Joost

Witteveen, Ir. Driessenstraat 127, NL-2312 KZ Leiden. Tel: +31-71-5125405

(nur vespere/semajnfine), rete: joosteto@esperanto.nu

17-18.10. Hokkajda Kongreso de E-o. Inf: Hokida Acu^si,

MCM63639@biglobe.ne.jp

19-25.10. LINGVA Festivalo en ^Ceboksari. Inf: Junulara E-Asocio ^Cuva^sa

Respubliko en Rusio, Aleksandr Blinov, a/ja 189, RU-428000 ^Ceboksari,

Rusio. Rete: jeachr@usa.net

22-23.10. Pana anta~u-semajnfino, Balague, Okcitanio. Inf: Sylvie Roques, 8

rue Jean Soula, FR-31240 St. Jean, Francio. Rete: sylvie.roques@wanadoo.fr

23-25.10. Mun^jetada Semajnfino en Tuluzo (Okcitanio). Inf: Sylvie Roques,

8 rue Jean Soula, FR-31240 St. Jean, Francio. Rete:

sylvie.roques@wanadoo.fr

24.10. 110-jara fondi^gjubileo de Esperanto-Grupo, Nurnbergo. Inf: Anny

Hartwig, Pirckheimerstr. 11, DE-90408 Nurnberg, Germanio. Tel/fakso:

+49-911-359658.

24-25.10. E~uropa Unio: al kio ^gi evoluas? (kun fakulo pri EU), La Chaux-

de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-

Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407.

25.10-01.11. 10-a Esperanto Koruso-Sta^go, Montferrier. Inf: Jorgos,

FR-09120 St. Felix, Francio. Tel: +33-61-608683.

29.11. Adventa Festo de FEJO, Akustika koncerto de Persone. Inf: Riita

Hamalainen, Koskelantie 31 B 22, FIN-00610 Helsinki, Finnlando. Tel:

+358-9-792020. Rete: arctinar@dlc.fi

29.10-01.11. Ruslanda Esperanto-Kongreso '98, Tomsk. Inf: REK, a/k. 2289,

RU-634055 Tomsk, Rusio. Rete: gbasov@hcei.su

29.10-01.11. Mez-e~uropa Junulara Konferenco, MEJK. Inf: Flavia Dal Zilio,

rete: flavia.dalzilio@esperanto.nu

30.10-05.11. 8-a Internacia Esperanto-Kongreso, San Francisco. Inf:

Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono.

Rete: LusiHarmon@aol.com

01.11. Limdato por ali^gi al la 25-jara jubilea eldono de Pasporta Servo.

Ni volas atingi 1000 gastigantojn kaj lotumos 3 libro^cekojn po 100 NLG

inter ili. Inf: Derk Ederveen, Westenburgstraat 15, NL-2275 XR Voorburg,

Nederlando. Rete: pasporta.servo@esperanto.nu

05-12.11. Postkongreso de IEK, Honolulu / Havajo. Inf: Esperanto-Ligo por

Nord-Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito,CA 94530, Usono.

Rete: LusiHarmon@aol.com

06-08.11. Naturkuracado, vilao Amfora, Rijeka, Kroatio. Inf: Orbis Pictus,

Vi^snja Brankovi^c, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso:

+39-40-767875. Rete: orbispictus@iol.it

07-08.11. 9-a Kongreso de UkrEA, Kijiv. Inf: Volodimir Hordijenko, p.k. 35.

UA-252133 Kijiv, Ukrainio. Tel: +7-44-2951701, fakso: +7-44-2952870, Rete:

lnp@un.kiev.ua

13-15.11. Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (KAEST), Prago. Inf:

Inf: KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, ^Cehio.

Tel: 420-2-9912201, fakso: +420-2-9912126. Rete: chrdle@kava-pech.cz

13-15.11. 10-a Sudbrazila Esperanto-Renkonti^go, Florianopolis. Inf:

Fonda^jo Simpozio, Rua Conselheiro Mafra 176, BR-88000 Florianopolis - SC,

Brazilio.

13-15.11. Dua Glivicea Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto

GRUPE-2, Gliwice. Inf: Esperanto, skr. poczt. 21, PL-11-101 Gliwice, Polio.

Fakso: +48-32-382043. Rete: staman@priv.onet.pl a~u staman@ka.onet.pl

14-16.11. 4-a Kolombia Kongreso, Tulua. Inf: Ruben Torres, Kolombio. Rete:

rdtorres@teletulua.com.co

15.11. 11-a E-Renkonti^go de Okcidenta Regiono, Kampo Grande. Inf: Inf:

Esperanta Kunfrati^go de Okcidenta Regiono, Rua Colonel Agostinho 126,

Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro RJ, Brazilio.

19.11. Poemoj de Vera Ludikova en la Klubo de PEN en Prago. Inf: M.

Malovecz, rete: starto@clavis.cz

20-22.11. Kultura Esperanto-Festivalo, Santiago de Cuba. Inf: Kuba

Esperanto-Asocio, PF. 5120, KU-10500 Havano, Kubo. Tel: +53-7-401364,

fakso: +53-7-33729. Rete: kubesp@mail.infocom.etecsa.cu

21-22.11. JES-^cefkunveno. Inf: JES, pf. 32, CH-22416 Les Brentes, Svisio.

22-23.11. 15-a Kulturkunveno de Esperanto, Kameoka. Inf: Oomoto, Ten'on-

kyo, Kameoka-si, Kyoto-hu, JP-621-8686, Japanio. Tel: +81-771-225561,

fakso: +81-771-250061. Rete: 100507.1652@compuserve.com

27-29.11. 30-jara jubileo-festo de E-Klubo en Munchen. Inf: Fritz Hilbert,

Pf. 200712, DE-80007 Munchen, Germanio. Tel/fakso: +49-(0)89-686995, rete:

vitoria@metronet.de

28-29.11. Speciala monatfino pri KCE tridekjara, La Chaux-de-Fonds. Inf:

Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

Tel/fakso: +41-32-9267407.

29.11. Malferma tago en la CO de UEA. Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ

Rotterdam, Nederlando. Tel: +31-10-4361044. Rete: uea@inter.nl.net

***************************************************************************

Komuna Seminario

================

La 17-a Komuna Seminario okazis de la 24-a ^gis la 27-a de julio en Pekino.

^Ceestis la seminarion sume 86 esperantistoj de A~ustralio, Argentinio,

Polio, Korea Respubliko, Japanio kaj ^Cinio, inkluzive de Hongkonga

Speciala Administra Regiono.

La 28-an de julio proksimume 40 esperantistoj el ili gastis ^ce la E-

Redakcio de ^Cina Radio Internacia. La gastoj vizitis la ekspozicion de

^CRI, faris sonregistron en studio kaj interparolis kun ^ciuj redakcianoj.

Adia~uante, ^ciuj gastoj ricevis belan ^capon kun marko de ^CRI kiel

memora^jon.

cri@gjdt.cri.cngb.com

***************************************************************************

Komuna amerika kongreso

=======================

Granda sukceso estis la Nord-Amerika Kongreso de Esperanto, kiu okazis en

Montrealo inter 24-28 de julio de 1998. Sub la komuna prezido de S-roj

David Wolff (E-Ligo de Norda Ameriko - landa asocio por Usono), Ciprian

Jauca (Kanada E- Asocio) kaj Normand Fleury (E-Societo Kebekia, ^cefa

organizanto), ^gi kunigis 115 homojn el kvar landoj (62 el Usono, 49 el

Kanado, el kiuj 39 el Kebekio, kvar nederlandanoj kaj unu bulgaro).

Fakte, la ideo kunigi la tri asociojn (okazis samtempe la 46-a Jarkongreso

de ELNA, la 16-a Jarkunveno de ESK kaj Jarkongreso de KEA) fontis el la ne-

ordinara ^ceesto de la E-muzikgrupo Kajto, kiu ^ci-somere turneis en Usono,

proksime al Montrealo. ^Car en nia kontinento ne kutimas vizito de kvaza~u-

profesiaj E-muzikgrupoj, oni decidis, ke indas organizi tian eventon, por

ke kiel eble plej multaj homoj povu ^gui la koncerton.

Krom la koncerto de Kajto, laborkunsidoj kaj prelegoj pri diversaj aspektoj

de la E-agado kaj rilataj temoj, la kongreso proponis la tradician

bankedon, viziton de la historia kvartalo de Montrealo kaj post-kongresan

ekskurson al Kebeko. Tiuj vizitoj estis inter la plej ^satitaj programeroj.

Dum la kongreso funkciis libroservo - ^gi amase vendis diskojn de Kajto;

parton de sia profito ^gi donacos al la Amerika Fonda^jo de UEA.

Sylvain Auclair

silvano@cam.org

***************************************************************************

REKLAMU VIAN ARAN^GON!

----------------------

La ali^gilo de via aran^go kiel suplemento al Eventoj

atingas aktivulojn en pli ol 60 landoj!

Detalajn informojn, tarifon vidu ^ce

http://www.hungary.net/esperanto/antarif1.htm

au petu ^ce la redakcio (eventoj@esperanto.org)

***************************************************************************

FAKA APLIKADO

/////////////

E-Asocio por sociala integri^go

===============================

Sub la nomo "Sociala Integri^go kaj Esperanto" (franclingve: "Reinsertion

et Esperanto") fondi^gis asocio en Montpellier en septembro 1997.

Tiu asocio havas la celon klopodi por sociala integri^go de senlaboruloj,

ricevantoj de minimuma integri^ga enspezo, kaj gejunuloj en ekstrema

situacio, per instruado de la Internacia Lingvo.

Ekde la komenco de la jaro 1998, la projekto komenci^gis kun du

lernantinoj, unu estas 29-jara, la alia 26-jara. Amba~u ili lernas senpage

la lingvon po 5 horoj semajne kaj tiel akiras intelektan scion.

La Interna Ideo de la lingvo ebligas al ili alian rigardon al la nuna

mondo, sed anka~u danke al tiu lernado, ili povos esti dungitaj de la

asocio se ili trafos du celojn:

1. atingi la kapableco-nivelon; 2. proponi al la estraro de la asocio

personan kaj profesian projekton faritan de si mem por labori kadre de la

asocio por- kaj per Esperanto, direkte al gejunuloj aparte.

Estonte la asocio bezonos:

1) instruistojn

2) retanojn

3) voja^gistojn ktp. sed, ekde nun, la helpon de ^ciuj tra la mondo, kiuj

povos, ^cu doni ideojn, ^cu proponi diversan kunlaboradon, ^cu,

evidente, monsubtenon. Fakte, la projekto des pli valoros, ju pli la

esperantistaro montros intereson pri ^gi.

Koncerne la financadon, la asocio submetas sian projekton al la konsidero

de regionaj publikaj instancoj, kaj turnos sin anka~u al registaraj kaj

E~uropaj institucioj. Tamen, la asocia statuto ebligas anka~u al la

individuoj, speciale al la esperantistaro alporti sian monhelpon. Jam

kelkaj en Francio subtenas ^gin.

La nuna asocio estraro konsistas el: Thierry Saladin (kuracisto)

prezidanto, Patrice Brandy (kuracisto) kasisto, Josie Estopina

(senprofesia) sekretariino.

Pliaj informoj estas haveblaj ^ce:

Association Reinsertion et Esperanto

Residence Vigne de la Vierge, Bat. 6, 147 Ave Paul Bringuier, FR-34080

Monpellier

Tel: +33-4-67756298

Fakso: +33-4-66324403

Rete: Sociala.Integrigxo@wanadoo.fr

***************************************************************************

Eldonejoj, arkivuloj!

=====================

Mi nun kolektas miajn dosierojn por konservi ilin kune sur KD. ^Gis nun mi

atingis 65 MB - plejparte densigitaj tekstoj en Esperanto - sed oni bezonas

multe pli por plenigi kompakt-diskon!

Do, se vi havas komputilajn tekstojn en Esperanto, kiuj eble estus utilaj

en la estonto, sed kiuj eble perdi^gus, se vi restus ilia sola gardanto,

pripensu, ^cu indas sendi al mi kopion. Restas spaco por ankora~u kelkdek

milionoj da vortoj.

Edmund Grimley Evans

St John's College, Cambridge, CB2 1TP Britio

edmund@vocalis.com

***************************************************************************

Nova brila disertacio

=====================

La 15-an de julio ^ce la Beletra Fakultato de la Universitato de Torino

(fako scienco de la komunikado) Federico Gobbo, 24-jara, tre brile

diplomi^gis per disertacio pri "La dilemo de Esperanto inter helpfunkcio

kaj civitani^go".

La pli ol 400 pa^ga disertacio estis longe diskutita anta~u la ju^ganta

profesoraro kiu ju^gis al Gobbo la plej altajn eblajn poentojn, ege malofte

donataj en la italaj universitatoj, nome 110/110 kun la~udo, honora mencio

kaj deklaro de indo je publikigo.

La disertacio, jam nun konsiderebla klasika^jo inter la priesperantaj

esploroj, konsistas el tri partoj: Esperanto komunikata, Esperanto

komunikanta, Esperanto komunikebla.

GCF

***************************************************************************

Tria IASI

=========

Fine de junio okazis en Parizo - en la JEFO-sidejo - la 3-a IASI (Inter-

Asocia Seminario por Informado), kiu traktis radian- kaj televidan

intervjuojn. Ni respondis la pli ol 40 demandojn pri la lingvo, pri

esperantistoj kaj ne-esperantistoj.

Estis la~utlegitaj kaj komentitaj la respondoj kiujn poste analizis

profesia psikistino. En la alia parto ni komune analizis niajn parolojn -

faritajn de neesperantistaj ^jurnalistoj ^ce la Franca Kulturo - pri la

radiointervjuoj en kiu ni informis la publikon.

En la televid-intervjua parto Agneszka Moreau kaj Philippe Berizzi uzis

stre^can metodon por hardigi nin en nia argumentaro. La deviga replikemo al

provokaj demandoj bone sukcesis kaj ni evoluis per la inter^san^gado de

argumentoj.

La 4-a IASI okazos en Liona KOTOPO-ejo pri la temo "Kiel kreskigi la

ali^gontojn al la E-movado?"

Vincent Charlot

esperant@worldnet.fr

***************************************************************************

TM8E: 797 QSO, 51 landoj

========================

Dum la UK en Montpellier funkciis Esperanta radioamatora stacio kun

speciala porokaza voksigno TM8E.

La 11 operatoroj dum la semajno realigis entute 797 radiokontaktojn kun

amatoroj de 51 landoj.

Radioamatoroj, kontaktintaj a~u a~udintaj la stacion povas ricevi QSL-

konfirmkarton ^ce la prizorginto

Jean-Jacques Noel, F6ILR

2 rue d'Auvergne, FR-86500 Montmorillon, Francio

Rim: Detalan raporton pri bendoj, kontaktoj, statistika^joj ktp ni aperigas

en la retpo^sta versio.

---

Jen la raporto pri la aktivado de la stacio TM8E dum la UK en Montpellier.

Nombro de kontaktoj lau bendo, operatoro, kontaktitaj landoj, CW,

Esperanto. La aktivado okazis inter 01-07-a de augusto 1998.

Bendo QSO

----------------

Bendo 7 MHz 115 el ili en Esperanto 40

Bendo 14 MHz 594 CW 45

Bendo 18 MHz 4

Bendo 21 MHz 70

Bendo 28 MHz 4

Bendo 144 MHz 10

Sumo 797

Operatoroj QSO

--------------

DL1CC 461

DL7DE 105

F6ILR 86

DJ4PG 78

N6UOW 29

F6HOP 27

PY3DF 7

F5NAQ 1

F5TTP 1

G0NUE 1

F6AXF 1

F6CLV 1

Kontaktitaj landoj

------------------

Germanio 197, Kuvajto 3, Francio 92, Brazilio 2, Britio 67, Irlando 2,

Italio 56, Kanado 2, Polio 50, Makedonio 2, Ukrainio 44, Maroko 2

Belgio 25, Rumanio 2, Svedio 25, Turkio 2, Nederlando 22, Argentinio 1,

Rusio 21, Australio 1, Danio 19, Azerbaj^gano 1, ^Cehio 17, Belorusio 1,

Hispanio 17, Bolivio 1, Japanio 16, Bosnio 1, Austrio 13, Botsvano 1,

Hungario 13, Grekio 1, Jugoslavio 12, Kartvelio 1, Norvegio 10,Hinda Unio 1

Bulgario 8, Indonezio 1, Litovio 8, Islando 1, Kroatio 6, Israelio 1,

Portugalio 6, Latvio 1, Slovakio 6, Luksemburgio 1, Slovenio 6, Malajzio 1,

Finnlando 4, Svisio 1, Estonio 3. Sumo de landoj: 51

***************************************************************************

Automata vortodivido

====================

^Ce la retpa^go

http://www.ibmpcug.co.uk/~hyphen/hyphenologist.html#Introduction

trovi^gas font-kodo en la lingvo "C" por a~utomata vortodivido inkluzivanta

anka~u Esperanton. (Kostas ^c. 600 GBP). Demo-versio por DOS estas

el^sutebla ^ce http://www.win-uk.net/~hyphen/

la~u sce

***************************************************************************

MOVADAJ AFEROJ

//////////////

Vidu la UK-n en televido!

=========================

La nederlanda (privata) televid-organizo "VPRO" preparas dokumentan

televidfilmon, kiu estos elsendata la 8-an de novembro, vespere.

VPRO printempe petis informojn pri Esperanto kaj, a~udante pri la UK en

Montpellier, sendis tien kameraistan skipon, kiu dum la tuta kongressemajno

filmis en multaj kunvenoj kaj prezentoj kaj intervjuis aron da kongresanoj.

La~u la plej fre^saj informoj la elsendo da~uros ^c. unu horon. La asocio

"Esperanto-Nederland" atentigos la publikon pri tiu elsendo per aperigo de

anoncoj en la grandaj landaj kaj regionaj ^jurnaloj.

Hans ten Hagen

ten.hagen.esperanto@wxs.nl

***************************************************************************

Arbo de amikeco en Torcy

========================

En la regiono "Burgonjo" (Francio), kaj pli precize en la urbo Torcy, meze

de urba komunumo, nova sed aktiva Esperanto-Grupo krei^gis anta~u nelonge.

La urbestro subtenas ^gin senrezerve. La~u propono de la Esperantistoj

okazos plantado de "Arbo de Amikeco" la 22-an de novembro en ^ceesto de

^ciuj en la regiono trovi^gantaj etnoj, kiuj estas multnombraj. Estas same

invitataj respondeculoj de la diversaj asocioj. La tri vortoj "Arbo de

Amikeco" estos engranitigitaj kaj tradukitaj multlingven.

Dum la anta~ua semajno, sestaga priesperanta ekspozicio estos aran^gita en

la granda halo de la urbodomo.

La urbestro intencas doni al la evento aspekton de "forta, intensa,

signifoplena momento". Por danki lin pro lia agado kaj lia subteno, la

lokaj Esperantistoj petas alilandajn gesamideanojn sendi al li

gratulleterojn a~u -bildkartojn. (Monsieur Fuchet, Maire de Torcy, Hotel de

Ville, FR-71210 Torcy, Francio)

Didiloison@aol.com

***************************************************************************

Instruu la anglan en ^Cinio!

============================

Ni bezonas esperantistajn instruantojn/instruistojn de la angla kaj

denaskajn anglaparolantojn!

Vi ne devas esti profesia instruisto. Vi instruos en universitatoj,

mezlernejoj kaj diversaj kursoj, kiujn oni honoraripagas diversmaniere la~u

la koncerna grado kaj kvalito. Ordinare profesiuloj monate ricevas salajron

1500-2000 RMB (^cina valuta unuo) kun senpaga lo^gejo. La sumo, kvankam

egalas nur al iom pli ol 200 usonaj dolaroj, duoblas ol tio por ^cino kaj

sufi^cas por vivteni tri homojn en ^Cinio.

Kial ni ser^cas esperantistojn? Per tiaj homoj, kiuj distribui^gos tra la

lando, ni volas disvastigi anka~u la ideon de Esperanto. Nun oni scias

tiel, ke la angla estas 'internacia', sed se angleparolantoj rekomendus

Esperanton - tio estus pli konvinka...

^Ciel ajn, la entuziasmo por amba~u ^Cinio kaj Esperanto estas grava! Bv.

doni jenajn informon pri vi: nomo / nacieco / naski^glando / a^go / sekso /

familia stato / edukgrado / profesio / historieto / ^satokupo / Esperanta

nivelo (alta/meza/komenca) / enspeza espero / tabuo / ceteraj. Dankojn por

via atento.

PENG Zhengming,

301 Dong 3-2, Meiyuan Xiaoqu, Fujiapo, Wucxang, Wuchan, 430070 ^Cinio

dedhea@public.wh.hb.cn

***************************************************************************

Nova klubejo en Prago

=====================

Klubo de esperantistoj en Prago (KEP) kunvenas ekde nun en nova

renkonti^gejo ^ciumerkrede inter 17.30-20.00. La adreso: Dum deti a mladeze

(La domo de infanoj kaj junularo) ^Salounova strato 2024, Prago 4 - Opatov,

tre proksime de la metrostacio OPATOV (linio C). Atentu, ke la klubejon oni

atingas ne tra la ^cefa enirejo, sed de flanka enirejo maldekstre de la

^cefa. Gastoj estas ^ciam bonvenaj.

petro@esperanto.nu

***************************************************************************

Unua irana jarkunveno

=====================

Irana Esperanto-Centro okazigis la unuan jaran kunvenon de irana

esperantistaro la 3-an de septembro en Tehrano. Partoprenis ^gin 31

personoj el 7 urboj.

La programo estis planita okzi^gi en alia loko sed pro hazarda malfacila^jo

oni okazigis ^gin en Tehrano. La plej multo de la partoprenantoj estis

gejunuloj. Dum la kunsido jarraportis M. Reza Torabi pri la stato de la

Centro, kaj Sadeg Karami pri la agado de Irana E-Junularo.

Inf: M. Reza Torabi

***************************************************************************

Akademio: 50-jaroj!

===================

La 12-13-an de septembro la Akademio de Esperanto festis sian 50-jari^gon

de sia postmilita restarigo en Mantuo, Italio. Post la la~utlego de la

varmaj salutvortoj de la prezidanto Geraldo Mattos, la iama prezidanto W.

Auld interese skizis la rolon de Zamenhof kaj de la Lingva Komitato en

1905-48 por la evoluo kaj stabili^go de la lingvo. Carlo Minnaja, gvidanto

de la Literatura Sekcio de la Akademio, fervore prezentis la problemon de

-ata/-ita, kiu longe dividis la Akademion. Ilona Koutny traktis alian

diskutatan temon, la gramatikan karakteron de radikoj, kiu iam konfliktigis

Szerdahelyi kun la Akademio.

Ilona Koutny

ikoutny@main.amu.edu.pl

***************************************************************************

MALLONGE

////////

Lige al la UK eldoni^gis gvidlibro en Esperanto por lerni la okcitanan

lingvon titolita "Kelkaj pa^soj en la okcitana" (a~utoroj Pauleta Averos

kaj Yves Bachimont) - pere de kiu scivolaj esperantistoj povas pli bone

konati^gi kun la okcitana kulturo per ties lingvo. La libro estas akirebla

kontra~u 30 FRF ^ce Pauleta Averos, 2 rue Berlioz FR-09100 Saint-Jean-du-

Falga, Francio, a~u retpo^ste ^ce: yvesbachimont@minitel.net

* * *

La 30-an de a~ugusto, la E-Asocio de Sankta Luiso festis sian 5-an

rostfeston. La klubanoj ^ciujare kunvenas montri fotojn kaj inter^san^gi

rakontojn kaj informon pri la kongresoj kaj kunsidoj al kiuj la anoj

voja^gis dum la somero. - inf: Stanlio

* * *

La 10-an de oktobro okazos ekspozicio pri "Homaj rajtoj, lingvaj rajtoj kaj

Esperanto" en Strasburgo, Francio. Informoj ^ce: Etienne Mensch

(emensch@cybercable.tm.fr)

* * *

"La infana raso" la ^cefverko de William Auld balda~u aperos sur kompakta

disko kun muzika akompano.

* * *

Kelkfoje ni menciis a~u represis artikolon el rusia E-gazeto, indikante

mallongan nomon "La Ondo". Eldonantoj de la gazeto petas atentigi la

legantojn, ke la plena nomo de tiu gazeto estas: "La Ondo de Esperanto"

Redakcia adreso: RU-620014 Jekaterinburg-14, ab.ja 162. En la gazeto

anstata~u la esprimo "Rusio" sisteme estas uzata "Ruslando". - ndlr

* * *

La 24-an de oktobro la E-klubo en Prerov, ^Cehio festas sian 75-an

datrevenon de fondi^go. La klubo pasintjare perdis sian bibliotekon dum la

inundoj, kiam la akvo ^ciujn librojn neniigis, anka~u kelkaj membroj perdis

siajn domojn. Tamen la klubo trovis novan klubejon kaj plu apartenas al

plej aktivaj.

La 19-an de novembro en PEN-klubo en Prago je la 17-a horo oni prezentos

poemojn de Vera Ludikova en pluraj lingvoj, inter ili anka~u en Esperanto

(nun estas presata dulingva eldono de ^sia libro, Esperanta-^ceha: Eka~udi

la animon).

***************************************************************************

UEA-NOVA^JOJ

////////////

Piron kaj Akordo en CO

======================

La ^satata serio de Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo de UEA spertos

sian sekvan eldonon sabate, la 28-an de novembro. ^Ci-foje la ^cefa gasto

estos la populara verkisto, artikolisto kaj preleganto Claude Piron. Pro

liaj multaj meritoj por niaj lingvo kaj movado la Komitato de UEA ^jus

distingis lin per honora membreco de UEA. Piron prelegos kelkfoje dum la

tago kaj autografos sian verkojn.

La vizitantoj povos ^gui anka~u la muzikon de la nederlanda kantensemblo

Akordo. La sepmembra grupo fami^gis internacie per sia prezentado en la

Praga UK kaj per la kompakta disko Muzik-pluvo kun mezepokaj kaj folkloraj

kantoj.

Ne hazarde la Malferma Tago okazos proksime al la Libro-Tago, pro kio la

libroservo ofertos al siaj klientoj dum ^gi 10-procentan rabaton de ^ciuj

a^cetoj. Pluraj titoloj estos e^c pli multe rabatitaj. Kiel kutime, ^ciu

vizitanto povos partopreni en senpaga loterio, spekti videofilmojn kaj

babili kun novaj kaj malnovaj geamikoj ^ce la kaftablo. Kafo kaj teo varmos

de la 10-a ^gis la 17-a horo.

***************************************************************************

Komuna strebo al kunlaboro

Forumo de la Esperanto-komunumo

===============================

La unuan fojon, almena~u en la historio de la Esperanto-movado post la dua

mondmilito okazis kunveno, en kiu estis reprezentataj ^ciuj signifaj partoj

de la Esperanto-komunumo. En la unua kunsido de la Strategia Forumo de la

Esperanto-Komunumo en lundo, la 3-an de a~ugusto, ^ceestis kvindeko da

asocioj grandaj (UEA, SAT, TEJO, ILEI, IFEF, AIS), mezgrandaj (asocioj de

katolikoj, sciencistoj, kuracistoj, etnistoj, bahaanoj, komunistoj, ktp.)

kaj malgrandaj (lokaj klerigaj centroj k.a. asocioj).

Enkonduke prelegis Humphrey Tonkin, pri la konceptoj "movado", "komunumo"

kaj "civito", kaj Yves Peyraut, prezidanto de SAT, pri la nuntempaj sociaj

taskoj de Esperanto-organiza^joj. Skribe kontribuis Aleksander Kor^jenkov,

kiu pro personaj kialoj ne povis ^ceesti. La enkonduka prelego de

Kor^jenkov, titolita "Esperanto post la jaro 2000", jam aperis kiel la unua

numero de la nova serio de "Diskutkajeroj" de UEA. Anka~u la prelegoj de

Tonkin kaj Peyraut estos publikigitaj.

La ^ceestantaj asocioj prezentis sin kaj sian agadon. Sekvis vigla debato,

kiu devigis la organizantojn plilongigi la renkonti^gon je unu horo.

La ^cefa rezulto de la kunveno estas la montro de granda preteco je du-

flanka a~u plurflanka kunlaboro inter la partoprenintoj, kio jam dum la

venonta laborjaro devus doni siajn fruktojn en la formo de kunlaboraj

aran^goj inter fakaj asocioj. Oni krome decidis da~urigi la ekziston de la

Forumo en la nuna neburokrata maniero (prezidantoj a~u estraroj rilatas

inter si) kaj pritaksi la rezultojn dum la venonta UK en Berlino.

***************************************************************************

UEA-sukceso ^ce Unui^gintaj Nacioj

==================================

La aktivado de UEA pri eksteraj rilatoj ricevis gravan rekonon fine de

junio, kiam la Komisiono pri Neregistaraj Organiza^joj (NRO-j) de la

Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de Unui^gintaj Nacioj asignis al UEA

la statuson de "specialaj konsultaj rilatoj" kun tiu plej grava monda

organizo.

Same kiel Unesko, anka~u UN rekonsideris siajn rilatojn kun NRO-j por

pliefikigi ilin. Oficiala statuso ^ce UN donas al NRO-j presti^gon, sed por

UN tio ne estas la motivo. La~u sia regularo UN postulas de la NRO-j, ke

ili "apogu la agadon de UN kaj disvastigu la konon de ^giaj principoj kaj

aktiva^joj".

UEA havis konsultajn rilatojn kun UN ekde 1985, sed en 1997 tiu statuso

estis ^san^gita al t.n. listigita NRO. En tiu kategorio estas NRO-j, kiuj

povas fari al UN nur "okazajn utilajn kontribuojn". Kvankam en ^gi estis

metitaj anka~u aliaj gravaj organiza^joj, ekz. Internacia PEN, ^gi ne

reflektas adekvate la fakton, ke UN-temoj estas por UEA ne nur okaza okupo

sed UEA enga^gi^gas pri ili konstante. Fre^sa ekzemplo estas la aprila

homrajta simpozio en ^Genevo. Sekve UEA pretigis ampleksan dokumentaron pri

sia agado por la Komisiono pri NRO-j, por pravigi promocion al pli ta~uga

rango. ^Ceestante ^gian kunsidon la 26-an de junio, estrarano Mark Fettes

kaj UN-reprezentantino Rochelle Grossman ^gojis atesti senprobleman

akcepton de tiu celo.

Estas du specoj de konsultaj rilatoj. Por NRO-j, kiuj okupi^gas pri plej

multaj el la aktiva^joj de UN, estas ^generalaj konsultaj rilatoj.

Specialan konsultan statuson povas atingi NRO - kiel UEA - kies agadtereno

rilatas al parto de UN-aktiva^joj.

Danke al sia statuso, UEA rajtas ^ceesti kunsidojn de diversaj UN-organoj

kaj en multaj kazoj interveni en diskutoj kaj fari proponojn. Kiel anta~ue,

^gi plu membras en CONGO, t.e. Konferenco de NRO-j - oficiala komuna organo

de NRO-j havantaj konsultan statuson - kaj rajtas elekti^gi en ^giajn

gvidorganojn. Samtage, kiam Fettes kaj Grossman sekvis en Novjorko la

traktadon de la promocipeto de UEA, en ^Genevo Andy Kunzli, tiea UN-

reprezentanto de UEA, ^ceestis kunsidon de la CONGO-estraro.

***************************************************************************

UEA EN KUNSIDO DE TEKNIKA KOMITATO DE ISO

=========================================

Ekde 1990 UEA havas oficialan kunlaboran statuson en kategorio A kun la

Teknika Komitato TC 37 de Internacia Organizo por Normigado (ISO). En tiu

kategorio estas nur 18 internaciaj organizoj, i.a. Unesko, Monda Organizo

por Sano kaj E~uropa Komisiono.

Kiel diras ^gia nomo, "Terminologio (Principoj kaj kunordigo)", la celo de

la komitato TC 37 estas krei bazon por la terminologia laboro de la aliaj

komitatoj de ISO, kiuj okupi^gas pri normigado sur specialaj kampoj de

industrio, publika administrado, scienco, ktp. Flanke de UEA la rilatojn

kun ^gi prizorgas Terminologia Esperanto-Centro, kiu laste pretigis la

Esperanto-eldonon de "Terminologia gvidilo". ^Gia a~utorino, Heidi

Suonuuti, dum multaj jaroj estis prezidanto de TC 37.

La 14-an de a~ugusto la Teknika Komitato TC 37 kunsidis en Stokholmo.

^Ceestis 30 membroj kaj 9 observantoj. Kiel observanto de UEA partoprenis

Roland Lindblom. En la kunsido oni prezentis i.a. la programon "Multlingva

Informsocio" de Unesko, kiu mencias la ekziston de ^ciuspecaj fakaj

terminaroj kiel kondi^con por la pluvivo de malgrandaj lingvoj.

***

70 landoj en la UK

En la postkongresa enkomputiligo de la surlokaj ali^goj de la Montpeliera

UK oni malkovris, ke la efektiva nombro de la reprezentitaj landoj estis

pli granda ol oni ^gis nun anoncis. La 3133 ali^gintoj reprezentis entute

70 landojn anstata~u 66.

***************************************************************************

MUZIKO

//////

2 novaj KD-j!

=============

Esperanto-Rok'-Asocio EUROKKA (kaj ^gia disko-eldonejo "Vinilkosmo") festas

sian 10-jari^gon per eldono de sondiska kolekto nomata "Kolekto-2000".

La projekto estis lan^cita en majo 1998, kaj nun oni povas jam raporti pri

la apero de la 2 unuaj novaj E-kompaktdiskoj! Ili oficiale estis

prezentitaj en kadro de la UK en Montpellier.

Jacques Yvart

-------------

La KD de Yvart enhavas 6 tradukitajn kanzonojn de la fama franca kantisto

Georges Brassens, kun kiu Jacques siatempe amiki^gis, kaj al kiu estas

dedi^cita tiu ^ci disko. La koncerto dum la UK estis tiom sukcesa, ke ni

jam e^c nun povas anonci pri la 2-a eldono de la disko, ja la unua preso

temis nur pri 500 ekz-oj.

JoMo

----

La nomon de JoMo oni konas en pli vasta rondo, beda~urinde lia koncerto dum

la UK estis nuligita pro la tiuvespera pluvego.

La KD de JoMo iom malfruis, ^gi enhavas 8 titolojn de pure rokenrola muziko

kun liberecanaj tekstoj (pri ukraina kaj hispana revolucioj kaj pli

aktualaj sociaj temoj).

^Ci tiuj diskoj (same kiel la aliaj) kostas 79 FRF + sk (sendokostoj), sed

^ce aliaj eblas anta~umendi ilin e^c por 69 FRF + sk. Se vi anta~umendos la

tutan kolekton, vi povas tion fari nur por 600 FRF + sk.

La decido pri la sekva disko okazos ene de unu monato, plej ver^sajne temos

pri Persone.

Plej roke vin salutas la respondeculo de EUROKKA

Floreal Martorell

FR-31450 Donneville, Francio

Tel/fakso: +33-5-61819565

rete: eurokka@club-internet.fr

***************************************************************************

REAGOJ

//////

Iom pri informado

=================

Oni povus imagi, ke ^ciu landa asocio posedu unu respondeculon kun difinita

bu^geto, kiu altelefonu* la diversajn aktivulojn por pluki informojn pri

okazinta^joj a~u okazonta^joj, kiujn li/^si tuj redaktu koncize en

Esperanto kaj en sia nacia lingvo. La Esperantlingvaj artikoletoj iru al

Pola Radio kaj al Eventoj (al Pola Radio, ^car ^gi plej ofte kaj plej

profesie informas, al Eventoj, ^car ^gi estas la plej ofte aperanta gazeto

- kial krei novan? Danke al tia sistema informado ^gi certe trovos multajn

novajn abonantojn kaj balda~u povus i^gi pli belaspekta kaj malpli kosta).

La nacilingvaj artikoletoj iru al la nacilingvaj eldona^joj a~u

informpa^goj de la landaj asocioj. Tiel eblus respeguli la internaciajn,

naciajn, regionajn kaj lokajn okaza^jojn priesperantajn. Pli detalaj

raportoj aperus en la kutimaj Esperanto-gazetoj naciaj kaj internaciaj,

^generaltemaj a~u fakaj.

* La kontakto estu pertelefona, e^c plurfoja, por instigi pli facile al

reago kaj akiri informojn de aktivuloj tro ofte ne rapidreagaj kaj

neredaktemaj.

Edmond Ludwig,

TAKE - La Domo

***************************************************************************

Usona imperiigo, ne nur lingva

==============================

La~u EVENTOJ n-ro 125 la usonangla lingvo envadas la mondon kaj Francio

adekvate reagas malpermesante la uzon de anglaj vortoj en la franca.

Mi ne certas, ke Francio reagas la~u la kialoj skribitaj en la artikolo,

^car mi supozas, ke por la francoj gravas nur la unuaranga pozicio de la

franca kiel ^gi estis siatempe. Do temas pri rivaleco.

Oni ne devas forgesi, ke lingvoj estas miksa^joj de akirita^joj. Estus tre

malfacile apartigi angla^jojn el la franca; ^cu ni devos rezigni pri la

vortoj "sporto", "golfo", ktp?

La~u mi tiu "kokakolonizado" havas multe pli gravan aspekton ol la lingva:

la~u usona kutimo el tempo de konkerado okcidenten oni solvas problemon per

frapo a~u pafado; tiu perforta taktiko nature estas la unua farmaniero. Tiu

aspekto, kiu envadas la mondon per la usona kinarto, estas dan^gera por la

mondpaco, multe pli dan^gera ol la lingva aspekto.

Mireille Grosjean,

fakulino pri interkultura edukado

***************************************************************************

INSTRUADO - ILEI

////////////////

Kiam okazos la ekzameno?

========================

En la universitato KLTE en urbo Debrecen, Hungario komenci^gis instruado de

Esperanto kun partopreno de 66 studentoj. Ne eblis akcepti la ali^gon de

pliaj interesi^gantoj, ja la instruista kapacito havas finon...

En la Agrikultura Altlernejo en Nyiregyhaza startis alia kurso kun 25

gestudentoj, cele al ^stata lingvoekzameno el Esperanto!

En amba~u kursoj instruas Tibor Papp (Trombitas u. 12, HU-4031 Debrecen,

Hungario, rete: db@satrax.hu)

***

Malfacileco a~u facileco de lingvoj estas subjektiva nocio, en kiu dominas

la motiviteco de la lernanto. Certe multaj konas la anekdoton, en kiu oni

demandas universitatan studenton: "Diru, ^cu la ^cina estas tre malfacila

lingvo?" - Respondo de studento: Kial? Post kiom da tagoj okazos la

ekzameno? (ndlr)

***************************************************************************

La 3 bazaj principoj

====================

1. ^Ciu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto!

2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-gazeto!

3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto,

kie oni profunde instruas ne nur la lingvon, sed anka~u la "movadon".

***************************************************************************

Deviga studobjekto en Krakow

============================

Anta~u la someraj ferioj ^c. 30 studentoj ekzameni^gis post 1-a grada

oficiala kurso de E-o en la Universitato Jagelliona en Krakow, Polio,

gvidita de Maria Majerczak.

La studprogramo de multaj aliaj studentoj ne postulis ekzamenon: por enigi

E-on inter iliajn decidajn studobjektojn kaj ricevi oficialajn poentojn

sufi^cis por ili konfirmo en la studlibreto kaj ekzamenfolio pri 1-2

semestra lernado de E-o, kun- a~u sen pritakso (la postuloj varias la~u

fakoj).

Kaj la ekzameni^gintoj kaj la neekzameni^gintoj estis elektintaj E-on kiel

devigan studobjekton, egalrajtan kun aliaj instruataj sciencbran^coj kaj

lingvoj en la Universitato.

Pola Sekcio de ILEI

***************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO

//////////////////

Interreta "Radio Verda"

=======================

Nova teknologio alportas novajn solvojn, kaj aperis la unua

E-"radiostacio", kiu "elsendas" ne per radioondoj, sed nur en interreto:

Radio Verda, la vo^co de Esperantujo!

Aaron Chapman startigis servon, kiu per la teknologio Real-Audio disponigas

sonprogramojn, kompilitan la~u la retmesa^goj de esperantistoj (kompreneble

oni povas alsendi anka~u pretajn sonmaterialojn). La programo estas

renovigita ^ciudiman^ce, sed intertempe iam ajn oni povas a~uskulti ^gin.

Por provi, iru al la retpa^go:

http://www.comnet.ca/~chapman/verda.htm

La pa^go kaj la servo estas ankora~u eksperimenta. Por ke ^gi povu sukcesi,

oni bezonas vian kontribuon! Sendu anoncojn, rakonta^jojn a~u ion ajn

alian, kion vi volas, ke oni a~udu ^gin per la elsendoj.

Radio Verda estas ideala rimedo disvastigi viajn anoncojn kaj artikolojn

senpage! Simple sendu vian tekston al "aaron@esperanto.nu", kaj oni

inkluzivigos ^gin en la sekva elsendo.

***************************************************************************

TTT-ejo de Radio Havano Kubo

============================

De kelkaj semajnoj, Radio Havano Kubo jam disponigas bazajn informojn pri

siaj frekvencoj, sia naski^go, ktp. en propra retpa^gejo:

http://www.radiohc.org/

La informoj aperas en kelkaj lingvoj sed ankora~u ne en Esperanto. Por

atingi la Esperanto-redakcion, sendu mesa^gojn - a~u al Kuba Esperanto-

Asocio, menciante 'por RHC' (kubesp@ip.etecsa.cu) - a~u al Radio Havano

Kubo, menciante 'por Esperanto-red.' (rhc@radiohc.org).

OSIEK-AERA invitas ^ciujn skribi al la stacio (en Esperanto, hispane,

angle, france a~u portugale) por sugesti disa~udigon de la Esperanto-

elsendoj per Real-Audio.

Bruno Masala, OSIEK-AERA

bruno@poetic.com

***************************************************************************

Bahaismo kaj Esperanto

======================

Bele ilustrita, 60-pa^ga bro^suro: 25 jarojn Bahaa Esperanto-Ligo,

historio de kontaktoj inter bahaanoj kaj e-tistoj,

du eseoj de Lidia Zamenhof, Bahaismo pri IHL,

ampleksa enkonduko en Bahaismon ...

Mendu (la~ueble kontra~u 3 IRK) ^ce:

Bahaa E-Ligo, P.O.Kesto 500133, DE-60391

Frankfurt, Germanio, T/F +49-(0)69-95294811,

Rete:

***************************************************************************

KORESPONDADO

////////////

Tutmonde deziras korespondi pri ^ciu temo kun junulinoj 21-jara Julio Cesar

Rodrigues Martins (R. Moreira Cesar, 339; Paraiba do Sul-RJ. BR-25850-000,

Brazilio) kaj 19-jara Elder Oliveira Judice Carvalho (R. Capitao Garrido,

5; Paraiba do Sul-RJ. BR-25850-000, Brazilio).

* * *

Mi estas simpla sveda amiko, 50 jara, mi estas tre granda humoristo, mi

^sategas amikadon, voja^gojn, korespondadon, fotojn, kristanajn kantojn kaj

ludojn (evangeliajn), ^ciujn junulinojn, virinojn en ^ciuj a^goj. Bonvolu

respondi kun fotoj pri vi kaj eble pri via(j) infano(j). Nils Alvar Ekston,

Skaralid 780, SE-26070 Ljungbyhed, Svedio rete: pilgrimsfolket@swipnet.se.

PS: Mi estas evangelia kristano kaj eklezia pastro

* * *

44-jara agronomo deziras trovi korespondamikojn tutmonde: Jay GOOS, 1710

South 6 Street, Fargo, North Dakota, 58103, USA, a~u: goos@pol.org

* * *

18-jara junulino, studas en universitato en Vitebsk, deziras korespondi kun

gestudentoj en la tuta mondo pri geografio kaj historio. Volas anka~u

inter^san^gon de ideoj, bildkartoj kaj fotoj. Kuznecova Elena, Veremeevka,

151, BY-211540 Gorodok, Vitebskaja obl., Belorusio

* * *

Mi estas nova esperantisto, kaj volas korespondi kun diverslandanoj. Mi

estas 27-jara, ^satas literaturon, filmojn, poezion, muzikon - kaj nun

Esperanton. Skribu al mi! Gregoro Richert, ul. Kwiatowa 27, PL-84242

Luzino, Polio.

* * *

Miaj 26 lernantoj en bazlernejo volonte korespondus perkomputile kun aliaj

geknaboj en la mondo pri diversaj temoj de la taga vivo. Ili estas 9-jaraj

geknaboj (15 knabinoj kaj 11 knaboj). Ili skribas nur en la franca lingvo,

sed volonte uzus Esperantan kiel pontolingvon. Nia adreso: Kooperativa

klaso La Bulle Bleue, Ecole Rabelais, FR-37 400-Amboise, Francio. rete:

a.reto@france-association.com

***************************************************************************

INTERESE

////////

Tutmonda Reto de Korespondaj Perantoj

=====================================

Hodia~u interreto fari^gis socia kaj kultura fenomeno. Letero, sendita per

interreto, atingas la adresaton post kelkaj minutoj a~u horoj, kie ajn

lo^gus adresanto kaj adresato. Samtempe interreto estas dume neatingebla

por ^ciuj homoj. Ili devas uzi la ordinaran po^ston, kiu estas tre

malrapida kaj nemalofte nefidinda, precipe en landoj kun krizanta ekonomio.

Ekzemple, inter najbaraj Ukrainio kaj Rusio la leteroj iras dum 1-1,5

monatoj.

Kion fari por korekti, plibonigi malnormalan, absurdan situacion en la

epoko de interreto? Mi proponas uzi unikajn eblecojn de la reto por solvi

tiun ^ci problemon, nome: krei tutmondan organizon de homoj, kiu povos

rapidigi centoble internacian korespondadon (ni nomu ^gin Tutmonda Reto de

Korespondaj Perantoj). Sur la retpa^go

http://www.halyava.ru/shevchuk/index.htm oni trovos detalojn de la

proponata de mi ideo; ^ci-artikole mi mallonge eksplikos ^gian esencon.

Temas pri internacia organizo de homoj, havantaj interretaliron, kiuj

helpos al la korespondemuloj inter^san^gi per leteroj centoble pli rapide

ol tion povas fari la ordinara po^sto. La skemo estas tia: homo lo^ganta en

unu lando de la norda hemisfero povas sendi leteron al sia malproksima

amiko en la suda hemisfero kaj ricevi la respondon jam post kelkaj tagoj,

se li alturnus al koresponda peranto en sia lando, kiu sendos la leteron

(skanitan a~u retajpitan) al peranto en la bezonata lando, kiu siavice

sendos al adresato la printitan leteron venintan elektronikforme el norda

hemisfero.

Mi turnas min al ^ciuj esperantistoj, internaciaj E-organizoj kun la peto

subteni la projekton de Tutmonda Reto de Korespondaj Perantoj. Tio estas

unika ^sanco firmigi la ligojn inter esperantistoj tutmonde, ja ju pli

rapidaj kaj firmaj estas ligoj inter esperantistoj, lo^gantaj en diversaj

landoj kaj kontinentoj, des pli firma estas pozicio de Esperanto kiel ilo

de internacia amikeco kaj kiel vera Internacia Lingvo.

Yuri ^Sev^cuk

shevchuk@north.parma.ru

***************************************************************************

La blufo de Ra~umo

==================

(a~u deliro Nobel-ira)

"Unuafoje oni parolas serioze pri Esperanto en

la internacia gazetaro." (Manuel de Seabra)

Delirium tremens - Senpoveco pa^si (a~u

rezoni) pro ebrii^go likva (a~u reva)

^Ce svedaj bordoj krozas revoj,

kaj aspiroj jam aspidas

la venenon de la falso.

Bufoj blufas kaj bufonas

kvinobli^gon de l' atingoj.

Mena^gerio de manovroj

karakolaj kaj retretaj,

la lo^gioj dise strebaj

nun mallevas la rapirojn

anta~u eblo liliputa

de krezi^go dum la krizo.

Sed

e^c se faktos tia unto,

kaj la kronon ni atingos

(re^go por unu tago!),

ni veki^gos morga~u,

post fandi^go de l' lavango,

kun brulumo en la gor^go,

kaj rigardos eksterreve

la kioskojn kaj butikojn,

kie frustre mankos plue

nia limfo adoptita.

Kaj

ni angore strebos

ie trovi lern-azilon

por la idoj raraj kiujn ni

elteneme konstruadis

niakrede delulile,

sed ni trovos nur vakuon,

kie sonos e^c rivaloj.

Eble tiam ni pri^skopos

la putegon kie ni

akumuladis iluziojn

kaj himerojn pri konkeroj,

kaj per lastaj rezon-gutoj

ni aspergos la deliron

kaj revenos al salubra

dubo-sento pri la indo

ajnrimedi por celeto

kaj forvendi nian dignon

por la gloro de partioj.

Ho tempoj, ho moroj!

Povra fat' de Ra~umo,

inter ga^goj kondamnita

anglo-sakse ^gemi

kun status' de ro~umo!

Goncalo Neves

191bcb@mcd.com

- ga^g/o. 1 Ne-cigano (en la slango de ciganoj). 2

Ne-esperantisto (en la slango de LF).

- ro~um/o. Romao, cigano (en la slango de LF).

***************************************************************************

***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 156, 2/septembro-98

Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.

Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.

H-1675 Budapest, pf. 87.

Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@hungary.net

Aperas dusemajne

Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A

Respondeca eldonanto kaj ^cefredaktoro: Laszlo Szilvasi.

Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros

La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj,

kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.

Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************

***************************************************************************

 
Argomenti correlati:
stampa questo documento invia questa pagina per mail